MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

INDUSTRIA ARKEOLOGIO

Ejoj kaj aĵoj de niaj avoj

Arkeologio estas scienco, kiu priesploras la restaĵojn de la homa civilizo (plej ofte subtere kaŝitajn), de la antikva ĝis la moderna epoko. Industria arkeologio okupiĝas pri videblaj restaĵoj de homa agado el la pasintaj jarcentoj. Ĝi estas ligita kun pluraj aliaj fakoj, interalie tekniko kaj turismo.

La termino „industria arkeologio” estis kreita meze de la antaŭa jarcento de Michael Rix. Ĝia uzado ĝeneraliĝis dum (vanaj) klopodoj faritaj por savi Euston Arch, enir-pordegon de la samnoma londona stacidomo. Kvankam temas pri vortumo ne vere taŭga, la esprimo estis intertempe pruntita en multajn lingvojn.

Revolucio

Industrioj etskalaj estis jam antaŭ jarmiloj, sed grandaj fabrikoj por amasa produktado ekaperis en Britio nur fine de la 18a jarcento, kiam oni sukcesis funkciigi maŝinojn pere de la akva forto kaj poste per vaporo. Tio ĉiuflanke alportis novigojn, kiuj stimulis unu la alian. La fabrikoj bezonadis ercojn kaj karbon, ambaŭ alireblajn nur kiam oni ekipis minejojn per pumpiloj. Por transporti la varojn, necesis grandkapacitaj trafikiloj: unue kanaloj, poste fervojoj. Por ĉi-lastaj, oni devis fosi tunelojn, konstrui pontojn kaj lokomotivojn. Por loĝigi la laboristojn estis konstruitaj novstilaj domoj. Britio estis pionira lando, sed fervojoj kaj vapormaŝinoj rapide konkeris la tutan mondon.

Dum la 20a jarcento, jen nova serio da novigoj: elektraj motoroj anstataŭis la vapormaŝinojn, individuaj transportiloj kaj aviadiloj komencis fari konkurencon al la fervojoj, aŭtomatigo forigis iom post iom la laboristojn. Rezulte de tio, multe da malnovaj fabrikoj estis forlasitaj kaj tiel ruiniĝis.

Entuziasmuloj

Denove el Britio oni lanĉis projektojn por konservi ejojn kaj aĵojn, en kiuj aŭ per kiuj patroj kaj avoj laboris. Entuziasmuloj riparis lokomotivojn kaj akvomuelilojn, arkitektoj serĉis novajn funkciojn por la jam malplenaj fabrikoj, teknikistoj kolektis malnovajn dokumentojn. Komence temis pri nur amatora laboro, sed iom post iom enmiksiĝis profesiuloj.

Nur en la 1980aj jaroj la industria arkeologio iĝis konata en kontinenta Eŭropo. Tio koincidis kun la pereo de la ŝtalindustrio kaj karbominado. Estas interese kompari la registarajn reagojn en Nederlando kaj Belgio. Ambaŭ landoj fermis siajn karbominejojn. En Nederlando ĉio estis rapide malkonstruita, kaj apenaŭ restas spuro de minejo. En Belgio, ĉu pro neglekto, ĉu laŭ preciza plano, multaj minejaj konstruaĵoj travivis, ricevis alian funkcion aŭ estas turisme ekspluatataj. En la germana Ruhr-regiono kaj en Katalunio estas aroj da industriaj muzeoj. En Esperanto tiurilate estas uzata la termino „industrikulturo”.

Heredaĵo

Ĉie en la mondo iuj industriaj restaĵoj ricevis protekton, sed ĝis nun industria arkeologio restas fenomeno de la kernaj landoj de Eŭropa Unio. Aliloke la loĝantaro ne konscias pri la graveco de la postlasaĵoj de la antaŭaj generacioj, aŭ mankas financaj rimedoj por ion entrepreni. Tial E-FAITH (www.e-faith.org), grupiĝo de eŭropaj asocioj por industria arkeologio, deklaris 2015 „eŭropa jaro de la industria kaj teknika heredaĵo” kaj invitas ĉiujn prezenti siajn projektojn.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-31