MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

IRLANDO

Rondvojaĝi trajne

Antaŭ nelonge mi legis romanon de la germana verkisto Sten Nadolny. Ĝia titolo estas Netzkarte, kio signifas „tutreta bileto”. La romano temas pri rondvojaĝo, kiun faris juna viro tra la tuta fervoja sistemo de Germanio. Survoje li pli bone konatiĝas kun sia lando kaj renkontas diversajn personojn – precipe junajn virinojn, kiujn li celas.

Ĉar mi estas ne plu juna, sed feliĉe edziĝinta viro kun plenkreskinta familio, mi ne serĉas junajn, nek eĉ malpli junajn virinojn. Tamen post finlegado de la libro de Nadolny mi decidis, ke estus interese fari rondvojaĝon tra la fervoja reto de Irlando – la lando, en kiu mi loĝas. Kvankam mi sufiĉe vojaĝis dum mia vivo, mi konstatis, ke estas regionoj de la Verda Insulo, kiujn mi neniam vizitis, do ili estas al mi tute nekonataj. Mia edzino jam konas preskaŭ ĉiujn partojn de Irlando, ĉar ŝi plurfoje partoprenis arkeologiajn, geologiajn kaj turismajn ekskursojn en la plej foraj distriktoj. Mi ne partoprenis, ĉar miaj interesoj estas malpli sciencaj kaj mi malŝatas grupan turismon.

Tamen rondvojaĝo tra la tuta fervoja reto ŝajnis al mi alloga ideo. Do mi decidis imiti la ĉefrolulon de la menciita romano, aĉetante tutretan bileton por veturi ne tra Germanio, sed tra Irlando. Mi malkovris, ke tio estas malpli facila ol en la hejmlando de Nadolny. Tute simila bileto ne estas aĉetebla ĉe la irlanda fervoja instanco, sed iom malpli komplika afero estas la tiel nomata esplorbileto, kiu ebligas, ke oni veturu al granda parto de la insulo, kvankam kelkaj regionoj estas apenaŭ atingeblaj sen aŭto.

Unua etapo: Monastarevin – Dublino

La komenco de mia rondvojaĝo ne ŝajnis tre promesplena. Mi decidis eki en la urbo Monasterevin (gaele: Mainistir Eimhin, „monaĥejo de la sanktulo Evin”) en la graflando Kildare (Cill Dara). Ĝi situas je 23 km de Dublino sur la ŝoseo R445 kaj estas ne speciale interesa sed agrabla urbeto sur la bordoj de la rivero Barrow kaj de la Granda Kanalo. Pro la nombro da pontoj sur ĝiaj akvovojoj, Monasterevin estas iom pretendeme konata kiel „Venecio de Irlando”. Ĝia stacidomo datumas de la jaro 1847, kiam la urbo estis fervoje ligita al la ĉefurbo. Sed en la 20a jarcento, kiam la tuta fervoja reto estis draste reduktita, ĝi fermiĝis. Dum la mallonga prospera periodo post la aliĝo de Irlando al Eŭropa Komunumo (nun EU), la stacidomo estis rekonstruita kaj remalfermita, ebligante pendolveturadon inter Monasterevin kaj Dublin al laborantoj en la ĉefurbo.

Bedaŭrinde malmultaj trajnoj haltas en Monasterevin. Mi intencis tie komenci mian vojaĝon iun someran dimanĉon, sed dimanĉe ne eblas. Pro tio mi devis veturi lunde al Dublino kaj eki tie.

La hodiaŭa Irlando ne estas ideala lando por fervoja turismo. En la 19a jarcento, kiam la lando estis regata de la brita reĝino Viktoria, estis konstruita reta sistemo, kiu ampleksis la tutan insulon. Nun estas nur magra skeleto de tiu fervoja reto, kaj grandaj partoj de la insulo ne estas fervoje atingeblaj. En la nord-okcidenta graflando Donegal tute mankas fervojo. Do sen aŭto oni apenaŭ povas turismi tien aŭ tien.

