MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

SVEDIO

Bonvenon, hen, pronomo seksneŭtrala

En aŭgusto 2014 la sveda sindikato de konstru-laboristoj decidis, ke estu uzata la seksneŭtrala pronomo hen („li aŭ ŝi”) anstataŭ han („li”) en la venontaj versioj de ĝia statuto. Tiu pronomo estas novaĵo en la sveda lingvo. La ĝisnuna kutimo estis simila al tiu de pluraj lingvoj (inkluzive Esperanton kaj ĝiajn fontlingvojn), en kiuj, rilate al la tria singulara persono, oni uzas la virgenran formon han („li”) por aludi ne nepre al viro, sed ĝenerale al ajna persono sendepende de ties sekso. Ekzistas cetere ankaŭ en la sveda, kiel en multaj lingvoj, la viringenra pronomo hon [hun] („ŝi”), tamen ekskluziva por inaj uloj.

Por klarigi nemiskompreneble, ke ies sekso ne ludas rolon, oni devis ĝis nun uzi la ĉirkaŭfrazon han eller hon („li aŭ ŝi”) aŭ uzi la maloportune longan alternativon vederbörande, tradukeblan kiel „la koncernato”.

Kunfandaĵo

La formo hen estas inspirita de la finna pronomo hän, kiu estas seksneŭtrala, same kiel personaj pronomoj en la lingvoj de la plimulto de la homaro. 1 Hen tamen povas ankaŭ esti konsiderata kunfandaĵo de la svedaj vortoj han, hon kaj den (signifo: „tiu”); ĉi-lasta povas esti uzata kaj por objektoj kaj por personoj.

La pronomo hen estis proponita en gazeta artikolo jam en 1966, sed ties aŭtoro konsideris ĝian enkondukon kiel nuran revon. En la pasintaj jaroj ĝi tamen estis praktike ekuzita, ekzemple en la programo de la verdula partio de 2012. Ekde 2015 la vorto aperos en la influa Vort-trezoro de la sveda lingvo fare de la Sveda Akademio, kiu ĝisdatigas tiun liston je kelkjaraj intervaloj. La adopto de la nova vorto flanke de la konstru-laborista sindikato, kies membraro estas je proksimume 99 procentoj virseksa, indikas, ke ĝi nun vere enradikiĝis en la lingvo.

Telefonlibro

En la 1960aj jaroj jam okazis alia reformo koncerne al la uzado de la svedaj pronomoj. Ĝis tiam oni kutimis uzi la duapersonan singularan pronomon du („ci”) en alparolo al infanoj, familianoj kaj geamikoj; rilate aliulojn, la plurala formo ni („vi”) estis nur hezite uzata, ĉar oni sentis, ke ĝi esprimas pli mankon de solidareco ol ĝentilecon. Anstataŭe estis preferinde uzi onian profesian titolon aŭ kvalifikon, kiun eblis trovi ene de la telefonlibro.

Ne konante aliulan titolon, oni povis diri „sinjoro” aŭ „sinjorino”, sed per tio oni malkaŝis nekonon de la interparolanto. Por eviti tion, oni ofte esprimis sin pasive, ekzemple per formoj kiel „ĉu deziratas ... ?” anstataŭ „ĉu la ĝardenisto deziras ...?”. Ĉar tiu sistemo iĝis tro peniga, la svedoj decidis en 1967 aboli titolojn kaj alparoli ĉiun per du („ci”), esceptante nur la membrojn de la reĝa familio.

Fundamento

La problemo, kiun hen solvas en la sveda, ekzistas ankaŭ en Esperanto, kie ne mankas solvaj proponoj, ekzemple la seksneŭtrala pronomo ri 2 aŭ la ekskluzive virgenra pronomo hi, pruntebla el la angla aldone al ŝi. La netuŝebla Fundamento de Esperanto tamen protektas la internacian lingvon kontraŭ tiaspecaj reformoj, kiuj, feliĉe (por la verkinto) aŭ malfeliĉe (por homoj pli konservativaj), ja okazas ie-tie en kelkaj nacilingvoj, kiel ĉi-okaze en la sveda.

Hartmut TRAUNMÜLLER
1. Oni pensu, ke „mi”, „ci”, „ni”, „ili” en malmultaj lingvoj ebligas distingi, ĉu oni estas viro aŭ virino.
2. Ĉeesta en la titolo de kanto verkita de Gijom' Armide, ja nomita Ri liberas. (notoj de la redaktoro)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hartmut Traunmüller el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17