MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

MEDICINO

Lingva emo kaj deprimo

Deprimo (ankaŭ konata kiel depresio) estas malsano, kiun oni taksus rimarkinde disvastiĝinta dum la lastaj jardekoj. Ankoraŭ tamen estas dubo, ĉu la kvanto da deprimitoj efektive plimultiĝas aŭ simple kuracistoj en la nuna epoko diagnozas pli ofte tiun malsanon. Fojfoje estas malfacile por kuracisto distingi mildajn kazojn de depresio de la tiel nomata „ordinara malĝojo”, kiun multaj homoj spertas. Ne ekzistas objektiva testo por tion fari. Tio ĉi povas eventuale konduki al misa flegado.

Stilo

Nova esploro montris, ke deformita lingvaĵo povas helpi kuracistojn ĝuste diagnozi mildan depresion kaj distingi ĝin de kutima malĝojo. La esploro konsideris pli ol 200 homojn, kiujn oni petis verki etan tekston. Kompare kun sanaj homoj, la efektive deprimitoj uzis pli da vortoj, montris pli da raportado ol da analizado, uzis pli da elipsoj, pli da ripetoj, pli da memcentraj ideoj kaj pli da verboj en preterita tempo (is-formo). Iliaj frazoj estis ankaŭ pli simplaj. Pacientoj trapasantaj normalan malĝojon uzis similan stilon. Ili pli ofte uzis verbojn en prezenca tempo (as-formo), skribis pli ofte pri altruismo, memrealiĝo kaj socia stato kompare kun la patologie deprimitoj.

La esploristoj konkludis, ke rilate al la deprimitoj necesas, ke la fakuloj ne nur atentu pri iliaj plendoj, sed ankaŭ kaj ĉefe pri la maniero, kiel ili tion faras. Alivorte, nepras atenti pri la uzo de ŝlosilaj vortoj kaj pri semantikaj tendencoj.

Psikozo

Tiun novan esploron oni prezentis enkadre de la lasta kongreso pri nervo-psiko-farmakologio. Oni uzis matematikan metodon por analizi la lingvaĵon de la pacientoj, tiel ke oftaj lingvoformoj estu klare notitaj. La eltrovoj estis tiel netaj, ke fakuloj jam rekomendas ĝin por ĝusta diagnozado. Cetere, lingvaj karakterizaĵoj estas trovataj ankaŭ en aliaj mensaj malsanoj. Interesa estis la komento de la ĉefa esploristino, la rusa doktorino Daria Smimova: „Oni diras, ke psikozo estas la prezo, kiun Homo sapiens pagas pro tio, ke li tro frue havigis al si la lingvokapablon.”

Paulo Sergio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sergio Viana el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-31