Dua etapo: Baile Atha Cliath (Dublino) – Belfasto

La postan lundon mi veturis per la unua matena trajno al Heuston, la ĉefa dublina stacidomo por vojaĝi suden kaj okcidenten. Ĝi estas impona domo, konstruita en la jaro 1846. Por eliri al la kajo, pasaĝeroj nun devas enmeti sian bileton en maŝinon, kiu malfermas la eliran duonpordon. Tiuj maŝinoj bone funkcias en Connolly, la centra dublina stacidomo, sed plej ofte fervoja dungito devas malfermi la elirejon, kaj stari apud la maŝino, kontrolante la biletojn. Do la celo anstataŭi la stacidoman dungiton per aŭtomato ne povas esti tute plenumata.

Hodiaŭ ĉiuj entreprenoj, instancoj kaj aŭtoritatoj en Irlando (kiu estis longe postrestanta kompare kun aliaj eŭropaj landoj) decidis, kiam eble, maldungi siajn laborulojn kaj instali aŭtomatajn maŝinojn. Kompreneble tiu ŝanĝo eĉ pli kreskigas la nombron da senlaboruloj kaj komplikas la vivon de la publiko, kiu ofte ne kapablas funkciigi la maŝinojn kaj volas (kiel antaŭe) trakti persone vivantajn homojn.

Ĉi-foje la sistemo funkciis en Heuston, kaj mi povis eliri kaj regali min per kafo en unu el la stacidomaj kafejoj. Poste mi necesumis. Laŭ mia sperto la necesejoj en Heuston, kvankam ne speciale allogaj kaj certe ne luksaj, estas tolereblaj aŭ almenaŭ ne pli malbonaj ol en aliaj lokoj en Irlando. Kompreneble pri la inaj necesejoj mi scias nenion. Elirante el la necesejo, mi aŭdis konversacion inter du usonaninoj, kiuj evidente ankaŭ ĵus estis klientoj de la loko (ne nomata „necesejo” en la usonangla, sed powder room, „pudroĉambro” aŭ rest room, „ĉambro de ripozo”). Unu el la usonaninoj komentis: „Tio estas la lasta fojo, kiam mi intencas viziti triamondan landon!”

La reago de tiuj usonaninoj (supozeble turistinoj) memorigas min pri alia turisto el Usono, kiu volis viziti la necesejon, sed devis heziti pro la fakto, ke ofte tiuj lokoj estas indikitaj en la irlanda lingvo: Fir (viroj), kaj Mna (virinoj). La usonano estis inteligenta viro kaj rezonis: La logiko de irlandanoj estas malsama je tiu de aliaj popoloj. Do pro la fakto ke la vorto Mna similas la anglan Men (viroj), kaj Fir komenciĝas per la litero F de Femala, kaj ĉar la irlandano kutime inversigas ĉion, Fir devas signifi „Viroj”, kaj Mna certe signifas „Virinoj”. Tiel rezonante, la usonano sukcesis trovi sen embaraso la ĝustan necesejon.

Tria etapo: Belfasto – Derry

De la stacidomo Connolly (kie la elirmaŝinoj funkcias), mi eniris la nord-irlandan trajnon. Iom norde de Dublino la fervojaj reloj transpasas mallarĝan digvojon, kiu ligas ambaŭ bordojn de mara golfo, preskaŭ donante la impreson, ke la trajno veturas tra la akvo. Ni atingis Belfaston sen problemo, ĉar la atencoj, kiuj ofte estis spertataj dum la antaŭa terorisma periodo, ne plu okazas (aŭ almenaŭ preskaŭ neniam). Kvankam ambaŭ nord-irlandaj komunumoj – respublikista kaj uniista aŭ katolika kaj protestanta – ne reciproke amas sin, la politikistoj de ambaŭ frakcioj sukcesis kunlabori kaj pli-malpli akordiĝi. Belfasto speciale ne plaĉas al mi, sed ties magazenoj kaj restoracioj estas bonaj kaj malpli kostaj ol en Dublino. Krome la ekspozicio pri la malbonŝanca vaporŝipo „Titanic” (kiu estis konstruita en Belfasto) estas interesa. Plie, la botanika ĝardeno estas bela, kvankam mi preferas la dublinan. Do mi restis dum du noktoj en la norda ĉefurbo.

