MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

LUDKARTOJ

Trufludo

Ŝatantoj de kartludoj tutmonde ne mankas. Forestas eble iom da varieco. La plimulto de ili fakte emas dediĉi sian libertempon al 4 aŭ 5 ludoj, ĉiam la samaj. Jen do, ekskluzive por Monato, originala kartludo: trufo aŭ, se vi preferas, trufludo. Ĝi tute ne postulas aritmetikajn konojn kaj pro tio vere taŭgas por la tuta familio, inkluzive junegajn idojn.

La origino de la trufludo estas simple klarigebla: la kreinto (verkinto de tiu ĉi artikolo) estis ludanta kartojn kun sia juna filo (ĝenerale amanto de tablaj kaj kolektivaj ludoj) dum varmega – kaj iom teda – somera posttagmezo. La etulo, kiu ankoraŭ ne komencis la bazlernejon, malfacile komprenis la subtilajn regulojn de kutimaj kartludoj (precipe rilate la eblon adicii) kaj krom tio iom enuis pro la ripetemo de proponitaj ludoj, kiuj escepte de kelkaj detaloj tre similas. Eble ĉerpinte (sed senvole!) inspiron el la intuicia kartludo Uno, kiun, tutmonde disvastiĝintan, ĉiuj infanoj pli-malpli ŝatas kaj komprenas, ni kune naskis la jenan ideon.

Komenco

Oni uzu francan (52) aŭ italan (40) kartaron. Kun iom da fantazio, ja adapteblas al trufludo ankaŭ eventualaj aliaj naciaj kartaroj. Rajtas ludi 2 personoj ĉiufoje kaj oni povas facile organizi etan turniron: Ekzemple, patro ludos kun filino, patrino kun filo kaj la du gajnontoj poste ludos la finalon. Komence de la partio, zorge miksinte la kartaron, unu el la ludantoj disdonu po 3 kartojn al la kunludanto kaj aldone metu malkaŝe 4 kartojn sur la tablon.

Emblemo

Regulo 1. En tiu ludo neniom valoras nombroj (2, 5, 8, 10...), do oni rajtas per propra karto preni alian de sur la tablo, nur se ambaŭ havas la saman emblemon, do sendepende de la presita numero. Pro la sama kialo, kompreneble malpermesita estas ankaŭ adicio: do ĉiufoje, kiam ludanto gajnas karton, li neeviteble aldonos al sia propra gajnkartaro du kartojn, nenial tri aŭ kvar kiel en aliaj ludoj. Ekzemple, se ni havas ason de pikoj, ni ne rajtas preni ason aliembleman (ekzemple de keroj), sed ja ajnan karton (3, 6, 9, eventuale reĝon, fanton...) de pikoj. Se ni havas reĝon de karooj, ni rajtas preni ajnan karton de karooj (ason, 2, 4, 8...), sed neniam aliembleman reĝon. Se neniu karto estas surtable samemblema, ni simple ĵetos nian karton surtablen, apud la ceterajn, gajnante nenion. Ĉiu gajnita karto nomiĝas „trufo”, kaj oni konservu ĝin en sia kaŝata „trufkesto” (t.e. la aro de ĝis tiam gajnitaj kartoj). Kiam la ludantoj estos ĵetintaj siajn tri kartojn, la miksinto ree disdonos po tri kartojn kaj tio okazos ĝis la fino de la partio.

Trufego

Regulo 2. Kiam ludanto sukcesas per samemblema karto (ne laŭ la kartnumero!) gajni la lastan karton, troviĝantan sur la tablo, tiam la gajnita karto nomiĝas ne plu „trufo”, sed „trufego”.

Ekkriante tiun vorton por krei pli amuzan etoson, certe plaĉontan al infanoj, oni aldonas la trufegon (do la gajnitan karton) al sia gajnkartaro malkaŝe. Tiel oni memoros, fine de la partio, ke tiu karto havas duoblan valoron. Ekzemple, se fine de la partio ni havas 22 kartojn (trufojn) kaj 3 trufegojn, ni kalkulas 22 + 6, do 28 kartojn. Tiel simple!

Taktiko

Tio signifas, ke la ceteraj ludantoj devas havi la taktikon, se tio eblas, estigi ĉiam pli ol unu karton sur la tablo, ĉar kelkfoje gajni antaŭlastan karton estas riske kaj kontraŭefike. Tio povus gajnigi al la kunludanto altvaloran trufegon. Spite al tiu defenda taktiko, kelkfoje tamen estos neeviteble lasi ununuran karton surtable, kaj oni devas nur esperi, ke la kunludanto ne havos karton samembleman.

Inversiĝo

Regulo 3. Tiu, kiu gajnas trufegon, sendepende de la komenca vico, ĵetos ja surtablen novan karton kaj la luda vico nepre inversiĝas (tiel ke ankaŭ la ceteraj ludantoj havos la eblon gajni trufegojn: aliokaze laŭ mia sperto tiu, kiu gajnos la unuan trufegon, emos gajni ankaŭ la sekvajn).

Nombrado

Fine de la partio, la ludantoj nombras la gajnitajn kartojn (trufojn), kalkulante ĉiun trufegon kiel duoblan karton. La reguloj ŝajnas unuavide iom komplikaj, sed la ludo estas simplega kaj oni vidos, ke ĉio estas tre intuicia kaj ke post unu aŭ du partioj la regularo estos ĉiam pli klara. Mi provis la trufludon kun mia fileto kaj li tuj komprenis la mekanismojn.

Li opinias la ludon treege facila kaj amuza. La trufludo eĉ fariĝis lia preferata kartludo. Estas tre facile por infanoj rekoni la saman emblemon. Kaj ĉefe la momento, kiam oni ekkrias la vorton „trufego”, estas tre gajiga.

Ĉiuj ludantoj gajnas kutime ne malpli ol unu trufegon, kaj tio minimumigas la eventualan frustracion pri perdo. Mi ĉiam diras al miaj filo kaj nevo (fojfoje ploranta pro iu malgajno), ke post unu jaro aŭ du oni ne memoros tiun, kiu gajnis la pasintjaran partion, sed nur la fakton, ke oni iam kunludis kaj sin amuzis familie! Provu proponi ĉi tiun kartludon al viaj parencoj kaj amikoj. Vin atendas drolaj partioj, kiujn povus partopreni ankaŭ viaj gebubetoj!

La lasta kuriozaĵo, eble utila por estonta luda enciklopedio aŭ muzeo de Esperanto-strangaĵoj: La nomo de la kartludo (trufo aŭ trufludo) dependas de tio, ke la edzino de la kreinto en la tago, kiam li elpensis la ludon, tute hazarde preparis gustoplenajn trufĉokoladetojn. Do la verkinto kun sia filo provis unuafoje la ludon, gustumante tiujn dolĉaĵojn!

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17