MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

MANĈURA LINGVO

Pli da subtenantoj, ĉiam malpli da parolantoj

Antaŭ kelkaj jaroj ĉe jarfina festo de firmao en Tokio mi renkontis ĉirkaŭ tridekjaran ĉinan virinon. Ŝi estis simultana interpretistino inter la ĉina kaj la japana lingvoj kaj loĝis en Tokio, la japana ĉefurbo. Ŝia familia nomo estis 愛新覚羅: Aisin Gioro en la manĉura lingvo, Aisin Kakura laŭ la japana kaj Aixin Jiaoluo ĉinlingve. Tiu nomo elvokas miksitajn emociojn ĉe tiuj japanoj, kiuj konas la historion de Azio.

Aisin Gioro estas la nomo de imperiestraj familioj de manĉuroj, kiuj konkeris Ĉinion establante la tiel nomatan dinastion Qing en 1616. Pu Yi (溥儀), la lasta imperiestro, estis detronigita dum la revolucio okazinta en 1912, sed poste fariĝis imperiestro de la manĉura imperio, iu pupa ŝtato kreita de Japanio.

Mi iom babilis kun sinjorino Aisin Gioro kaj demandis, ĉu ŝi scipovas la manĉuran, sed ŝi neis. Pasintece mi iom lernis la manĉuran, ĉar mi ie estis leginta, ke tiu estas la plej facila fremda lingvo por la japanoj. Tamen mi baldaŭ forlasis la lernadon, ĉar mankis stimuloj, kiel leglibroj, por plue lerni. Tial ne okazis inter ni konversacio en la manĉura.

Minoritato

La manĉura apartenas al la pli vasta tungus-manĉura grupo enkadre de la altaja lingvaro. Temas pri aglutina lingvo kun vokal-harmonio, kaj ĝia vortordo estas SOV (subjekto-objekto-verbo). Propraj nomoj malofte komenciĝas per likvidoj, kiel [r]. La manĉura alfabeto estas bazita sur la mongola. Tiujn trajtojn de la manĉura lingvo havas ankaŭ la japana kaj la korea lingvoj. Ambaŭ, el gramatika vidpunkto, similas al la manĉura: tial kelke da lingvistoj alkalkulas ankaŭ ilin al la altaja lingvaro; aliaj tamen dubas.

La manĉuroj hodiaŭ havas popolnombron de 10 380 000 (laŭ kalkulo plenumita en 2010) kaj estas la tria plej granda etna minoritato en Ĉinio. La plimulto de la manĉuroj loĝas en la provinco Liaoning, en nord-orienta Ĉinio, sed ekzistas entute malpli ol 70 personoj, kiuj parolas la manĉuran kiel gepatran lingvon. Do jen unu el la plej endanĝeraj lingvoj. La manĉuroj militforte konkeris Ĉinion, sed ili asimiliĝis kun la hana kulturo. La oficialaj lingvoj de la dinastio Qing estis la manĉura, la mongola kaj la hana, sed la manĉura estis superita de la hana, kvankam tiu influis la ĉinan en Pekino – kaj tiel cetere kreiĝis la mandarena (ordinara ĉina). Pu Yi, devigite kaj kontraŭvole, lernis la manĉuran. Li preferis lerni la anglan, ol la manĉuran. Hodiaŭ la plimulto de la manĉuroj trovas nenian avantaĝon lerni la manĉuran. Multaj eĉ forĵetis siajn tradiciajn nomojn kaj prenis hanajn nomojn. Ekzemple ili anstataŭigis Aisin Gioro („愛新覚羅”) per Jin („金”) aŭ Tang („趙”). Fakte ekzistas nur unu elementa lernejo, en kiu oni instruas la manĉuran lingvon, en la urbo Fushun, en la provinco Liaoning, kie laŭdire naskiĝis la dinastio Qing. En tuta Ĉinio ekzistas nur deko da fakuloj, kiuj komprenas la lingvon kaj povas legi antikvan materialon de manĉuroj.

Aliflanke en la aŭtonoma regiono Uigur de Xinjiang loĝas ĉirkaŭ 30 000 parolantoj de la ŝibea lingvo, kiu estas malnova formo de la manĉura lingvo. Iliaj prauloj estis lokitaj tien fare de la dinastio Qing, por defendi la nord-okcidentan parton de la imperio.

Vortaro

Alarmite de la riska stato, en kiu sin trovas la jam mortanta manĉura lingvo, lastatempe komenciĝis kunlaborado inter fakuloj pri lingvo, kulturo kaj historio de la manĉuroj en Ĉinio kaj Japanio. La pedagogia universitato de Shenyang, en la provinco Liaoning, kaj la universitato Jhosai en Tokio interkonsentis eklabori super esplora projekto rilate al la manĉura lingvo. Dume, en la lasta jaro, Kawachi Yosihiro, emerita profesoro de la universitato de Kioto, kompletigis vortaron manĉur-lingvan kun proksimume 50 000 vortoj. Por ĝia kompilado li bezonis ĉirkaŭ 20 jarojn.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17