MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Varbante Eŭterpon*

La novzelanda aŭtoro Brendon Clark, kiu verkis nemalbonan poemon pri la vojaĝo de la maorioj al Nov-Zelando (vidu la kolekton Esperanta antologio – poemoj 1887-1981, p. 370), verkis ankaŭ malgrandan libron kun la titolo Kien la poezio?. En tiu verketo li efektive pretendis instrui la poezian arton al aspirantaj poetoj, detale klarigante la ritmon, la metrikon, la skandadon kaj la rimon. Reto Rossetti, en recenzo inkluzivita en lian verkon Arto kaj naturo, satiras la menciitan libron de Clark. Iom kruele li komentas: „Jen verko tiel eminente malbona, tiel energie lama, ke nur sanega literaturo povus ĝin produkti.”

Neinstruebla

Mi preferus juĝi la skribaĵon de la bona novzelandano pli kompate, sed mi konsentas kun Rossetti, ke la instruklopodoj de Clark estis neutilaj kaj senesperaj. Mi persone opinias (kaj tio estas nura konjekto mia), ke la poezia arto estas neinstruebla kaj nelernebla. Aŭ oni naskiĝas poeto, aŭ oni ne posedas kaj ne povas akiri lirikan talenton. Samtempe mi akceptas, ke tiu impreso povas esti malprava.

Tamen vere bonaj poetoj ne abundas. Pro iu kialo, kiun mi ne tute komprenas, la esperantistaro produktis multe pli da poezio (bona kaj malpli bona) ol da prozo. Tion mi bedaŭras, ĉar, kvankam mi ŝatas poezion (aŭ almenaŭ la verkaron de miaj plej amataj poetoj), aprezo de poezio estas minoritata gusto kaj ege subjektiva. Pluraj poemoj, kiuj al mi plaĉas, lasas mian edzinon tute indiferenta, kaj inverse, kiam ŝi legas al mi poemon, kiun ŝi ŝatas, mi plejofte trovas ĝin sentimentala. Pri gustoj ne valoras disputi.

Naiva

La objekto de la aktuala recenzo, libreto de Ángel Arquillos López, estas laŭdinda provo esprimi en versa formo pensojn pri naturo, amo, paco, nostalgio, malĝojo kaj ĉagreno. Ĉu li sukcesis aŭ ne, mi ne certas. Liaj versoj malofte rimiĝas, kaj la metriko (kiam ĝi ekzistas) estas libera. Fiksa ritmo malestas en la plimulto de la „eroj”. Lia versado estas tre simpla, ne tre profunda kaj iom naiva.

La kovrilo kaj ilustraĵoj estas sufiĉe allogaj.

Eraroj

Sur la paĝo 19 en la lasta linio aperas evidenta komposteraro: nur la litero „f” kaj poste kelkaj punktetoj, kiuj povas indiki mankantajn literojn, supozeble „eliĉas”. Sur la paĝo 28 en la unua linio „Piediere” devus esti „Piedire”. Sur la paĝo 52 en la sepa linio la vortoj „blonda blukita hararo” supozeble devus esti „blonda buklita hararo”. Mi ne ĉiam komprenas, kion volas diri la aŭtoro, ekzemple: „Blanka kolombo, / Blankan pacon anoncas, / La nigran mondon” – ĉu li celas „... anoncas al la nigra mondo”? (Parenteze, la bildita birdo estas ardeo, ne kolombo.) Sur la paĝo 62 ŝajnas, ke mankas la „-n” de la akuzativo en la dua kaj tria versoj.

Sur la paĝo 55 la aŭtoro skribas: „Mi estas poeto, / ĉu vere mi estas?” Tiu demando memorigas min pri la verso de alia andaluzo, nome Antonio Machado: „Gitaro de l' gastejo de la vojoj / neniam vi estis, kaj ne estos, poeto.” Prefere, la leganto decidu.

* Eŭterpo: muzo pri muziko kaj lirika poezio (greka mitologio).
Garvan MAKAJ'
Ángel Arquillos López: Mediteraneaj eroj. Poemaro. Eld. Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, sen dato (2012?). 64 paĝoj broŝuritaj. ISBN: 978-84-930304-4-5.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-31