MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

PLANADO

Greka recepto por aŭstra urbo

Vieno estas la due plej granda urbo en la germanlingvaj landoj post Berlino. Rekorda loĝantaro konstatiĝis en la jaro 1916: 2,24 milionoj da homoj. Rande de la tiel nomata fera kurteno, tamen, Vieno ŝrumpis ĝis 1,53 milionoj da loĝantoj en 1981. Ekde tiam Vieno kreskas kaj laŭprognoze havos 2,25 milionojn da loĝantoj en 2075.

Kreskas la urbo danke al enmigrantoj, kiuj venas ĉefe el la ŝtatoj de Eŭropa Unio (Germanio, Pollando, Rumanio, Hungario, Ĉeĥio, Kroatio). Ili venas ankaŭ el Serbio, Bosnio kaj Hercegovino, Turkio, Irano kaj lastatempe pli kaj pli el Sirio kaj Irako.

Lago

Sud-oriente de la urbocentro, ĉe iama flughaveno, estas konstruata nova urbo, Seestadt [seŝtad]. La nomo signifas lago-urbo, kaj jam videblas artefarita lago. Estontece, tamen, novaj loĝejoj estos konstruataj en la urbo mem, ekzemple sur la areo de iamaj stacidomoj aŭ sub la tegmentoj de malnovaj domoj.

Nur esceptokaze estas permesitaj tre altaj domoj, kiel la Justica Centro en la tria distrikto, ĉar Vieno estas protektata kiel kultura heredaĵo. Alia problemo rilatas al la kosto de parceloj por konstrui novajn domojn kaj la kreskanta prezo de energio, kiun konsumas la konstru-industrio.

Trafikiloj

Tial la grekdevena vicurbestrino Maria Vassilakou [vasilaku] de la Verda Partio prezentis la koncepton pri t.n. „smart city”, t.e. inteligenta, konscia, viglamensa urbo. Urbo tia estu energiŝpara, efika, sociala, pura, agrabla kun bonaj infrastrukturo kaj publikaj trafikiloj. Ĝi ŝpare uzu resursojn, evoluigu novajn teknologiojn kaj kreu etoson, kie la vivo estas altkvalita kaj sociale ekvilibrigata.

Jam estas faritaj la unuaj paŝoj. Ekzemple eblas lui biciklon aŭ aŭton: postmende la dezirata veturilo staras proksime al la loĝejo. Al laŭokaza kondukanto tio ŝparas monon (kaj al la urbo parklokojn).

Cetere en kelkaj distriktoj de Vieno tiuj, kiuj loĝas ekster la urbo, ne rajtas parki sian aŭton. Tiuj nun emas uzi publikajn trafikilojn, nun ofte plenplenajn. Rezulte estas konstruota nova metrolinio U5 kaj pliaj bus- kaj tram-linioj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17