MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

ŜIPVETURO

Krozi laŭ la norvega marbordo

La ŝipkompanio Hurtigruten ofertas krozadon laŭ la itinero Bergen – Kirkenes kiel „la plej belan en la mondo”. Multaj turistoj deziras sperti ĝin. La plimulto preferas printempan aŭ someran vojaĝon, dum kiu oni povas ĝui la neniam subirantan sunon. Tamen krozado eblas ankaŭ aŭtune kaj vintre, kaj tio estas avantaĝa kaj taŭga sezono por pensiuloj. Varmajn vestaĵojn en la valizon kaj ek! Surprizo: ne forgesu bankostumon, ĉar la varmaj bankuvoj (ĵakuzoj) subĉielaj sur la plej supra ferdeko certe plezurigos vin eĉ en nuba kaj aŭtuna vetero.

Historio

Hurtigruten signifas „rapida itinero”. Ekde 1893 tiu kompanio servas al la norvegaj marbordanoj kaj insulanoj, transportante homojn, varojn kaj veturilojn. Komence la ŝipoj transportis ankaŭ poŝtaĵojn, kies surtera transporto ekzemple de Trondheim al Hammerfest en la 19a jarcento daŭris somere tri semajnojn kaj vintre kvin monatojn. Bonŝance la kapitano Richard With fidis siajn spertojn kaj maristaron por komenci la ŝipveturadon, kvankam aliaj dubis pro tio, ke ankoraŭ ne troviĝis sufiĉe da nordaj marmapoj kaj malmultis lumturoj sur la komplika marbordo. Al With komence sufiĉis kompaso kaj horloĝo por navigadi.

Nun la kompanio Hurtigruten uzas jam dek du ŝipegojn. El ili preskaŭ ĉiuj estas konstruitaj en Norvegio, escepte de du respektive en Germanio kaj Italio. Kiel ekzemplon ni prenu la ŝipon MS Midnatsol. Ĝi longas 135,75 m, larĝas 21 m kaj povas veturigi 1000 pasaĝerojn aldone al la kargo kaj 45 aŭtoj; krozada rapideco 15 nodoj. Ĝi veturas el Bergen al Kirkenes 6-7 tagojn, haltante en pli ol 30 havenoj.

Vizito al vidindaĵoj

Kelkhavene turistoj elŝipiĝas por grupe aŭ individue trarigardi la proponatajn vidindaĵojn. Ĉarma estas la urbo Ålesund kun siaj multaj belaj domoj en la stilo Arto Nova. Interesa estas Trondheim, fondita en la jaro 997, kiu kun sia fama katedralo Nidaros estis la religia centro de Norvegio dum jarcentoj. En Tromsø, la plej granda urbo de norda Norvegio kun loĝantaro de 70 000, allogas la blanka katedralo de la Arkta oceano. Videblas ankaŭ pratempaj sanktejoj de sameoj. En granda vendejo de materialoj por manlaboro, la vizitanto komprenas, ke ĉi tie virinoj ŝatas krei ion per la manoj dum longaj hejmvesperoj en la mallumaj sezonoj. Dum monatoj la suno ne leviĝas. Estas tempo ne nur por spekti televidon, sed ankaŭ tempo por triki, teksi, kudri.

Kelkaj turistoj ne ekskursas, sed restas surŝipe, trankvile ĝuante la ŝanĝojn de la koloroj en la pejzaĝo, la montojn, nubojn, maron, deklivojn, vilaĝetojn kaj farmobienojn. De sur iu ponto gejunuloj flirtigas norvegan flagon aŭ kolorajn tukojn. Ankaŭ por ili la ŝipegoj gravas. Danke al la fidinda martrafiko ili ne sentas sin izolitaj. Per la ŝipoj venas novaj aĵoj, kutimoj kaj homoj; kelkaj venintoj ne foriros kaj restos.

