MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Grincantaj genuoj

Sursojle de nova jaro – kaj mi deziras al ĉiu leganto de MONATO bonan kaj prosperan jaron 2015 – oni turnas sin al freŝaj projektoj, freŝaj planoj. Samtempe oni senbrue forbalaas la forgesitajn, apenaŭ aŭ nur duone plenumitajn promesojn de la antaŭa jaro. Se ne turnopunkto, jen tamen momento por inventari, por bilanci, en la propra vivo. Kaj tio gravas.

Ekzistas tamen aliaj tiaj momentoj. Du el ili mi spertis en novembro. Komence de la monato mi fariĝis 65-jaraĝa, kaj fine de la monato mi devis konstati, ke mi vivis pli longe ol mia patro.

Ke mi atingis pensiuliĝo-aĝon (tradician kaj iam devigan, almenaŭ en Britio, sed ne plu), facile-malfacile akcepteblas. Facile, ĉar intelekte mi scias, ke ne eviteblas (depende evidente de bona sanstato kaj aliaj, eĉ hazardaj, faktoroj) 65-jariĝa jubileo. Ĉu preteksto por jubili, restas alia afero. Sed malfacile, ĉar same intelekte mi ankoraŭ ne pretas agnoski, ke mi vivis tiom da jaroj, sentante min foje dekkelkjarulo kaj, spite al grincantaj genuoj, demandante min, kien iris la jaroj.

Kiel dirite, momento por inventari. Kaj konkludi, ke, danke al ŝanĝoj rilate pensiuliĝo-aĝon, mi daŭre laboros, almenaŭ dum la venonta jaro. Tiel, mi flustras al mi, mi spitos almenaŭ mense, sed ne fizike, matematike, maljunecon. Pli racie: salajro pli valoras ol ŝtata pensio.

Por mi, tamen, pli pensiga restas la scio, ke mi pli aĝas, ol iam mia patro aĝis. Li emeritiĝis en 1984 tuj, laŭ tiama leĝaro, kiam li atingis sian 65an naskiĝdatrevenon. Nur 20 tagojn poste, pro neŭrono-debiliga malsano, kontraŭ kiu li dum jaroj kuraĝe sed vane luktis, li mortis.

Mi estis knabo – solinfano – forte influata de sia patro. Verŝajne ĉiuj infanoj vole nevole tiel influiĝas, se ne de patro aŭ patrino, tamen de la plenkreskuloj, kiuj aparte gravas dum la unuaj vivo-jaroj. Sed mi memoras, kiel mia patro voĉlegis rakontojn, en familia rondo, aŭ ĉerpis el siaj – almenaŭ al miaj knabaj oreloj – profundaj kaj senlimaj spertoj, klarigante ekzemple, fojfoje kun desegnaĵoj, kiel funkcias vaporlokomotivoj, tajdoj, la sunsistemo, kaj tiel plu. En postaj jaroj ni diskutis, ja pridisputis, politikajn, sociajn, kulturajn aferojn kaj, malgraŭ kelkfoja interkonsento ne interkonsenti, ni restis bonaj amikoj.

Kaj nun, pro tempo-paso, mi atingis kaj superis la aĝon, kiun atingis li. Apenaŭ eblas. Tute neracie, tute nepravigeble, mi sentas min sola, ekpaŝonta laŭ vojo, kiujn neniam esploris mia patro, por pensi pensojn kaj sperti spertojn, kiujn li ne povis. Ĝis nun tempon, paralelan, mi kundividis kun li: nun ne plu. Trairante tra la vivo, mi ne plu vidos antaŭ mi sur la vojo la spurojn de liaj botoj. Stranga, al mi nekonata koncepto.

Patro kaj filo, filo kaj patro ... konstanta temo en literaturo. La verkisto Franz Kafka publikigis „Letero al la patro”, en kiu li provis klarigi sian sintenon – timon – pri la koloso-patro en sia vivo. Ĉe mi ne temas pri timo: certe tamen pri amo, respekto, danko, por homo, kiu forpasis antaŭ 30 jaroj.

Do salutu la novan jaron kun ĝojo, kun espero, kun promesoj kaj planoj. Sed dum 2015 ne neglektu la aliajn, pli privatajn momentojn, kiuj permesas introspekton, memanalizon. En brua, rapide ŝanĝiĝanta mondo ili gravas.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17