MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Tro lacaj por seksumi

Maljuniĝo kaj manko de infanoj: jen du el la plej gravaj problemoj en Japanio. En 2013 la averaĝa naskokvoto, do la nombro de beboj, kiujn virino naskas en sia vivo, estis 1,41. Tial la nombro de mortintoj superis tiun de novnaskitoj. En 2008 la japana loĝantaro pintiĝis ĉe 128 milionoj kaj poste falis.

La registaro provis diversajn taktikojn por instigi geedzecon kaj kreadon de junaj familioj. La situacio ne pliboniĝis.

Stagnado

Kulpas ekonomia stagnado, ĉar mankas al gejunuloj stabila laboro kaj ili malemas riski geedziĝon kaj la financan ŝarĝon de infanoj. Aldone, la japanoj apartenas al unu el la plej neseksumemaj popoloj de la mondo.

Enketoj faritaj en 2011 de la brita kondomo-firmao Durex indikas, ke la japanoj okupas la lastan lokon el 37 landoj pri ofteco de seksumado. Nur 28 % de la popolo seksumis pli ol unu fojon semajne, kontraste ekzemple kun paroj en Kolombio (89 %) aŭ Rusio (88 %).

Dum multaj jaroj okupis la unuan lokon Grekio, sed nun pro ekonomiaj malfaciloj la elcentaĵo falis lastatempe ĝis 80 %.

Laceco

La trovitaĵoj de la Durex-enketo speguliĝas en aliaj esploroj faritaj en 2014 de la asocio pri familia planado en Tokio. Ili montras, ke 44,6 % de la geedzoj ne seksumis dum unu monato aŭ pli. Antaŭ 10 jaroj temis pri 31,9 %. Kulpas, laŭ la esploristoj, „laceco pro laboro, ĝeno, aŭ enuo”.

Ne ĉiam tielis. Historie, japanoj relative sentabue seksumis. Laŭ mito pri la origino de la lando, skribita en ĉirkaŭ la jaro 700 de la komuna erao, la japanan insularon kreis seksumantaj gedioj. Kaj en la plurkoloraj desegnaĵoj, la ukijoj, de la Edo-epoko (1600-1868), artistoj sentabue desegnis liberan kaj senbridan seksan vivon.

Ĝenerale la homa sinteno pri seksumado radikas en la kulturo de la lando. Lastatempe, tamen, la ekonomia situacio pli kaj pli efikas sur la seksan konduton.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17