MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

HINDIO

Notoj indaj pri lingvaroj hindaj

Oni ofte aŭdas aŭ legas pri la hinda civilizo kaj pri la hinda etno (aŭ eĉ raso). Temas pri akceptebla simpligo; penvaloras tamen memorigi, ke tiu de la hindoj ne estas difinebla kiel unuopa grupo, kaj ke, el la vidpunkto de la genetikaj karakterizoj listigitaj kiel markiloj de raso, ilia identeco estas nek homogena (fakte ekzistas rimarkindaj diferencoj inter la diversaj grupoj de loĝantoj), nek iumaniere rekonebla.

Pri la genezo de tiea civilizo, ekzistas reganta (sed pruvite erara) teorio, kiun ni povus nomi „rasa teorio pri la hinda civilizo”, laŭ kiu ĉi-lasta originis de la kunpuŝiĝo kaj posta miksiĝo de unu civilizita blanka raso kun alia „barbara” nigra raso. La rasa teorio estis konvinke dementita danke al la malkovro de la civilizo de la indusa valo, kiu malproksimigas al iu fora pasinteco la komencojn de hinda civilizo. Oni ja kredas, ke la hinda civilizo naskiĝis de la kombinaĵo inter almenaŭ tri malsamaj grupoj, kio estas konfirmita de la fakto, ke en Barato ekzistas tri grandaj lingvaroj sen parenceco inter si. En la ordo de malpliiĝo de grandeco temas pri la lingvofamilioj hindarja, dravida kaj munda. La celo de ĉi tiu artikolo estas mallonge prezenti al la legantaro ĉi tiujn tri gravajn lingvarojn.

Baseno

La hindarja familio, kiu inkluzivas la hindian kaj la urduan, estas parolata en la supra baseno de la rivero Gango. La hindia estas la oficiala lingvo de la respubliko Barato. Fakte, la hindia kaj la urdua estas du dialektoj de ununura lingvo, kvankam ili diferencas kaj laŭ la skribmaniero (la hindia uzas la tiel nomatan nagarian skribsistemon, derivitan el la antikva brahmia, dum la urdua uzas varianton de la araba-persa skribsistemo) kaj laŭ la leksiko (la urdua prunteprenis multe da persaj kaj arabaj vortoj). Tendence, eblas aserti, ke la hindia kaj la urdua estas parolataj respektive de hinduoj kaj islamanoj.

Mapo

La nomoj de aliaj hindarjaj lingvoj estas klare ligitaj al la respektivaj geografiaj deven-areoj: observante la mapon de norda Hindio de okcidento al oriento, ni trovos la marathan en Maharaŝtro, la guĝaratan en Guĝarato, la sindan en Sindo; en Penĝabo la penĝaban, en la valo de la rivero Gango la hindian, en Nepalo la nepalan; poste la bengalan en Bengalo kaj Bangladeŝo, kaj fine la orijan en Oriso (por nomi nur la plej gravajn). Al la sama familio apartenas ankaŭ la singala, kiun oni parolas multe pli sude, nome en Sri-Lanko.

Hinduismo

Ĉiuj ĉi lingvoj estas idoj de la sanskrita, la lingvo de la sanktaj libroj de hinduismo, kiu estis enkondukita en Hindion ĉirkaŭ la jaro 1400 a.K. fare de homoj, kiuj nomis sin arjoj. Indas mencii, ke la sanskrita estas mem parto de la granda hindeŭropa lingva familio, kiu inkluzivas, krom la sanskritan kaj ĝiajn derivitajn lingvojn, ankaŭ la malnovan persan kaj la idojn de ĉi-lasta, disvastiĝintajn en Irano, Afganio kaj Pakistano, kaj, kiel certe konate, plej multajn el la eŭropaj lingvoj.

