MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

SINDIKATOJ

Unu laborejo - unu tarifkontrakto

Post la dua mondmilito en Germanio en la jaro 1949 estis fondita la sindikato-unuiĝo DGB (Deutscher Gewerkschaftsbund), konsistanta el 16 sindikatoj. Tiuj diferenciĝis laŭ branĉoj. Ties principo: „unu laborejo – unu sindikato”.

Ekzistas tamen kromaj sindikatoj, kiel ekzemple kristana (CGB, Christlicher Gewerkschaftsbund), alia por dungitoj, kiuj ne volis esti rigardataj kiel laboristoj (DAG, Deutsche Angestellten-Gewerkschaft), kaj aliaj por policanoj, por instruistoj de diversspecaj lernejoj kaj por oficistoj.

La konstitucio garantias liberecon fondi sindikatecajn organizaĵojn. Do nuntempe ekzistas memstaraj kaj konkurencaj sindikatoj por specifaj dungitoj, ekzemple pilotoj aŭ lokomotivestroj. Precipe la lasta, GdL (Gewerkschaft der Lokführer), ofte organizis strikojn, fakte en la lasta jaro naŭ fojojn.

Tial la parlamento decidis leĝon kontraŭ etaj sindikatoj. Validas la tarifkontrakto nur de la sindikato havanta la plej grandan nombron de membroj. Aplikeblas la principo: „unu laborejo – unu tarifkontrakto”.

125a datreveno

Plaĉas la leĝo al DGB, kiu ĉi-jaron festis la 125an datrevenon de la fondiĝo de la sindikata movado kaj kiu intertempe, post pluraj fuzioj, enhavas ses unuopajn sindikatojn. Al etaj sindikatoj ĝi malplaĉas.

Tamen protestis ankaŭ la DGB-sindikato Verdi (Vereinte Dienstleistungsgewerkschaft), unuiĝinta sindikato por servoj, en kiu membras ŝoforoj, instruistoj, poŝtistoj, flegistoj, edukistoj k.s. Ĝiaj grupoj kelkbranĉe apartenas al sindikatoj kun malmultaj membroj.

Protestis ankaŭ la politikaj partioj Linke (maldekstruloj) kaj Verduloj. Povas esti, ke plendojn ricevos la konstitucio-kortumo, la plej alta juĝejo en Germanio.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17