MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

TRADICIOJ

Pendantaj artaj pajlaĵoj

Litovoj en sia kultura trezoro retrovis unu el la specoj de antikvaj manfaraĵoj, kiujn prauloj uzis en sia hejmo ne nur por ornami ejojn sed ankaŭ por sencoesprimi siajn agojn. Temas pri pendantaj artaj pajlaĵoj, litove nomatajn sodas. Tiuj artaĵoj estis pendigataj, se en la familio naskiĝis bebo, ankaŭ dum geedziĝo, antaŭ Kristnasko kune kun pajlaj birdetoj, sunformaj artaĵoj, kiuj simbolis la revenon de la suno.

Beno

Pajlaĵo super la tablo de geedziĝantoj simbolis deziron de feliĉa kaj firma kunvivo, oni ĝin donacis al la gepatroj de ĵus naskiĝinta bebo aŭ dum la baptofesto, por ke lia/ŝia vivo estu facila. Pendanta arta pajlaĵo ankaŭ estis kiel beno por la hejmo kaj protektis ĝin kontraŭ demonoj.

Demono

En pratempoj pajlaĵojn oni pendigis per ĉevalaj haroj, kunigitaj helpe de vakso. Tiamaniere pajlaĵoj povis libere turniĝi. Se subite ili ĉesis turniĝi – malbona signo: demono aŭ ajna malbono eniris en la domon. Malbonon signifis ankaŭ difektita sodas. Tiajn homoj tuj devis bruligi.

Ekzistas ankaŭ rakontoj pri kutimo dum la enterigo de unu el geedza paro enterigi ankaŭ la pajlaĵojn, kiujn ili gardis ekde sia geedziĝfesto.

Kosma energio

Litovoj kredis, ke turniĝantaj pajlaĵoj estas kvazaŭ dissendiloj de kosma energio: supra angulo ĝin akumuladis kaj malsupra – disdonadis. Diversajn dolorojn oni penis forigi helpe de tiuj energiaj pajlaĵoj – oni eksidis sub la pajlaĵo, energio tuj komencis kuri tra la tuta korpo kaj doloro malaperis.

Tradiciaj pajlaĵoj laŭforme ege similas al piramidoj. Ili konsistas el pluraj dutipaj elementoj: trianguloj kaj kvadratoj. En antikvaj kulturoj triangulo kutime estis simbolo de la animo kaj kvadrato de la materio. Por antikvaj litovoj pajlaj artaĵoj estis siaspeca mandalo simbole reprezentanta ceteran animan, eĉ kosman ordon. Dum la farado homoj ofte dronis en meditado, eĉ siaspeca ekstazo.

Temporaba

La litova etnologo Marija Liugiene, kiu mem okupiĝas pri kreado de tiuspecaj litovaj artaĵoj, diras, ke tio estas ege temporaba laboro. Ĝi komenciĝis fruprintempe per grenaj semoj. Kiam la greno kreskas, ege gravas ĝustatempe rikolti. Trofrua rikolto signifas tro maldikan pajlon kaj tro malfrua – tro malstabilan pajlon. Oni rikoltas permane. Poste la rikoltaĵo estas sekigata, sekve prilaborata: spikoj estas forigataj, aldonaj pajlaj elementoj kaj fine la pajleroj estas tranĉataj al diverslongaj pecetoj. Tiam komenciĝas la vera laboro kaj vera meditado. Plej bona estas sekala pajlo, ĉar ĝi estas sufiĉe longa kaj stabila. Por konstrui pajlan artaĵon ankaŭ necesas fadeno. Linan fadenon uzas hodiaŭaj popolaj faristoj, sed antaŭe oni uzis ĉevalajn harojn.

Formoj

Origina sodas havis la formon de duobla piramido. Sed hodiaŭaj majstroj pro arta diverseco iniciatas ankaŭ aliajn formojn, ekzemple rondan.

Hodiaŭ litovaj artaj pajlaĵoj estas tre popularaj. Ilin oni povas vidi en la hejmo ĉe multaj familioj, ilin ankaŭ aĉetas turistoj kaj ili montriĝas en artaj ekspozicioj, foiroj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17