Triboj

La dravida kaj la munda lingvaroj estis atestitaj en Hindio longe antaŭ la sanskrita. Hodiaŭ la grandaj dravidaj lingvoj estas parolataj en suda Barato: jen ekzemple la tamila (parolata en Tamilnado), la teluga (en Andra-Pradeŝo), la kanara (en Karnatako) kaj la malajala (en Keralao). Temas entute pri 26 dravidaj lingvoj, iuj el kiuj estas parolataj de triboj en centra Barato (kiel la gonda, parolata de pli ol 5 milionoj da homoj). Du dravidaj lingvaj „insuloj” situas cetere en la valo de Gango kaj en tiu de Induso.

Fakuloj

Antaŭ la alveno de la sanskrita, la dravidaj lingvoj estis disvastiĝintaj tra la tuta Hindio, kvankam en la nordo ili laŭgrade cedis al la hindarjaj lingvoj. Al tio oni ŝuldas la fakton, ke hindarjaj lingvoj ja enkorpigis lingvajn trajtojn kaj prunteprenis multajn vortojn de dravidaj. Fakuloj ne sukcesis identigi la devenon de la lingvoj dravidaj: kelkaj kredas, ke ili iel rilatas al la lingvaro finn-ugra (entenanta lingvojn parolatajn en Finnlando, Hungario, Estonio, la ĉefaj ne hind-eŭropaj lingvoj ĉeestaj nun en Eŭropo), aliaj preferas pripensi ligitecon kun la elamita (lingvo iam parolata en sud-okcidenta Irano). Ĝenerale, tamen, ĉiuj opinias, ke la dravidaj lingvoj alvenis Hindion de okcidento aŭ de nordokcidento, ja antaŭ ol la sanskrita.

Kamboĝo

La munda lingvaro, aliflanke, havas rilaton kun aŭstral-aziaj lingvoj de Asamo kaj Hindoĉinio (inkluzive de la ĥmera parolata en Kamboĝo), kaj estas preskaŭ certe, ke ĝi alvenis al Hindio el oriento antaŭ la sanskrita, kiu importis diversajn vortojn el lingvoj dravidaj kaj mundaj. Ĉi tiuj lingvoj, la mundaj, estas parolataj de tribaj gentoj en centra kaj centr-orienta Barato.

Fandiĝo

De jarcento al jarcento, la diversaj popoloj kaj iliaj lingvoj forte miksiĝis, kaj tio, kion ni neprecize nomas hinda civilizacio, kvazaŭ temus pri homogena afero, estas la rezulto de ĉi tiu komplika fandiĝo.

Aspiracio

La nomo Hindio deriviĝas de la vorto sindhu, kiu en la sanskrita havas la signifon de „rivero” kaj estis ne hazarde la nomo donita al Induso: ĉi-lasta estis antonomazie nomita tiel („la rivero”), pro sia grandeco. En la transpono de la vorto en la antikvan persan, la komenca s de sanskritaj vortoj fariĝis h; la persoj nomis do Hindush kaj la riveron kaj la teron, kiun ĝi transiris: tiun nomon la grekoj igis poste Indos, forigante kiel kutime en la prononco la komencan h (rekoneblan tamen en la tiel nomata kruda spirito, kiu akompanas ĉi-okaze la komencan vokalon i). En la greka, oni parolas pri Indía, Indós, Induismós, ĉiam sen aspiracio. Ankaŭ en latino ĉiuj formoj estas senaj je komenca h.

En Esperanto ŝajnas, male, ke oni kurioze utiligis la grekan etimologion (kun la verŝajna perado de la responda latina vorto) por indiki la riveron (Induso), sed la sanskritan-persan formon por indiki geografiajn (Hindio, Hindustano, Hindoĉinio), lingvajn (hindia, hindarja lingvaro) kaj religiajn terminojn (hinduismo, hinduo).

Letero

Simila duobligo ekzistas en la ĉina lingvo, kie Hindion oni nomas en du manieroj: Sin-tu kaj Yin-tu: la unua nomo estas klare pruntita el la sanskrita, la dua el la persa aŭ el la greka. La aŭtoro ne scias, tamen, ĉu ekzistas diferenco en la uzado de la du vortoj: legantoj el Ĉinio povus klarigi per letero al Monato tiun aspekton. La araboj, sekvante la ekzemplon de la persoj, parolis siaflanke pri Al-hindi, ĉiam konservante do la aspiracion.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17