MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ETOLOGIO

La marŝo de dinosaŭroj

Kiumaniere iris, kiumaniere moviĝis dinosaŭroj? Por doni respondon al tiu granda dubo, esploristoj el la universitato de Ĉilio, kun sidejo en Santiago, pripensis kaj plenumis kuriozan kaj sagacan eksperimenton: la kunlaboro inter Bruno Grossi, José Iriarte-Díaz, Omar Larach, Mauricio Canals, Rodrigo A. Vásquez ankoraŭ ne ebligis trovi la manieron revivigi en nia mondo dinosaŭrojn por povi observi kaj surbendigi de proksime ĉiun paŝon ilian, sed – tre pli simple kaj, unuavide, maldelikate – fiksis ĉe la vosto de novnaskitaj kokidoj objekton, kiu multe similas la malobstrukcilon ofte uzatan por malŝtopi tubarojn en la necesejo. La rezultoj de la esplorado aperis en februaro 2014 en la revuo PLOS ONE, interrete alirebla.

Kavaj ostoj

Estas sufiĉe konate, kaj abunde pruvite, ke la nuntempaj birdoj estas rezulto de la evoluo de dupiedaj dinosaŭroj. Neniu alia besto ĉi-monde estas el genetika vidpunkto tiel proksima al la delonge (kaj kiu scias pro kiu kialo?) malaperintaj dinosaŭroj. Ĉi-lastaj, la iamaj vivantoj de nia tero, montris tutan serion da anatomiaj karakterizoj, kiujn oni facile povas ankoraŭ rimarki ĉe birdoj. Por doni ekzemplon, krom okulfrapaj similoj en ilia ĝenerala aspekto, ni menciu kavajn ostojn, kiuj malpliigas ilian pezon.

Artefaritaj vostoj

Por priesplori tiun, kiu devis esti la marŝ-maniero de dinosaŭroj, kiuj ja havis pli grandajn kaj sekve pli pezajn vostojn ol la birdoj nun flugantaj super niaj hejmoj, la fakuloj dediĉis sin lastatempe al nova eksperimento, en kiu oni bredis dek-duon da kokidoj, de la dua tago post ilia elguŝiĝo al ilia plenkreskiĝo. La kokidoj estis dividitaj en tri grupojn. Kvar el ili, dum tiu tempodaŭro, kreskis kun artefaritaj ekstraj vostoj: temas pri lignaj bastonoj iumaniere fiksitaj al ilia korpo per modelebla materialo. Tiujn protuberancojn oni ŝanĝadis de tagkvino al tagkvino, sekvante la laŭgradan disvolviĝon de la bestoj.

Empiriaj donitaĵoj

La adoltaj „dino-kokidoj”, kiel oni volis rebapti ilin, efektive marŝis (iom) malsame ol la kokidoj el la ceteraj du grupoj, kiuj estis kreskigitaj aŭ sen kroma vosto aŭ kun kelkaj halteroj sur la dorso. La rezultoj de la eksperimento, kiu laŭdire ne kaŭzis deprimon aŭ alian psikologian problemon al la senkonsciaj kobajoj, estas prijuĝitaj interesaj de la menciita esploristaro. Tiu trovis konfirmon al propraj teorioj, kiuj ĝis nun bazis sin plejparte sur abstraktaj supozoj kaj ne, kiel nun okazis, sur empiriaj sciencaj donitaĵoj. Ilin nur reviviĝintaj dinosaŭroj eble povos veni iutage dementi.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17