MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

JAPANIO

Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj?

La jaro 2015 estas speciale memoriga jaro por japanaj katolikoj 1. Ĝi estas la 400-jara jubileo de la vizito de samuraja delegito al Vatikano 2 kaj la 150-jara datreveno de la malkovro de la sekretaj kristanoj.

En 1615 Hasekura Cunenaga, vasalo de Date Masamune, potenca daimio en la nord-orienta Japanio, marveturis tra Meksiko al Hispanio kaj Vatikano, kie lin aŭdience ricevis la papo Paŭlo la 5a. Li elspezis 7 jarojn por iro-reiro, sed kiam li revenis hejmlanden en 1620, Japanio, sub la reĝimo de Tokugawa jam alprenis sinferman politikon kaj la kristanismo estis malpermesita. Diplomatiaj rilatoj estis limigitaj al Ĉinio kaj Nederlando. La kontakto kun ili okazis nur en Deĵima, malgranda insulo en Nagasaki. Hasekura mortis en profunda malespero en 1622.

Sanga persekuto

Dum la dua duono de la 17a jarcento sanga persekuto kaj amasa martirigo preskaŭ ekstermis la kristanismon, kiun Francisco Xavier (1506-1552) enkondukis en 1549 kaj rapide disvastigis tutlande. Dum la postaj 250 jaroj ĉiuj japanoj estis oficiale budhistoj kaj devige apartenis al iuj budhistaj temploj. Sed en la 1850aj jaroj, sub premo de la okcidentaj grandaj regnoj, Japanio forĵetis sian izolan politikon kaj starigis rilatojn kun Usono, Britio, Francio, Rusio kaj aliaj landoj. Venis alilandaj oficistoj kaj komercistoj kaj tiuj loĝis en tiamaj destinitaj lokoj, kiel Nagasaki, Kobe kaj Yokohama.

Sama kredo

En 1864 Francio fondis preĝejon en Nagasaki por la francoj, kiuj tie loĝis. Scivolaj japanoj venis por rigardi la novan kaj kuriozan konstruaĵon. Inter tiuj, kiuj venis en la 17a de marto 1865, estis dekkelkaj personoj, kiuj konfesis al ĝia pastro, Bernard-Thadée Petitjean: „Ni havas saman kredon kiel vi”.

La novaĵo de tiu malkovro de kristanoj en Japanio tuj disvastiĝis kaj mirigis la mondon. Baldaŭ la kristanoj ĝis tiam kaŝitaj en la najbaraj vilaĝoj kaj insuletoj sin prezentis. Sed, ĉar la japana registaro ankoraŭ tenadis la politikon malpermesi kristanismon, oni arestis, severe torturis kaj deportis ilin en aliajn regionojn. Tiuj persekutoj elvokis fortan kritikon de eksterlandaj reprezentantoj, kaj finfine la registaro nuligis la malpermeson en 1873.

Kamuflado

Kiamaniere tiuj kristanoj kaŝite tenis sian kredon ĉirkaŭ 250 jarojn? La manieroj variis laŭloke, sed, ekzemple, ili kamuflis figurojn de Sankta Maria kiel tiun de Bodisatvo, kaŝis sanktajn bildojn kaj krucifiksojn en ŝrankojn. Bebojn baptis iliaj patroj aŭ onkloj, ĉar post 1644 tute ne ekzistis plu pastroj. Ili recitis oraŝon (latine, oratio t.e. preĝo), tamen ties teksto kaj signifo baldaŭ nebuliĝis. Estis neeviteble, ke dum 250 jaroj sub la surfaca budhismo kaj indiĝenaj kultoj ilia kristanismo ŝanĝiĝis kaj kunfandiĝis en sinkretisman religion.

Sekretaj kristanoj

Post la sinprezentado, kompreneble, la plimulto de la kredantoj revenis al la katolikismo. Sed neignorebla nombro de sekretaj kredantoj ne aliĝis al ĝi. Ili daŭre tenis sian tradician kredon. Por ili ŝajne estis pli grave sekvi la hereditan diservon ol akcepti „nove aperantan” eklezion. Hodiaŭ ankoraŭ kelkaj centoj de tiuj sekretaj kristanoj restas sur la insuletoj okcidente de Nagasaki.

Ĉu ili estas veraj kristanoj? La problemo estas, ĉu la kerno de kristanisma kredo estas konservata? Inter la fakuloj, la respondoj varias.

Ĉiuokaze en januaro 2014 la papo Francisko diris, ke la kristanoj frontantaj al malfacilaĵoj kaj diskriminacioj, precipe en Mez-Oriento, povas tiri valoran lecionon el la japanaj kristanoj, kiuj travivis per sekretaj bapto, preĝo kaj sinkaŝado dum 250 jaroj da kruela persekutado.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de Monato en Japanio
1. La nombro de katolikoj estas 444 441 (2012, 0,35 % de la tuta loĝantaro).
2. Li ne estis la unua japano, kiu vizitis Vatikanon. En 1582 kvar knaboj el Kyusyu (Sud-orienta Insulo) ricevis aŭdiencon de la papoj Gregorio la 13a kaj Siksto la 5a.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17