MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Malsatmorto ankaŭ en evoluintaj landoj

En evoluintaj landoj abundas manĝaĵoj. Ili tiom abundas, ke tunoj estas ĉiutage forĵetataj. Tio tamen ne signifas, ke ĉiuj en riĉaj landoj estas for de malsatego. Male troveblas tiuj, kiuj suferas ankaŭ tie pro malsatego, kaj iuj eĉ mortas.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, la nombro de mortintoj pro manko de manĝaĵoj jare plej grandas en Japanio kaj Usono – du el la ekonomie plej fortaj landoj en la mondo. Tamen nepras diri, ke la statistiko rilatis en 2000 al nur 22 landoj, en 2010 al 14 landoj. Multaj landoj, aparte evoluo-landoj, ne kolektas fidindajn statistikojn aŭ ilin priraportas.

Tamen ne dubeblas, ke ekzistas ankaŭ en riĉaj landoj mortoj pro malsatego. Post 2003 tiel mortis ĉiujare en Japanio meze 65 homoj.

Mezaĝuloj

Malgraŭ tio, ke laŭ la raportitaj statistikoj Japanio kaj Usono staras ĉekape de la ciferoj pri malsatmortoj, la situacio en la du landoj malsamas. Ekzemple en Japanio plej ofte malsatmortas mezaĝuloj, dum en Usono temas pri pli aĝaj homoj. Cetere en Japanio mortas ĉefe viroj; en Usono pli-malpli egale viroj kaj virinoj.

En Japanio ofte vivas maljunuloj kun familianoj aŭ en flegejoj: tial indikas la ciferoj, ke mortas pro malsato malpli da aĝaj homoj ol en Usono. Tamen kulpas ŝajne la sociala sekureco kaj sociaj normoj pro la malsatmorto de mezaĝaj japanoj.

Post la dua mondmilito ĝis la ekonomia malboniĝo fine de la 20a jarcento, la vivon de laboranto sekurigis longtempa (plejparte ĝis-emeritiĝa) dungado kaj laŭseksa roldivido en Japanio. Viroj dediĉis sin al sia laboro kaj al sia salajro-paganto, dum virinoj ilin hejme prizorgis.

Sekurigiloj

Tiel ekonomie kreskis Japanio. Sed lastatempe, la du sekurigiloj forfalis. Kompanioj ne plu garantias longtempan dungadon. Krome virinoj akiris rajtojn rilate laboron. Alia, pli moderna, vivsekuriga sistemo ankoraŭ ne aperis.

Aldone, en Japanio ekzistas socia normo, ke viro iĝas matura, nur gajninte stabilan laborkarieron. Senlaborulo, male, estas aĉulo. Tamen ankaŭ viro sen stabila laboro perdas prestiĝon kaj foje mense aŭ psikologie suferas. La maksimo, ke „viro estu fortulo”, malinstigas viktimojn de necerta labormerkato peti subtenon.

La lasta helpilo estas la sociala vivprotekta sistemo, per kiu loka instanco subtenas malriĉulon. Sed ĝuste pro sociaj normoj malbone funkcias la sociala helpilo. Viroj ĝin neglektas, sin sentante malmaturaj kaj malvirecaj, se ili sin turnus al ĝi.

Digno

Fojfoje oficistoj ĉe la koncernaj instancoj rifuzas helpi, memorigante pri la tradicia vira rolo en la japana socio. Tiel forturni helpo-petantojn kontraŭleĝas, kaj eĉ komisiono de Unuiĝintaj Nacioj admonis, ke Japanio traktu petantojn kun digno kaj samtempe simpligu la sistemon akiri helpon.

Resume, perdinte socialan sekurecon, japanaj viroj mezaĝaj trovas sin senhelpaj. Tiam ili riskas malsatmorti. Kompare kun evoluo-landoj Japanio havas panon sufiĉe abundan, kiun tamen ne ricevas ĉiuj civitanoj.

Malriĉeco kaŭzanta malsatmorton en lando kun multaj riĉuloj fariĝas grava problemo. Ĝi solveblas eventuale per plibonigoj de la sociala kaj socia sistemoj.

AZUMA Juki

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Azuma Juki el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17