MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kalendaroj (1)

Ĉiu havas respondon al la demando pri tio, kiel oni povas fari regulojn por mezuri tempon, kvankam la kosmo ne ebligas facile fari kalkuladojn pri la movado de la tero ĉirkaŭ la suno. La artikolo de Walter Klag (MONATO 2015/4, p. 18) memorigis min pri la propono de Isaac Newton en 1700. Li rimarkis, ke la tempo de la printempa ekvinokso ĝis la aŭtuna estas pli longa ol tiu de la aŭtuna ĝis la printempa. Do li sugestis, ke ĉiu somera monato de aprilo al septembro enhavu 31 tagojn, kaj la vintraj 30. La lasta tago de septembro estu la superjara tago, kaj septembro enhavu 30 tagojn dum ne-superjaroj. Oni povus facile kalkuli superjarojn, ĉar ĉiu kvara estos tia, krom ĉiu centa. Tamen unu el 500 (sed ne el 400 kiel en la gregoria kalendaro) estos tia. Se oni ankaŭ donus al unu el 5000 jaroj unu plian supertagon, oni egaligus unu jaron al mezuma daŭro de 356,2422 tagoj.

Ni ne scias, kial Newton ne antaŭenigis ĝin; tiutempe troviĝis malsamaj taksoj pri la preciza longo de la jaro, do eble li ne estis sufiĉe certa kaj ne volis erari.

Andy PEPPERDINE
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andy Pepperdine el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17