MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BRITIO

Malpli malbonaj inter aliaj malbonaj

Dum semajnoj opinio-sondaĵoj prognozis la saman rezulton en la britaj tutlandaj elektoj komence de majo: neniu el la du grandaj partioj, la dekstrema konservativa partio kaj la teorie maldekstrema sed efektive dekstremeta laborista partio, atingos parlamentan plimulton.

Verŝajnis koalicio, eventuale daŭrigo de tiu inter la konservativa partio kaj la pli malgranda kaj centre-maldekstrema liberaldemokrata partio, kiu regis ekde 2010, aŭ eble freŝa koalicio inter la laborista partio kaj la pli maldekstrema skotnacia partio.

Kia surprizo, do, kiam tuja postbalota sondaĵo indikis, ke klare venkos la konservativa partio kaj ties estro, la ĉefministro David Cameron [kamron]. Kaj tiel estis. Britoj, ne tute ĝuste ankoraŭ kulpigante la tiaman laboristan registaron pro la ekonomiaj veoj de antaŭ kelkaj jaroj, ne volis kredi, ke la nuna laborista partio finance fidindas. La partio perdis 24 seĝojn, la konservativuloj gajnis 28, kio prezentis al Cameron malgrandan sed sufiĉan plimulton.

Verduloj

Tamen rolis aliaj faktoroj. En Skotlando perdis la laborista partio ĉiujn deputitojn krom unu. Lavangis la skotnacia partio, kaptante 56 skotajn seĝojn el 59. Tiel ĝi fariĝis en la brita parlamento la tria plej granda partio, forkubutante la liberaldemokratojn, kiuj retenis nur ok el siaj 57 deputitoj. Verduloj kaj la sendependiga partio, kiu kampanjas por eksigi Brition el Eŭropa Unio, rikoltis po unu seĝon.

Tiel nun aspektas la politika mapo de Britio: en Skotlando, la skotnacia partio (flava); en norda Anglio kaj partoj de Londono, la laborista partio (ruĝa); en meza kaj suda Anglio, la konservativa partio (blua). Tiel malfacilas kredi, ke tiu aŭ alia partio reprezentas la tutan (ankoraŭ) Unuiĝintan Reĝlandon.

Malantaŭ la parlamentaj statistikoj kaŝas sin aliaj, pli insidaj ciferoj. Ekzemple, por rikolti siajn 56 deputitojn, la skotnacia partio akiris 4,7 % de la voĉoj. Verduloj ricevis 3,8 %, kiuj liveris nur unu deputiton. La sendependiga partio, la tria plej forta laŭ voĉoj, ricevis 12,6 % kaj, kiel la verduloj, nur unu deputiton.

Krioj

Aŭdiĝis denove, kio ofte okazas post balotoj en Britio, krioj por reformi la evidente maljustan neproporcian voĉdonado-sistemon uzatan dum naciaj elektoj (sed, mallogike, ne dum eŭropaj aŭ, en Skotlando kaj Kimrio, parlamentaj aŭ asembleaj elektoj).

Malgraŭ peticio kun preskaŭ duonmiliono da subskriboj prezentita al la ĉefministro, por postuli reformojn, dubindas, ĉu io ŝanĝiĝos. Klare, la tradicia neproporcia sistemo riĉe servis al Cameron, kies partio regas per 36,9 % de la voĉoj. En Britio tio sufiĉas por determini la direkton de la lando dum la venontaj kvin jaroj.

Planoj

Kiu direkto, tamen, nur parte klaras. Dum la elekto-kampanjo Cameron nur svage parolis pri siaj financaj planoj, dirante nur, ke necesos pli fortranĉi publikajn elspezojn. Jam avertas policestroj, ke ili frontas al pliaj ŝparrimedoj, dum urbaj kaj komunumaj ĉefoj timas, ke ili estos devigataj fermi eĉ pli da bibliotekoj kaj limigi aliajn sociajn servojn.

Kredeble tiuj, kiuj voĉdone apogis la konservativulojn, ricevas salajrojn, relative sekuras en siaj hejmoj, kaj ne dependas de la ŝtato pro senlaboro-, infano- aŭ loĝejo-subtenaj monoj. Ili ne estas devigataj viziti la kreskantan nombron de t.n. manĝaĵo-bankoj por sin aŭ siajn familiojn vivteni. Ili ne estas elmetataj al t.n. nulhoraj kontraktoj, kiuj permesas al dungantoj reteni la servojn de laboremulo sen promeso pri pagata posteno.

La tragedio de la ĵusaj elektoj en Britio, krom evidente la skandalo pri neproporcia voĉdonado, kuŝas en tio, ke britoj, ne tute fidante Cameron pro ties dumkampanja sekretemo, ankaŭ pro ties privilegiaj familiaj kaj edukaj cirkonstancoj, tamen malpli fidis la opozician laboristan partion.

Nacio

Senentuziasme kaj kontraŭvole ili elektis la venkantojn, kiel la malpli malbonajn inter aliaj malbonaj. Nur en Skotlando senteblis, ke oni pozitive, ne negative, voĉdonis, specife por eĉ pli libera kaj sendependa, eĉ tute sendependa nacio kun propraj povoj kaj politikoj.

Super ĉio, tamen, ŝvebas Eŭropo aŭ, pli ĝuste, Eŭropa Unio. Cameron promesas referendumon pri brita membreco, se li ne elvringos koncedojn el Bruselo, ekzemple pri enmigrado kaj popol-movado tra Eŭropo (aŭ al Britio). Jam komenciĝis la luktado: Cameron volas nuligi en Britio la eŭropan konvencion pri homaj rajtoj kaj ĝin anstataŭigi per brita ekvivalento.

Sed intertempe la laborista partio serĉas novan estron, kaj klaran ideologion; la liberaldemokratoj serĉas novan partion, aŭ almenaŭ rekonstruotan; kaj la popolo, almenaŭ la politikaj tavoloj, kiuj konsideras tiajn aferojn, serĉas novan voĉdonado-sistemon. La unua atingeblos, eventuale sen klara ideologio; la dua atingeblos sed nur post du generacioj; kaj la tria ... en la tago de Sankta Neniamo.

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO kaj korespondanto en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17