MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Kiu ĉi mi?

La bibliografio nur pri liaj libroforme aperintaj verkoj ampleksas kvindek sep titolojn; ne indas mencii kromajn artikolojn dise aperintajn, kiuj estus centoj. Cetere, multo el la unua kvarono de tiu bibliografio estas kolektita en Mia pado (1997). Tio sufiĉas por meti la nederlandan akademianon Gerrit Berveling (1944, esperantisto de 1972) inter la plej produktivajn verkistojn de nia literaturo. Inter tiom da libroj, granda plimulto estas tradukaĵoj el la helena, latina, malnovhebrea, nederlanda. Kolosa iniciato estas lia Antologio latina, planita en 12 volumoj, el kiuj ĉi-jare aperis la kvina. Bedaŭrinde, la UEA-katalogo registras nur dek ok titolojn, kaj ne nepre la plej reprezentajn.

Persona kroniko

La ĝenro de la nun recenzata verko respondas al aliaj jam verkitaj: la persona kroniko. Berveling komencis per La unuaj 25 jaroj en mia memoro, rakontanta pri lia vivo de 1944 ĝis 1969; sekvis De duopo al kvaropo pri la okazaĵoj inter 1969 kaj 1975; kaj fine la epizodoj inter 1975 kaj 1980 estas la esenco de Streĉitaj koroj.

Haste

Kritiko ne estis ĉiam indulga al li; pluraj liaj poemoj estis forte draŝitaj de Camacho en Beletra Almanako; liaj notoj pri vojaĝo al Jokohamo tra Rusio estas konsiderataj plejparte senutilaj kaj nespecifaj de Melnikov; alia kritikisto riproĉas al Berveling, ke li iom tro haste enlibrigas siajn impresojn, kiuj povas aspekti tute ordinaraj, do ne specife rakontindaj. Entute ni diru, ke la aŭtoro preskaŭ timas, ke io el li perdiĝas, do li rapidas ĝin fiksi sur papero: ĉion, senkribre.

Malkaŝe

Por tiuj, kiuj jam legis liajn biografiajn verkojn, pluro estas konata. La aliaj trovas, verŝajne, ĉion, kio estas spertebla dum plena vivo.

Berveling tute malkaŝe rakontas sin de la adoleska dubo, ĉu katolikismo, en kiu li estas denaske edukita, estas kontentiga vojo al la kontakto kun Dio, ĝis la bruo en la klasoj, kie li instruas klasikajn lingvojn kaj historion; de la bicikla veturado ekde la propra hejmo jen al tiu, jen al alia laborloko, ĝis la elekto de la lernejo por la unua filino; de la rilatoj kun la pluraj gefratoj ĝis la jen-kaj-jena simpatio por iama amikino de la knaba tempo; de la vojaĝoj al Italio ĝis la ekkontakto kun Esperanto tra la bopatrino (eble unika okazo en la historio); de la sincera deziro helpi la proksimulon, iĝante remonstranta pastoro, ĝis la problemoj de edukado de infanoj al dulingveco; de la pasio por vojaĝado ĝis la laboro en la estraro de la landa Esperanto-asocio aŭ de la Akademio de Esperanto, en kiu li membras de 1989.

Plezuriga

La legado estas vere plezuriga, ne tial, ke ĝi diras ion sensacian, sed ĝuste ĉar ĝi rakontas tutan aron da etaj okazaĵoj, en kiuj ĉiu povas retrovi sin; ekzemple, la provizora malvarmiĝo de la rilatoj inter la geedzoj, kiu paro ne spertis ĝin? La fadeno estas facile interrompebla je ĉiu tria paĝo, ĉar ne temas pri fadeno, sed pri sinsekvo de eventoj, impresoj, prenitaj decidoj preskaŭ senkoneksaj. Se ne estus la deklaro de la aĝo aŭ de la jaroj, oni povus inversigi la ĉapitretojn. Jen enhospitaligo de la edzino, jen infekto ĉe la tonsiloj, jen re- kaj refoja malsukceso ĉe la ekzameno por stirrajtigo, jen la glito sur frostiĝinta trotuaro, jen la kunvenoj pri diversaj kulturaj temoj en la lernejo, jen la ekzameno kiel pastoro kaj la unua publika prediko, jen la remonstranta aliro al la amo gea (sen geedziĝo) kaj geja, kio en la katolika mondo estis ankoraŭ tabua temo dum longa tempo.

Jen tute normala, sed kontraŭa al la miljara tradicio, la decido, ke al Dio oni atribuas ne necese viran pronomon. La aŭtoro neniam timas antaŭ nova situacio: lin helpas la religia fido, ke Dio protektas homojn kaj ilin gvidas al ilia bono. Ekzemple, estas prezentate kiel nature, ke oni alprenas novan filinon por permesi junulinan vivon senĝenan al amikino de amikino, forlasita de la patro de la infano. La novulino tuj integriĝas en la familion, kie estas aliaj du knabinetoj, kaj estos nur bedaŭro, ke la nova situacio de la patrino ebligos al ŝi repreni sian ideton, kaj la familio Berveling restos denove nur kvaropo.

Mi

Kion plian oni legas en ĉi tiu verko? Al la aŭtoro plaĉas ĉi tiuj demandoj: Kion mi trovos? Kiu mi estas? Kaj la titolo de la verko ĝuste spegulas dubojn, kvankam en la vivo li, laŭ sia rakontado, aspektas tre decidema persono; lia predikado estas edifa; lia rakontado estas instrua. Ĉar la protagonisto estas la aŭtoro kaj nur la aŭtoro, samfamilianoj aŭ geamikoj aperas preskaŭ nur kiel figurantoj; la leganto ne miru, ke averaĝe en ĉiu dua linio troviĝas la pronomo „mi” aŭ „ni”. Tiun saman stilon ni trovas ankaŭ en aliaj verkoj de Berveling, el kiuj mi konsilus al tiuj, kiuj ne konas ilin, almenaŭ la impulso-ritman Ajnasemajne; se iu sentas, ke por io li ne havas tempon, li lernu, kiom da aferoj Berveling kapablas fari kaj kompletigi dum vere mallonga tempospaco.

Konataj nomoj

La aŭtoro rakontas, kompreneble, ankaŭ pri la evoluo de la internacia politika situacio, pri NATO, pri la Irana Respubliko de Ĥomejni, nu, kiel ordinara nederlandano vidas la aferojn kaj estas, kelkfoje kontraŭvole, implikita. Esperantisto trovos tutan aron da konataj nomoj, kiujn Berveling kontaktis, vizitis, ĉe kiuj li gastis, do ankaŭ la leganto estas envolvita, kvankam iom tro rapide sin sekvas la rakontataj epizodoj, ne estas momenta halto por mediti. Al la aŭtoro nun sepdekjara oni nur povas bondeziri ankoraŭ multajn jardekojn da tiom intensa vivo.

Carlo MINNAJA
Gerrit Berveling: Kiu ĉi mi? Eld. VoKo, Rijswijk, 2013. 204 paĝoj; vinktita.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17