MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BALKANIO

Ŝtato ankoraŭ ne stabila

Post 1991, kiam Makedonio sendependiĝis, la tieaj albanoj esperis, ke ankaŭ ilia politika kaj ekonomia stato pliboniĝos. Tio ne okazis. Sekve albanoj ribelis, aparte post la liberigo de Kosovo en 1999, okazinta danke al trupoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo.

En 2001 eksplodis milito en la okcidenta parto de Makedonio, precipe ĉirkaŭ Tetovo kaj Kumanovo. La ŝtato, dominata de slavomakedonoj, uzis la armeon por subpremi la ribelon kaj por ataki loĝlokojn de albanoj. Denove intervenis la internacia komunumo. Rezulte estis subskribita en 2001 la Interkonsento de Ohrid, kiu donis al albanoj diversajn rajtojn.

La albanoj ekokupis pli da postenoj en ŝtataj institucioj. La albana lingvo fariĝis oficiala en lokoj, kie albanoj konsistigis plimulton, kaj la albanan flagon oni rajtis vidigi okaze de festotagoj. Sed malgraŭ senĉesaj postuloj de albanaj civitanoj, la ĉefaj ekonomiaj instancoj plu restis en la manoj de slavomakedonoj.

Verdiktoj

La ŝtato ne investis tie, kie vivas albanoj kaj limigis laborpostenojn. Severis juĝaj verdiktoj kontraŭ albanoj, kaj centmilo da albanoj ne estis registritaj kaj do ne povis akiri pasporton. Albanojn la ŝtato daŭre diskriminaciis rilate edukadon kaj kulturon.

En 2014 malkontento trafis ankaŭ la slavomakedonojn, aparte opoziciajn socialdemokratojn sub Zoran Zaev. Ne plu tolereblis la volo de la ĉefministro Nikola Gruevski avide arogi al si, simile al Putin en Rusio, ĉiujn povojn.

Krome estis ŝokita la publiko pro tio, ke la ministrejo pri internaj aferoj elspezis 20 milionojn da eŭroj por havigi al si subaŭskultilojn. Kiam malkaŝiĝis la skandalo, albanoj eksciis, ke la ministrino pri internaj aferoj, Gordana Jankulovska, taksas ilin „sovaĝuloj, pro tio oni devas forpeli ilin translimen”.

Tankoj

Tiel, kaj ne hazarde, la ministrejo pri internaj aferoj ĉi-jare komence de majo informiĝis pri neleĝa kunveno de armitaj albanoj en Kumanovo. Tien ĝi sendis dumnokte per 100 busoj 4000 militistojn kun tankoj kaj kanonoj, kiuj pafis kontraŭ civilulaj domoj. Dum 16-hora batalo mortis 8 policanoj kaj 14 ribeluloj kaj la kvartalo estis almenaŭ parte detruita. Multaj civiluloj provis eskapi al suda Serbio, kie loĝas albanoj, aŭ Kosovo.

La registaro deklaris la ribelon subpremita kaj konsentis tute aŭ parte kompensi al tiuj, kies hejmoj estis damaĝitaj. Tamen ne eskapeblas demandoj, kial oni atakis tiel forte kvartalon loĝatan de ĉirkaŭ 20 000 albanoj kaj kial antaŭe oni ne evakuis civilulojn.

Kelkaj argumentis, ke la atako estis ruzo por direkti la atenton for de gravaj politikaj problemoj, inkluzive de subaŭskultado. Ĉiaokaze pro la afero eksiĝis du ministroj: Jankulovska kaj la ministro pri transportado. Tamen plu demandas sin albanoj, kiam vere kaj entute estos aplikata la Interkonsento de Ohrid.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17