MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

SKRIBSISTEMOJ

Kio estas la kipra silabaro?

En majo kaj junio 2014 okazis en la koro de Limasolo (la dua urbo, laŭ grandeco, de la Kipra Respubliko) la interesa ekspozicio I majia tis grafis' (La magio de la skribado). La redaktoro de la lingva rubriko, laŭdeve ekipita per fotilo, vizitis ĝin la 1an de junio ekskluzive por la legantaro de MONATO, al kiu estos jene prezentitaj historio kaj kuriozaĵoj pri antikva kaj fascina skribsistemo, la tiel nomata „kipra silabaro”.

Komuna silabaro

Tio, kion oni konas en epigrafio kaj lingvistiko kiel kipran silabaron, estas silaba skribsistemo utiligita en Kipro inter la dua duono de la 11a jarcento a.K. (stango de Ofelto, ICS 1 18g) kaj la fino de la 2a jarcento a.K. Ĝi konsistas el sesdeko da signoj (56, por la ŝatantoj de precizeco), ĉiu el kiuj respondas al aparta silabo, kun iom da lokaj variantoj laŭ la formo de la signoj mem, sed ankaŭ laŭ la kronologio kaj la strukturo de la diversaj trovaĵoj; preskaŭ ĉiuj signoj, escepte de tiu por „ye” (ekzistanta nur en la pli malfrua pafosa varianto), estas atestitaj en la plej disvastiĝinta formo de la kipra silabaro, pro tio cetere menciata en fakaj publikaĵoj kiel „komuna silabaro”.

Sud-okcidenta regiono

La tekstoj skribitaj en ĉi-lasta, ordinara, speco de silabaro estas kutime maldekstrumaj kaj venas de areo tre ampleksa: ili estis malkovritaj praktike sur la tuta insulo, escepte de la sud-okcidenta regiono – tiu de Pafoso – siaflanke karakterizata de propra, iom malsama, signaro, konata kiel „la pafosa silabaro”. Ĉi tiu loka versio de la silabaro, havanta kelkajn apartaĵojn, estis ofte uzata por la skribado de tekstoj dekstrumaj kaj estas karakterizata de aparta kronologio: oni fakte parolas pri iu „frua pafosa silabaro”, esence dokumentita ĉe tekstoj el la 6a jarcento a.K., kaj pri iu „malfrua pafosa silabaro”, per kiu oni skribis dokumentojn, kiuj datumas ĉefe de la 4a jarcento a.K.

Funebraj surskriboj

La konserviĝintaj tekstoj estas plurspecaj, kun klara hegemonio de funebraj kaj religiaj surskriboj; cetere, inter la (relative malmultaj) publikaj tekstoj oni havas kelkajn el la plej gravaj kaj konataj kipraj surskriboj, kiel ekzemple iun dulingvan tekston el Amathunta (ICS 196; ĉirkaŭ 310 a.K.) aŭ la tabuleton de Idalion (ICS 217; ĉirkaŭ 478-470 a.K.). La plejmulto de la tekstoj ĝis nun konataj estis gravurita sur ŝtono; oftaj estas ankaŭ skrap-skribaĵoj kaj tekstoj pentritaj sur ceramikaĵoj, dum estas malpli multenombraj la tekstoj gravuritaj sur metalo (kia tamen estas la ĵus menciita tabuleto de Idalion).

Komplika deĉifrado

Oni ne malofte legas, ke la kipra silabaro estis deĉifrita en 1871 de la angla epigrafisto George Smith, kiu ja helpis sin per la dulingva kaj duskribsistema surskribo trovita en Idalion (kiu respondas al nuna Dali, urbeto apud la ĉefurbo Nikozio). La komplika deĉifrado de la kipra silabaro tamen ne povas esti atribuita al unuopa persono, ĉar, se esti honestaj, sekvis pluraj klopodoj, kelkaj el kiuj vere brilaj, komence fare de kleruloj el diversaj fakoj kaj poste fare de filologoj kaj fakuloj pri la greka lingvo. Danke al la dulingva (duone semita kaj duone greklingva) surskribo el Idalion (dediĉita al Reshef Mikal – Apolono Amyklos: ICS 220; komenco de la 4a jarcento a.K.) la brita fakulo George Smith ja donis en 1871 unuan gravan interpreton; ĝi tamen estis poste evoluigita kaj perfektigita fare de la egiptologo Samuel Birch (1872), de la numismato J. Brandis (1873), de la filologoj Moritz Schmidt, Wilhelm Deeke kaj Justus Siegismund (1874) kaj fine de la dialektologo H. L. Ahrens (1876).

