MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

REAGO

Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu

La eseo de Garbhan MacAoidh (MONATO 2013/12, p. 12-13), kies prilingvajn artikolojn mi ĉiam frandas, pensigis min. Jen la rezulto: kelkaj taŭzitaj konsideroj.

La verkinto sincere bedaŭras, ke li dediĉis tiom da tempo al teologio. Nu, mi sincere bedaŭras, ke li bedaŭras. Eble ni iam sidos ĉetable kaj amike konversacios. La unua afero, kiun religio instruas, aŭ instruu, al ni estas humilo. Humilo, sed ne honto. Ni ricevis kaj cerbon kaj manojn, kaj la kapablon ami kaj la kapablon kompreni. Jes, ni estas polvo, sed polvo, kiu revas pri la steloj, kiel elvoke asertis Carl Sagan. Tute ne veras, ke ni estas ia manpleno da malfeliĉaj estaĵoj gvatataj de ĵaluza kaj kolera dio, ĉiam preta nin puni, kiel fojfoje oni pensas. Mi ne scias, kies Dio estas tia: tutcerte ne la mia.

Injekto

Religioj estas aferoj porhomaj: neniu Dio aliflanke alpreĝas sin mem. Religioj provas ordigi kaj koherigi tion, kion oni scias aŭ kredas scii pri Dio (Dioj), aŭ kio estas al la homo rivelita, montrante la vojon por ke ni kondutu konsekvence. Kaj jes, nia stumbla irado antaŭen ofte okazis kaj ankoraŭ okazas sur tereno pavimita je eraroj kaj eĉ krimoj plenumitaj je la nomo de la religio. En la okazo de la kristanaj eklezioj, se ni akceptas, ke Dio mem fariĝis karno por nia savo, tio estas des pli priplorinda. Kristo konceptis sian eklezion kiel societon kontrastan, alternativan. Ni ne ĉiam estis aŭ estas kapablaj fari tion, kion la Prediko sur la Monto petas de ni fari. Ne por nenio la katolika eklezio pardonpetis, sojle de la tria jarmilo. Pri aliaj eklezioj mi ne scias. Mi supozas, ke ili same agis.

Krome, ĉar ni ekzistas en tiu ĉi reala mondo kaj ne en iu abstraktaĵo filozofia, ni renkontas en la vivo korpremajn aferojn, kies kialon ni eble neniam komprenos. Se ni prenas serioze en konsideron la ideon, ke tiun ĉi universon kreis Dio, ni devas esti pretaj akcepti, ke ni ne sukcesos kompreni ĉion, kion li faras. Estas tro granda la diferenco: nia limigita menso ne povas kompreni. Kelkmonata bebo krianta pro la doloro de injekto simile ne povas kompreni, ke temas pri vakcino, aŭ pri grava kuracilo, kaj nure premas sin kontraŭ la patrino ... Eble ni agadas sammaniere. Sed kiel konvinki suferanton, aŭ denaskan kriplulon, ke malantaŭ nia vivo estas dia amo, Dio ama? Jen nia defio.

Atombombo

Nekredantoj ofte postulas, flanke de ni kredantoj, ne nur neriproĉeblan konduton (tutprave) sed ankaŭ, ke religio ĉion ekspliku. Se religio tion ne scipovas, aŭ la klarigon oni trovas nekonvinka (ĉar la aferoj restas trans nia kompreno aŭ postulas tiom da fido, kiom kelkfoje scienco petas de siaj adeptoj, aŭ ĉar la klarigon oni rigardas nescienca), do religio estas nura opio. Sed al neniu normala homo venus en la kapon la ideo postuli, ke scienco faru la samon.

Nu, ne ĉio opiniata de religiuloj estas kredinda (krom dogmoj); same ne ĉio farebla de sciencistoj estas farinda (la unua, kio venas en mian kapon, estas atombombo). Scienco ne havas respondojn pri ĉio ajn. Same ni di-kredantoj devas konscii, kaj konsciigi, ke kelkajn aferojn ni akceptas pro nura fido. Kaj bedaŭrinde ne ĉiuj kredantoj kapablas konvinke ekspliki, kio subtenas ilian fidon (demandu tiurilate la germanan teologon Karl Rahner). Kaj de tempo al tempo serioza sciencisto agnoskas eraron aŭ petas de ni revizii la mondkoncepton (demandu tiun intelektan giganton, Stephen Hawking, aŭ Albert Einstein). Do ankaŭ scienco ne posedas kiun ajn respondon.

Por multaj personoj, scienco kaj religio estas du apartaj mondoj. Scienco apartenas al lumo, religio al ombro, al mallumo. Tiu, kiu apartenas al ajna religio, tute ne rajtas nomi sin klerulo aŭ humanisto. Ĉio devas esti aŭ nigra aŭ blanka. Griza koloro ne rajtas ekzisti.