Sur la ŝipo

Multo interesa troveblas ankaŭ surŝipe: librobretaroj, komfortaj salonoj por legado, sporta trejniĝejo, saŭno, kafejoj, poŝtoficejo, vendejo, mapoj, sur kiuj oni vidas la ŝipon moviĝi kaj turniĝi en mallarĝaj markoloj kaj insulolabirintoj. Troveblas restoracioj, konferencejoj kaj kvietaj anguletoj kun komfortaj foteloj. Sur la ŝipaj vandoj videblas kreaĵoj de norvegaj artistoj, pri kiuj oni povas legi pli en broŝuro senpage disponigata. Eĉ ĉe rubujoj oni povas halti kaj informiĝi pri recikligo kaj la arkta flaŭro.

En la restoracio la kelneroj surtabligas abundajn kaj variajn bufedojn por matenmanĝo kaj lunĉo. Dum la vespermanĝo oni sidas ĉiam ĉe la sama tablo, kun la samaj kuntablanoj. La menuojn la kuiristoj faras, konsiderante lokajn tradiciojn kaj frandaĵojn. Pere de la menuo la manĝantoj lernas pri la marborda kuirarto. Fiŝaĵoj, salikokoj, mituloj, kraboj, ĉiaj maraĵoj, sed ankaŭ fruktoj, beroj, legomoj, radikaĵoj kaj viando, produktitaj en proksimaj marbordaj farmobienoj aŭ en paŝtejoj de boacoj super la polusa cirklo.

La kompanio Hurtigruten aranĝas ceremonion ĉe la polusa cirklo: post serioza ludado de naciaj himnoj aperas Reĝo Neptun por verŝi glaciokubetojn kaj akvon surkapen aŭ en la vestaĵojn de „baptiĝemuloj”, kiuj post tiu glacia duŝeto ricevas varmigan drinkaĵeton. Kelkaj aĉetas por si ĉampanon. La sekvan tagon ĉiuj ricevas atestilon pri la transiro de la polusa cirklo.

Jen tie ĉi, jen tie aŭdiĝas surŝipe anoncoj pri preterpasotaj vidindaĵoj, kiuj povas esti specialaj montoj, lumturoj, renkontotaj aliaj ŝipegoj, fiŝbredejoj kaj aliaj. Norvegoj produktas pli ol 700 000 tunojn da salmo, 70 000 tunojn da truto, malpli grandajn kvantojn da moruo, angilo, aliaj fiŝoj, konkoj. Oni bredas fiŝojn en flosantaj kaĝoj, kiujn oni povas movi de loko al loko por eviti fiŝmalsanojn. La reĝokrabo, importita el Siberio al la Arkta oceano pliiĝas, formanĝante ĉion sur la marfundo. Oni amare klopodas, ke ni defendu nin kontraŭ ĝi, manĝante ĝin en kiel eble plej grandaj kvantoj.

Ekskursoj

Nordkapp, la plej norda loko, kiun oni povas atingi per aŭto en Eŭropo, estas unu el la celoj de la Hurtigruten-krozado. Ĝi verdire estas insulo, sed estas ligita al la kontinento per tuneloj kaj ponto. Tie la vizitantoj povas en ŝirmataj subteraj ejoj vidi belegajn filmojn pri la arktaj sezonoj kaj nordlumoj, konatiĝi kun la historio en muzeo. Konvene apudas restoracio, poŝtoficejo kaj memoraĵvendejo. Ekstere la vizitantoj rapide fotigas sin ĉe konata monumentglobo. Super la senarban rokplataĵon preskaŭ ĉiam blovas frosta vento, ŝaŭmiganta la maron kontraŭ la kruta deklivo 307 m alta. Surprizo: subtere troviĝas ankaŭ malgranda Taj-muzeo. Krome, arkeologoj trovis spurojn de homoj, loĝintaj antaŭ 9000 jaroj en tiu ĉi loko.

Kirkenes, kiu situas nur je 10 kilometroj de la norvega-rusa limo, estas la turniĝejo de la Hurtigruten-ŝipoj, revenontaj de ĉi tie suden al Bergen. Novaj krozantoj komencos siajn aventurojn, dum krozintoj aŭtobusos al la flughaveno, se ili ne deziras reveni kun la ŝipanaro. La vojaĝo ja estas la „plej bela en la mondo”.

SALIKO
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17