Egea origino

La egea origino de la kipra silabaro estis ĝenerale rekonita ekde la fino de la 19a jarcento p.K., danke al la esploroj de Arthur Evans (plenumitaj ekde 1894), kiuj identigis la minoan originon de la silabaro uzata en Kipro en la bronzepoko. La kipra silabaro atestita en la ferepoko do devenas de la kipro-minoa silabaro. Iel ajn, post esplorado pli ol 100-jara la preciza rilato, kiu kunligas tiel diversajn skribsistemojn (linearan A, linearan B, kipro-minoan silabaron kaj kipran silabaron) ankoraŭ ne estas difinita detale pro persistaj mankoj en niaj scioj, nelaste pro tio, ke oni sukcesis deĉifri nek la linearan A nek la kipro-minoan.

Ekonomia krizo

Post la falo de la micenaj centroj fine de la 13a jarcento a.K. pro la ekonomia krizo, kiu en tiu epoko frapis la orientan regionon de Mediteraneo, multaj gentoj transloĝiĝis de ĉe Egea Maro al apudaj regionoj, kiuj ankoraŭ floris el ekonomia vidpunkto. Multaj el ĉi tiuj alvenis kiel migrantoj al Kipro, kie ili enloĝiĝis en la urboj-havenoj de la insulo. Tiuj gentoj, venantaj de ĉe Egea Maro, portis kompreneble kun si la propran lingvon: la grekan.

Tiam en Kipro oni uzis lokan antikvan skribsistemon nomatan „kipro-minoa”, per kiu verŝajne oni skribe esprimis la indiĝenan lingvon parolatan en Kipro en la malfrua bronzepoko. Tiu antikva skribsistemo (la kipro-minoa) estis laŭgrade adaptita, tiel ke ĝi kapablu transskribi ankaŭ la grekan lingvon de la enmigrintoj. Estas fakte rimarkinde, ke la egeodevenaj gentoj, kiuj alvenis al Kipro, kunportis kun si la propran lingvon, sed ne la propran skribsistemon (linearan B). La rezulto de la adaptado de la antikva kipro-minoa skribsistemo al la bezonoj de la greka lingvo estas tio, kion ni nun nomas „kipra silabaro”.

La arkad-kipra dialekto

Tiumaniere komence de la unua jarmilo a.K. oni observis en Kipro du paralelajn interesajn fenomenojn: de unu flanko, la kipra silabaro fariĝas laŭgrade la ununura, ekskluziva skribsistemo uzata sur la insulo; de alia flanko, la greka (en la formo de la tiel nomata arkad-kipra dialekto) fariĝas la lingvo, kiun la plimulto de la loĝantaro komprenas kaj utiligas.

Librotenaj celoj

Malsame ol la lineara A kaj la lineara B, kies utiligo laŭdire havis precipe librotenajn celojn, la kipra silabaro inter la 7a kaj la 4a jarcento a.K. estis uzata de ĉiuj klasoj de la loĝantaro pro plej diversaj kialoj. Krom la komuna silabaro, ekzistis aliaj variantoj, kiel tiu jam supre menciita de Pafoso kaj tiu, malpli konata eĉ inter la fakuloj, de Kourion (inter la nunaj Limasolo kaj Pafoso). Iel ajn, la plimulto de la tekstoj (70 %) estis skribata de maldekstro al dekstro.

Indiĝena lingvo

Ekzistas malgranda nombro da surskriboj, kiuj ja estas legeblaj (ĉar skribitaj per la ordinara kipra silabaro), sed kies signifon tute ne eblas al ni kompreni. La ĉefa hipotezo estas, ke ili esprimas iun lokan, indiĝenan lingvon, kiun fakuloj konvencie nomas „eteo-kipra”, laŭ analogio kun la „eteo-kreta”, nekonata lingvo iam atestita sur la insulo Kreto. Tamen indas memorigi, ke ĝis nun ne ekzistas absolute konvinkaj pruvoj pri tio. La korpuso de eventualaj eteo-kipraj (aŭ ial ajn al ni nekompreneblaj) surskriboj estas ĉiuokaze limigita, kaj nombre (temas pri ne pli ol 15 tekstoj), kaj geografie (preskaŭ ĉiuj tekstoj venas de la regiono de Amathunta, apud la nuna Limasolo), kaj kronologie (la tekstoj estis skribitaj preskaŭ ĉiuj en la 4a jarcento a.K.). La plejmulto de la surskriboj en la kipra silabaro esprimas, cetere, iun grekan (arkad-kipran) dialekton.