Alimondanoj

La horizonto de scienco estas la donitaĵoj. Do la kutima sinteno en bona scienco estas pli-malpli la jena: se pri io ne haveblas donitaĵoj, pri ĉi tio ni ne povas juĝi. Punkto fina. Sed kelkaj pluiras: se pri io ne estas donitaĵoj, ĉi tio tute ne ekzistas. Laŭ tia rezonado, en la mezepoko tute ne ekzistis radioaktiveco (neniu kapablis koncepti aŭ mezuri ĝin). Nek ekzistis nanoplanedoj, hercaj ondoj, kosma radiado. Oni povus longe kotopoi. Kaj bedaŭrinde ne ekzistas scienca instrumento por „detekti” Dion aŭ por foti la animon.

Mi multe ŝatas la sciencpopularigajn verkojn de Sagan. Se de tempo al tempo agacas min liaj kontraŭreligiaj atakoj, mi konscias, ke li estis sincera kredanto je scienco. Mi komprenas, pardonas kaj plulegas. Jen ĉio. Kiam finfine eblis spekti en mia lando lian televidserion Kosmo, mia tuta familio kvazaŭreligie sidis antaŭ la malnova televidilo, tagon post tago. Ni dividas lian revon trovi eksterteran vivon. Se gravas daŭrigi la esploradon cele al la malkovro de eventualaj alimondanoj, kiel faras la sciencistoj per la programo SETI, kvankam ĝi ŝajnas al multaj uloj tute senutila afero, same gravas la esplorado pri Dio, por multaj mem sensenca kaj senutila. Ambaŭokaze temas pri aferoj pensigaj: eĉ la plej malgranda malkovro gravas. Kompreneble (almenaŭ por ni romkatolikoj) neniel ekestos teologiaj problemoj, se iam oni trovos eksterterajn estaĵojn; aperos nur interesegaj demandoj.

Gravito

Aliflanke, kelkaj el niaj plej ŝatataj teorioj restas ankoraŭ teorioj, ĉar ne plene pruvitaj. Ĉiu nova teorio iel kolizias kun la antaŭaj. Tiom da fido ni bezonas por ilin akcepti (ĉar ni ne kapablas sekvi la matematikan rezonadon, aŭ ĉar la ekapero de novaj specioj postulas milionojn da jaroj, do ne sufiĉas sidiĝi kaj atendi por esti tute certaj, aŭ ĉar la modelo de nia universo ne estas finpolurita, aŭ ĉar kelkaj obstinaj faktoj ne akceptas esti enkadrigitaj en teorio), kiom por akcepti religion. Fortan fidon mi ja bezonas por sendiskute akcepti (kaj tute ne kompreni!), ke gravito deformas la spacon (kiel tio povas okazi aŭ, eĉ pli grave, kial?) aŭ imagi, ke iam, en la iamo longe for (sed en tiu momento ne ekzistis tempo, do tute ne havas sencon paroli pri „momento” aŭ pri „iam”!), la tuta materio (ege disputveka koncepto, tiu de materio) en la universo estis koncentrinta sin en sendimensian punkton kaj eksplodis (denove: kial?) laŭ leĝoj fizikaj (sed nenio ekzistis, do ankaŭ ne leĝoj!), kaj komencis aperi kaj partikloj kaj atomoj. Neeviteble krablas en mia menso la penso: kaj antaŭe?

Eĉ nur se temus pri la argumento de Tomaso el Akvino, ke ne eblas imagi senfinan ĉenon da kaŭzoj (iam oni provis konvinki min pri tio, ke neracionalaj numeroj estas ekzemplo; sed temas pri argumento piroteknika, ne pri la samo), mi dubus. Oni metas antaŭ nin iun universon, kie ĉio, ne nur vivo, ŝuldiĝus al nura hazardo: universon supozeble (aŭ supozende, laŭ kelkaj) pulsantan de sendimensia punkto al eksplodo kaj reen, aŭ dancantan laŭ la takto de la teorio de la kordoj (se nur temus pri kaloĉajaj streĉitaj kordoj!). Kaj ĉio ĉi regule laŭ leĝoj fizikaj, kiuj tute hazarde estus ĉiam la samaj. Nu, tro da hazardo por mi.

Ŝtopilo

Kio gravas estas tio, ke nek teologio nek scienco ŝovu la nazon en fremdan vazon. Dio ne estas ŝtopilo nepre uzenda ĉie, kie scienco ankoraŭ havas nenion por diri, nek scienco turniĝu en religion. Al ĉiu sanktulo apartan kandelon. Plej grave: homo ne estas batalkampo por scienco kaj religio. Ili kunfluu, ne kverelu. Kaj jen, sufiĉe: ni prefere petu al la kelnero alporti du pliajn trinkaĵojn kaj parolu pri aferoj iom malpli komplikaj.

Alberto GARCÍA FUMERO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17