Kvara etapo: Derry – Donegal

La fervoja vojaĝo laŭ la nord-orienta marbordo de Norda Irlando estas tre bela, kaj valoras viziton. La urbo Derry (gaele Doire), nomata de la uniistoj Londonderry, estas histoririĉa urbo, ĉirkaŭata de mezepokaj muroj. Bedaŭrinde ŝajnas, ke ankoraŭ regas sekteca suspektemo kaj malamo inter ambaŭ komunumoj de loĝantoj. Espereble tiu situacio iom post iom pliboniĝos.

La vizito al Derry plaĉis al mi, sed poste mi refoje renkontis problemojn, kiam mi volis daŭrigi mian rondvojaĝon. De Derry en Norda Irlando al Donegal en la respubliko Irlando, kiun la nord-irlandanoj (fakte la plej norda parto de la insulo!) nomas „Suda Irlando”, ne estas fervoja konekto, ĉar Derry estas la lasta trajna haltejo de la nord-irlanda fervoja reto. Tre malvolonte, do, mi devis fari la veturadon inter Derry kaj Donegal per buso – komplika, teda kaj longa vojaĝo. Mi konstatis, ke Donegal (gaele: Dú na nGall) estas tipa irlanda provinca urbo, sekve ne speciale interesa aŭ unika, kvankam ne malagrabla. Tamen la kampara pejzaĝo de la graflando Donegal havas apartan sovaĝan belecon. Fakte ĝi estas unu el la plej belaj partoj de la insulo.

Miaj vojaĝaj problemoj ne ĉesis en Donegal. La nord-okcidenta angulo de Irlando estas la plej malriĉa, neglektata kaj fora regiono de la respubliko. Tio estas neklarigebla, ĉar oni pensus, ke tiom impona distrikto allogas multege da turistoj, enlandaj kaj eksterlandaj, kaj havas promesplenajn ekonomiajn perspektivojn. Ŝajne ekde la fondiĝo de respubliko Irlando, la alternantaj registaroj preskaŭ forgesis, ke ĝi ekzistas. Donegal, kaj la tuta okcidenta kaj sud-okcidenta regiono de Irlando, estas historie gaele parolanta zono. (La sola vere gaela distrikto en orienta Irlando estas la eta loko Rathcairn, nord-okcidente de Dublino.)

Kvina etapo: Sligo (Sligeach) – Galivo – Limeriko

En Sligo rekomenciĝas la fervoja linio. Post mallonga restado en Sligo, alia tipe irlanda kampara urbo, mi entrajniĝis kaj vojaĝis ĝis Galivo (angle: Galway, gaela: Gaillimh). Galivo estas tre interesa urbo, oficiale la ĉefurbo de Gaelio. Pro la universitato kaj pro ĝiaj multaj allogaĵoj (inkluzive de la proksimaj Aran-insuloj) ĝi havas tre junan loĝantaron kaj estas vizitata de multaj turistoj. Ankaŭ Limeriko meritas viziton pro sia impona situo apud la granda rivero Shannon kaj ĝia kastelo.

Fina etapo: Limeriko – Dublino

Bedaŭrinde en tiu okazo mi ne havis tempon por iri al kelkaj aliaj tre interesaj urboj, nome Cork (gaele: Corcaigh), Waterford (gaele: Port Láirge) kaj Wexford (gaele: Loch Garman). Eble en alia okazo mi povus daŭrigi mian rondvojaĝon. En ĉi tiu etapo mi renkontis plurajn fascinajn kunpasaĝerojn, kiuj inkluzivis simpatian kimralingvan paron (Kimrio estas princlando en okcidenta Britio), R.O. – fifaman, sed surprize afablan kaj inteligentan respublikistan aktivulon kaj ĉarmajn turistojn el diversaj landoj.

Venontsomere mi verŝajne ree aĉetos esplorbileton kaj veturos al urboj kaj regionoj, kiujn mi ĉi-foje ne sukcesis viziti.

Albisturo KVINKE
Noto de la ĉefredaktoro: la debato pri necesejo-nomoj memorigis min pri malvarmega, januaro-mateno en Nov-Jorko, apud la rivero, kiam mi serĉis publikan necesejon. Mi preterpasis, kun kreskanta urĝo, diversajn t.n. komfort-staciojn (usone: comfort station), ĝis falis la groŝo kaj mi konstatis, ke ĝuste tian komforton mi bezonis. Ĉu komunaj lingvoj, la usona kaj la angla? Ba!

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07