MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

ALBANIO

Batalo kontraŭ la malriĉeco

Post la jaro 1990 la religio en Albanio reakiris sian normalan statuson post preskaŭ 25 jaroj da totala malpermeso fare de la ŝtato komunisma, sin deklarinta ankaŭ per konstitucio „ateista”. En la landon venadis diversaj religiaj misioj diversekleziaj, ĉu kristanaj, ĉu islamaj, kiuj krome notinde helpis per nutraĵoj, vestoj, investaĵoj en la infrastrukturon.

La albanoj tutkore akceptis ilin kaj amase ĉeestis la kunvenojn, la mesojn, la preĝojn en la restarigitaj objektoj de la religia kulto. Ekde tiu tempo ili konatiĝis ankaŭ kun novaj religiaj sektoj kaj grupoj, kiel bahaanoj, jehovanoj, evangeliistoj, protestantoj, same diversaj tarikatoj 1 islamaj, depende de la lando de kie venis tiuj misioj.

Monaĥinoj

Aparte sindonemaj kaj efikaj estis la monaĥinoj katolikaj, kiuj ĉefe agadis en la nordo de Albanio, kie katolikismo estis tradicie praktikata. Mirdita, Granda Montaro de Shkoder, Montaro de Puka k.a. estis cetere ne nur delonge izolitaj regionoj, sed ekonomie ekstreme malriĉaj; pri ili la diversaj registaroj dediĉis minimuman atenton, kvankam tie la ŝtato elĉerpis ercojn tre valorajn kaj produktis elektroenergion danke al la grandaj akvoresursoj.

Miloj da familioj tie enspezis tre malmulte da mono, kiu apenaŭ sufiĉis por sin vivteni. Ili loĝis en barakoj kune kun la dombestoj, suferis de malsanoj kaj manko de publikaj servoj. La ŝtato donas al tiuj loĝantoj tre malriĉaj nur 4000 lekojn (malpli ol 30 eŭroj) monate, per kio oni apenaŭ povas aĉeti medikamentojn.

Estas admirinda la ekzemplo de la germanaj monaĥinoj Gracia Ruff kaj Bernardet Erbenhof, kiuj pasigis 20 jarojn en la vilaĝoj de Fushë Arrëz (Lumardh, Bardhet, Tuç, Lumbardh, Kodërkeqe, Mollëkuqe, Srriqe dhe Armiraj), helpante iliajn loĝantojn. Ili forlasis siajn proprajn hejmon kaj komfortan vivon en la patrujo por servi al homoj malriĉaj en tre fora marĝenigita regiono.

Novaj domoj

Fondante la mision Sankta Jozefo apud la samnoma preĝejo tie, ili petis monon tra Aŭstrio kaj Germanio, per kiu mono estis konstruitaj 300 novaj domoj por en dignaj kondiĉoj loĝigi milojn da homoj, rekonstruis centojn da aliaj domoj, provizis regule milojn da tre malriĉaj familioj per nutraĵoj kaj medikamentoj, helpis al naskontaj virinoj, al forlasitaj knabinoj, flegadis cent infanojn en nove konstruita infanĝardeno. Nur por transportado de la materialoj al Albanio ili elspezis ĉirkaŭ unu milionon da eŭroj.

Nun al la du monaĥinoj aliĝis la tria, Martina, kio plifaciligas ilian laboron humanan. La misio starigis kursojn por tajloroj, pri fremdaj lingvoj, pri produktado de tradiciaj vestoj de la areo, kie estas dungitaj centoj da virinoj.

Apud la misio oni starigis ankaŭ apotekon, kie oni certigas medikamentojn senpage.

La agado de tiuj honorindaj monaĥinoj jam trovis eĥojn ankaŭ en eksterlandaj amaskomunikiloj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Tarikato: islama ordeno.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17