MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noveloj

Ilona

Viktor ofte sonĝis unu saman sonĝon. Kompreneble ne ĉiun semajnon, sed du aŭ tri fojojn monate, aŭ po ses monatojn foje. Matene, kiam li vekiĝis, li estis feliĉa, ke li spertis tiun ĉi sonĝon. Li certis, ke post ĉi sonĝo io bona okazos al li. Li stariĝis de la lito ridante kaj sciis, ke la tago estos hela kaj neordinara. Kompreneble nenio neordinara okazis, sed Viktor estis ĝoja, ke denove li sonĝis sian ŝatatan sonĝon. Iam li forgesis pri la sonĝo, sed pasis tempo, kaj denove li sonĝis ĝin.

La sonĝo komenciĝis rutine. Unue Viktor vidis ŝin en grandega nekonata stacidomo, kie estis multaj homoj, kiuj verŝajne veturos aŭ alvenis. Viktor vagis en la stacidomo tien kaj reen, kvazaŭ li serĉus iun. En la unua momento li ne sciis, kiun ĝuste li serĉas, sed poste rememoris, ke li serĉas knabinon, ne tre altan, kun nigra jupo kaj nigra mantelo, tre mallonga, simila al jako. La knabino havis nigran hararon, kaj ŝiaj okuloj brilis kiel kaŝtanoj.

Viktor vagis inter la homoj, inter valizoj kaj sakoj, kaj serĉis la knabinon. Li ne sciis ŝian nomon, nek de kie ŝi estas, nek kial ŝi troviĝas en la stacidomo, sed li certis, ke ŝi estas ie ĉi tie, inter la multaj homoj, kaj neatendite, subite li vidos ŝin en la tumulto, kaj tuj li rekonos ŝin. Li nepre trovos ŝin. Li bone sciis tion kaj daŭre serĉis ŝin.

Viktor vekiĝis, ne trovinte la knabinon, sed li estis ĝoja kaj kontenta, ke denove li sonĝis tiun ĉi sonĝon kaj denove en la sonĝo li serĉis la neordinaran belan kaj enigman knabinon en la nekonata kaj brua stacidomo.

Viktor tre bone sciis, kial li sonĝas tiun ĉi sonĝon. Li ne bezonis deĉifri ĝin kaj ne demandis sin, kion sugestas al li la sonĝo. La sonĝo nur memorigis al Viktor okazintaĵon de antaŭ tre longa tempo, kiam li estis studento, dum la foraj jaroj de la juneco, plenaj je aventuroj. Tiam Viktor ludis gitaron en studenta ĵazbando, kaj en junio la bando devis partopreni en muzikfestivalo en la urbo Berlino, Germanio. La bando forveturis, sed Viktor devis veturi du tagojn pli malfrue, ĉar li havis ekzamenon en la universitato.

Tiam, antaŭ jaroj, oni kutime veturis per vagonaro. Nur la homoj, kiuj havis pli da mono, povis permesi al si veturi per aviadilo, sed la studentoj veturis per vagonaro.

La veturado komenciĝis bone. En la Sofia stacidomo Viktor eniris en la vagonaron, trovis la kupeon, en kiu estis lia rezervita loko, sidiĝis kaj komencis trafoliumi iun ĵurnalon. Lia pakaĵo ne estis granda: nur valizo kaj gitaro.

La vagonaro devis trapasi Rumanion, Hungarion, Ĉeĥion. En Rumanio pluraj homoj veturis per tiu ĉi vagonaro. En la kupeo oni parolis diversajn lingvojn: bulgare, rumane, hungare. Viktor sidis en la angulo, ĉe la fenestro, kaj silentis. De la longa veturado li estis laca, kaj antaŭ Budapeŝto li nesenteble ekdormis. Verŝajne lia dormo estis profunda, ĉar li eksentis, ke iu forte skuas lian ŝultron kaj provas veki lin. Viktor malfermis la okulojn kaj vidis viron en uniformo. La viro diris ion al li en nekonata kaj nekomprenebla lingvo. Post kelkaj sekundoj Viktor divenis, ke la viro estas konduktoro, kiu parolas hungare kaj verŝajne petas de li la veturbileton por kontrolo. Viktor prenis la jakon, kiu pendis sur la hoko, kaj enigis manon en la poŝon por elpreni la bileton, sed tuj li stuporiĝis, sentante glacian ŝviton. La poŝo estis malplena, kaj la bileto ne estis en ĝi. Mankis la vojaĝpasporto kaj la monujo. Viktor saltis ekscitita kaj detale traserĉis ĉiujn poŝojn de la jako, sed ili estis tute malplenaj. Li restis staranta en la kupeo, senmova, kvazaŭ fulmo estus trafinta lin. Li rigardis al la pakaĵbreto kaj konsternite rimarkis, ke lia valizo kaj gitaro same mankas. Per freneza rigardo li ĉirkaŭrigardis. En la kupeo sidis nur viro kaj virino. Viktor memoris, ke antaŭ lia ekdormo en la kupeo estis du junuloj, kiuj verŝajne delonge forlasis la vagonaron kun liaj valizo kaj gitaro kaj ĉio, kio estis en liaj poŝoj.

