MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

HOLOKAŬSTO

Nek malamo nek amaro

Kiel en multaj lokoj en Germanio ankaŭ en la sinagogo de Augsburg okazis solena kunveno memore al la 9a de novembro 1938, kiam naziaj hordoj bruligis proksimume 1400 sinagogojn, detruis magazenojn de judoj kaj atakis kaj murdis judojn.

Partoprenis la kunvenon, okaze de la 75a datreveno de la tiel nomata Kristallnacht, aŭ nokto de la rompitaj vitroj, politikistoj, inter ili la ĉefurbestro, parlamentanoj, reprezentantoj de kristanaj eklezioj kaj civitanoj.

Raportis 83-jaraĝa rabeno, profesoro Walter Jacob, filo de la tiama aŭgsburga rabeno Ernst Jacob. En bona germana lingvo, kun aŭdebla usona akĉento, li trankvile kaj serioze rakontis siajn memoraĵojn.

Valoraĵoj

Iam nokte aŭdeblis la fajrobrigado kaj tuj li konstatis, ke brulas la apuda sinagogo. La incendion estingis la fajrobrigado laŭ ordono de la polico, ĉar tuj apude situis benzinstacio.

La polico postulis, ke la rabeno transprenu respondecon pri la fajro kaj sin ĵetu el la fenestro, pli bone el la tria ol el la dua etaĝo, kie estis la loĝejo. La rabeno rifuzis. Oni arestis lin kaj deportis lin al la koncentrejo Dachau [daĥaŭ]. Lia familio sukcesis fuĝi el Germanio al Britio kaj sekve al Usono. Tie lia filo, kiel la patro, iĝis rabeno.

Miraklo

En Germanio li ne sentas malamon aŭ amaron, ĉar li renkontas nun aliajn homojn. Li diris: „La germana popolo faris gravajn progresojn, ne nur pro la siatempa ‚ekonomia miraklo’ (germane: Wirtschaftswunder), sed ankaŭ en moralo.”

La nuna rabeno de la juda komunumo en Augsburg, Henry Brandt, diris, ke li bezonos tempon por pripensi, ĉu dividi tian optimismon. „Mi ne scias, kio plej danĝeras: la kriaĉantaj hordoj, la sufero de la viktimoj – aŭ la amasoj silentaj.”

Ĉiuj ĉeestantoj, ankaŭ multaj ne-judoj, silentis, kiam li preĝe elparolis la „kadiŝ” El Male Raĥamim, preĝon por mortintoj. Fine li benis la ĉeestantaron kaj pledis por paco kaj toleremo. La ĥoro, akompanata de orkestro, prezentis ha Tikvah, la kanton de espero kaj la nacian himnon de Israelo.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-31