Helenisma periodo

Ekde la 6a jarcento a.K. (almenaŭ laŭ nia nuna dokumentaro) ekaperis en Kipro la greka alfabeta skribo, per kiu oni esprimis nur la grekan lingvon (neniam eteo-kipran aŭ alian lokan idiomon); ĝi tamen estis malofte uzata ĝis la plena klasika epoko. La uzo de la kipra silabaro malfortiĝis precipe post la ĉesigo de la kipraj regnoj fare de Ptolemeo, en la dua duono de la 4a jarcento a.K., kaj tute malaperis ĉe la fino de la 3a jarcento a.K. En la helenisma periodo la komuna greka lingvo (kojneo), bazita sur la atika dialekto, estis ekuzata en la tuta greklingva mondo inkluzive Kipron, kaj ĝi estis regule skribata pere de la greka alfabeto, ne de alternativaj skribsistemoj.

Duobla skribsistemo

Ekzistas kelkaj surskriboj skribitaj per duobla skribsistemo (ekzemple en la greka alfabeto kaj paralele en la kipra silabaro); aldone ekzistas tre grava dulingva surskribo (ICS 196), verkita unuflanke en nekonata lingvo – ĉu la eteo-kipra? – pere de la kipra silabaro kaj aliflanke en la greka pere de la greka alfabeto.

Kalkŝtona pokalo

En la foto 1 oni vidas fragmenton de kalkŝtona pokalo, trovita en la antikva urbo Chytri. Ĝi rilatas al la nemalproksima templo de Afrodito. Ĝi datumas de la 7a aŭ la 6a jarcento a.K. Oni rimarkas du malsamajn surskribojn, en kipra silabaro, ambaŭ maldekstrumaj. La unua, pli klara kaj skribita per pli grandaj signoj, situas en la supra parto. Ĝia enhavo estas tradukebla jene: „Mi apartenas al la Pafosa (Afrodito)”. La dua, ĉe du linioj, ne estas kompleta kaj tial estas malfacile komprenita: oni tamen rekonas la esprimon „por la imposto”.

Senvoĉaj konsonantoj

En la foto 2 oni trovas tabelon, ĉeestan en la muzeo, koncernan al la signoj, kiuj konsistigis la kipran silabaron: estas rimarkinde, ke voĉaj kaj aspiraciaj konsonantoj, kiel „b”, „d”, „g”, „ph”, „th” kaj „kh”, estis pritraktataj kaj skribataj kiel la respondaj senvoĉaj (do „p”, „t”, „k”); finaj konsonantoj estis ĉiam sekvataj de la vokalo „e”; du apudaj konsonantoj estis ĉiam disigataj de la vokalo „e”. Do, ekzemple, la nomo Jakobo (en la pragreka „Iakobos”) estu skribata jene: „I-a-ko-po-se”. La nomo Nikolao (en la pragreka „Nikólaos”) estu „Ni-ko-la-o-se”.

Laŭmetia distordo

Per iom da fantazio ĉiuj legantoj povos amuzi sin skribante sian nomon laŭ la kipra silabaro. En la muzeo estis bela nigra tabulo, kie ludemaj infanoj povis klopodi skribi sian nomon aŭ aliajn ŝatatajn vortojn. Se mi volus dum mia vizito klopodi skribi mian nomon, ĝi devus esti „Ro-pe-re-to Pi-ke-ro”. Sed mi konfesas, ke, eble pro t.n. laŭmetia distordo, ene de la muzeo sur la nigra tabulo mi preferis skribi la nomon de nia ŝatata revuo: „Mo-na-to” (vidu foton 3)!

1. La mallongiĝo ICS referencas al la korpuso de surskriboj kipro-silabaj fare de Olivier Masson, Les inscriptions chypriotes syllabiques, Paris, Éd. de Boccard, 1983 (la 2a eldono).
Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17