MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

PARKINSONA MALSANO

Ju pli toksaj legomoj, des pli da riskoj por homoj

La parkinsona malsano povas trafi homojn ankaŭ pere de agrikulturo – por tiuj, kiuj laboras en tiu fako – kaj, pli ĝenerale, per la fruktoj kaj la legomoj, kiujn ni ĉiutage metas surtablen: elmetiĝo al pesticidoj, herbicidoj kaj insekticidoj fakte estas science asociita kun rimarkinda risko pri ekapero de la menciita malsano.

Revizio

Tion konkludas itala esploro, kiu konsideris kaj reviziis la rezultojn de cento da antaŭaj esploroj. Temas pri revizio plenumita de sciencistoj el Fondazione IRCCS Policlinico San Matteo, en la lombarda urbo Pavia, kunlabore kun tiel nomata Centro Parkinson – Istituti Clinici di Perfezionamento (mallonge: ICP). Ĉi lasta institucio situas en Milano kaj estas kunordigata de doktoro Gianni Pezzoli.

Doktoro Emanuele Cereda (la ĉefa aŭtoro de la esploro) kaj liaj kolegoj analizis 104 studojn, kiuj ekzamenis la ligitecon inter elmetiĝo al pesticidoj, herbicidoj, insekticidoj kaj risko ekhavi la parkinsonan malsanon, precipe por ĉiuj, kiuj laboras en la agrikultura fako. En la esploro, tamen, oni ankaŭ inkluzivis personojn, kiuj pro aliaj kialoj elmetiĝas al similaj riskoj: alivorte personojn, kiuj vivas proksime al la kamparo, laboras apud agrikulturaj kampoj aŭ – eĉ pli maltrankvilige – simple kutimas trinki en sia hejmo kran-akvon.

Solviloj

La esploro, publikigita en Neurology, medicina revuo de la Usona Akademio de Neŭrologio, montris, ke ofta elmetiĝo al tiuj nesanigaj substancoj povas pliigi la riskon, ke oni estos trafita de la parkinsona malsano, eĉ je 80 procentoj. En kelkaj pasintaj studoj reviziitaj kadre de la esploro, la elmetiĝo al certaj pesticidoj kaj solviloj cetere estis asociita kun duobla risko pri disvolviĝo de la neŭrologia malsano.

Oni ne enketis la influon de la diversaj tipoj de elmetiĝo (ĉu la kombinaĵo estas ekzemple enspirita aŭ sorbita tra la haŭto). Tamen, la esploro ĝenerale sugestas, ke la risko kreskas proporcie kaj paralele kun la daŭro de elmetiĝo al danĝeraj kemiaĵoj.

Kvanto aŭ kvalito

La bezono – ofte substrekata de „saĝuloj” en la pasintaj jaroj – de iu agrikulturo, kiu prefere donu prioritaton al la kvanto anstataŭ al la kvalito, havis la jenan rezulton: ke la uzo de kemiaĵoj en la kampoj atingis neelteneblajn dimensiojn. Sen konsideri, ke ĉio, kion homo enmetas en la medion, poste revenas al ni je malsamaj kaj kaŝitaj formoj: do en la nutraĵoj, kiujn ni alportos al la tablo; en la akvo, kiun ni trinkas; en la aero, kiun ni spiras. Se tiuj, kiuj laboras en agrikulturo, estas sendube pli elmetitaj al tiaj riskoj, ankaŭ ordinaraj uloj, kiuj simple manĝas, spiras, trinkas (!) ĉiutage, ne estas 100-procente protektitaj. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭskultu: legantoj (kaj ĉefe regantoj!) tiun ĉi antikvan frazon pripensu.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17