MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

PARTIKLA AKCELILO

Ĉu venos monsumo el Leviĝanta Suno?

Dum la lastaj jardekoj, kosmologio kaj la tiel nomata partikla fiziko atingis revoluciajn eltrovojn. Inter tiuj, pluraj gravaj eltrovoj okazis ĉe la internacie mastrumata akcelilo de la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (CERN). Ĉi-rilate en aŭgusto de 2013 japanaj sciencistoj anoncis, ke ili trovis taŭgan lokon por konstrui nov-generacian akcelilon. Se tiu projekto realiĝus, ĝi kredinde kondukus al nova epoko por kosmologio kaj fiziko.

En la nuna epoko grandskala esplorado de bazaj sciencoj postulas eksterordinaran monan investon, kaj samtempe igas necesa internacian kunlaboradon flanke de sciencistoj. Tial, la scienca komunumo lanĉis kelke da mondskalaj projektoj. Temas precipe pri tri ideoj: Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro, Internacia Kosmostacio kaj Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro.

Antaŭvido

Aparte kadre de la tria projekto la esploristoj atingis okulfrapan malkovron en 2012. Ĉe CERN funkcias la tiel nomata Granda Koliziigilo de Hadronoj (GKH), la plej grava akcelilo de partikloj, kiu situas ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando, proksime al Ĝenevo. La formo de GKH estas cirkla, kun perimetro 27-kilometra. En GKH oni provokis kolizion inter radioj de protonoj kun grandega energio. Tiumaniere, post ĉirkaŭ 50 jaroj ekde la antaŭvido de doktoro Higgs, brita fizikisto, oni finfine pruvis la ekziston de la tiel nomata bosono de Higgs, kiu estas unu el la elementaj partikloj, probable, kiu donas mason al la tuta materio. Ĉi tiu malkovro, tamen, estas nur unu el la etapoj cele al la kompletigo de la teorio de ĉio, kiu provas unuigi ĉiujn fortojn ekzistantajn en la naturo, inkluzive de gravito.

Praeksplodo

Efektive por la plenumo de tiu kroma tasko GKH ne sufiĉas. Malgraŭ ĝia alta kapablo trovi partiklojn, ĝi ne taŭgas por precize mezuri la partiklojn mem. Do, jam antaŭ jardeko, la konstruo de pli kapabla koliziigilo estis proponita kaj akceptita flanke de la internacia komunumo de ĉi-rilataj sciencistoj. La baza koncepto de ĉi tiu koliziigilo estos linio, do oni nomas ĝin Internacia Linia Koliziigilo (mallonge: ILK). Ĝi estos 31 kilometrojn longa tunelo konstruota je 100 metroj subtere. ILK plirapidigos kaj koliziigos radiojn de elektronoj kaj pozitronoj je rapido proksima al tiu de la lumo, aperigante staton tre similan al tiu de la momento, kiu sekvis la praeksplodon kaj estigante partiklojn. Tiumaniere ILK povos observi la partiklojn per precizaj detektiloj. Precipe, ILK abunde kaptos bosonojn de Higgs kaj analizos iliajn ecojn. Tiel, internacia kunlaborado de sciencistoj plie akcelos esplorojn pri la radikalaj demandoj, kio estas malluma materio kaj malluma energio (tiu nekonataĵo sola okupas pli ol 95 % de la universo), kaj kiom da dimensioj la universo havas.

Kandidatiĝo

Por realigi la projekton, internacia teamo de sciencistoj formiĝis, kaj ĝi taksis la koston de la konstruo de ILK je 6385 milionoj da eŭroj, kvankam aliaj taksis ĝin je 15 400 milionoj da eŭroj. Oni atendis, ke la gastiganta lando pagos almenaŭ duonon de la tuta kosto. La menciitaj sumoj ne inkluzivas la koston de mezuraj ekipaĵoj kaj la elspezon por la funkciuloj. Komence kvin landoj, nome Usono, Rusio, Svislando, Germanio kaj Japanio, anoncis sian emon gastigi ILK-on. Sed baldaŭ, konsiderinte pli bone la financan situacion de sia lando, ĉiuj krom Japanio sinsekve nuligis sian kandidatiĝon.

Montaro

Fine de aŭgusto 2013 en Japanio loka komitato de ĉi-rilataj sciencistoj elektis la montaron Kitakami, en la gubernioj Iwate kaj Miyagi, en la nord-orienta parto de la insulo Honshu, kiel plej taŭgan lokon por ILK. Nun, ĉar la aliaj landoj rezignis pri la projekto, la problemo estas en la manoj de la japana registaro, kiu devos decidi, ĉu aprobi, ĉu malaprobi la konstruon. Japanio avide volus havi altgradan internacian institucion. La reala problemo, tamen, estas, ĉu Japanio – kun ŝtata ŝuldo egala al 224 % de la malneta enlanda produkto – povos asigni tioman monsumon, kaj diplomatie intertrakti kun alilandaj registaroj, kiuj certe bonvenigos la japanan decidon, sed verŝajne estos ŝparemaj koncerne sian propran apartan kontribuon.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-05-31