Per gestoj kaj per mienoj Viktor provis klarigi al la hungara konduktoro, ke oni prirabis lin kaj nun li havas nek bileton, nek pasporton, nek monon. La konduktoro verŝajne bone komprenis lin de liaj tragikaj mienoj, gestoj kaj larmoplenaj okuloj. La konduktoro klarigis al Viktor, ke li devas eltrajniĝi ĉe la Budapeŝta stacidomo kaj tie iel trovi solvon de la problemo, ĉar sen bileto kaj sen pasporto li ne povas daŭrigi la veturadon al Germanio. Tio estis la sola eblo.

Terurita, senespera kaj kolera Viktor desupris ĉe la Budapeŝta stacidomo kaj restis sur la kajo, ĝis la vagonaro ekiris kaj malaperis en la foro. Estis la deka horo vespere kaj Viktor ne sciis kion fari. Por li la hungara lingvo sonis kiel nekomprenebla kaj mistera magiparolo. Al neniu li povis klarigi, kiu li estas kaj kio okazis al li. Neniu povis kompreni lin. De la stacidoma laŭtparolilo melodia ina voĉo konstante informis la vojaĝantojn, kiu vagonaro ekveturas kaj kien kaj kiu vagonaro alvenas kaj de kie, sed Viktor eĉ vorton ne komprenis. Unuan fojon en sia vivo li estis en Hungario, en Budapeŝto, kaj ĝis nun li eĉ ne interesiĝis, ĉu en Budapeŝto estas bulgara ambasado, kie ĝi estas kaj kiel li povas trovi ĝin por aranĝi sian revenon al Bulgario.

Li staris sur la kajo, gapante al la reloj, kiuj brilis kiel senfinaj gitaraj kordoj. Ĉio, kion li imagis kaj revis pri la ĵazfestivalo en Berlino, subite ruiniĝis, ekkrevis kiel sapa veziko. Jam estis klare, ke li vidos nek Germanion, nek Berlinon, sed ankoraŭ li ne sciis, kiel li sukcesos reveni en Bulgarion. Li sentis sin kvazaŭ en dezerto, kaj verŝajne li povus pli facile eliri el sabla dezerto ol el tiu ĉi grandega Budapeŝta stacidomo.

Li estis ĉagrenita, ke oni prirabis lin. Li restis sen mono, sen pasporto, sed pli forte doloris lin la ŝtelo de la gitaro. Ĝi estis nova, elektra, multekosta gitaro el Britio. Lia patro tre malfacile sukcesis aĉeti ĝin. Similaj gitaroj ne estis aĉeteblaj en Bulgario. Lia patro petis sian amikon, kiu estis diplomato en Britio, kaj li tie aĉetis ĝin. Por Viktor la gitaro estis kiel viva estaĵo, pli kara ol frato aŭ fratino. Li tre ŝatis ĝin, kaj nun li suferis pri ĝi kiel pri la perdo de proksima homo. Li neniam plu vidos sian gitaron, kaj neniam plu li havos alian tian gitaron.

La kajo iĝis senhoma, Viktor devis eniri la atendejon de la stacidomo kaj atendi tie ĝis mateno. Li provis trankviligi sin per la vortoj, ke la mateno estos pli prudenta ol la nokto, sed li tute ne certis, ke tiu ĉi proverbo helpos lin. Li eniris la grandegan atendejon kaj sidiĝis sur unu el la benkoj. En la atendejo videblis multe da homoj. En la angulo kuŝis kelkaj gejunuloj sur gumaj matracoj. Eble estis junulara grupo, kiu devis atendi frumatenan vagonaron. Viktor sidis sur la malmola ligna benko kaj gapis sencele. La montriloj de la granda murhorloĝo apenaŭ moviĝis. Viktor jam estis malsata kaj dormema. Eble tiu ĉi nokto estos por li senfina. Li rimarkis, ke kontraŭ li sur la benko sidas junulino, eble du aŭ tri jarojn pli aĝa ol li. Ŝi havis nigran hararon kaj brilajn okulojn. Ŝi sidis sola, kaj por Viktor ne estis malfacile konjekti, ke ŝi estas el tiuj virinoj, kiuj diskrete promenas en la stacidomoj kaj serĉas virojn por unu nokto. Li provis ne rigardi ŝin, por ke ŝi ne opiniu, ke li deziras utiligi ŝiajn servojn.

Ŝi ne estis tre bela, sed ŝiaj ĉarmaj okuloj forte allogis. Eble ŝi estis dudekdu- aŭ dudektri-jara kun sukoplenaj lipoj, similaj al ĉerizoj, kaj ŝi havis delikatajn brovojn, kaj en ŝiaj malhelaj okuloj ludis pasiaj briloj. Ŝiaj vestoj aspektis modestaj kaj ordinaraj. Verŝajne ŝi estis tiel vestita, por ke ŝi ne diferencu de aliaj junulinoj. Ŝi surhavis nigran jupon, helbluan bluzon kaj nigran mantelon, kiu ne estis butonumita. Sub la bluzo ŝiaj mamoj aspektis malmolaj kiel maturaj persikoj. Ŝia kolo estis blanka kiel lakto. Viktor provis ne rigardi ŝin, tamen de tempo al tempo li rapide alrigardis ŝin. La junulino sidis sur la benko kaj ŝajnigis, ke ŝi ne rimarkas la homojn ĉirkaŭ si, sed foje-foje ŝi ekridetis al iu el la viroj, kiuj pasis preter ŝi. Viktor opiniis, ke ŝi ne rimarkas lin, sed subite li kvazaŭ rigidiĝis. La junulino ekstaris de la benko kaj proksimiĝis al li, ridante afable. La junulino sidiĝis ĉe Viktor kaj diris al li “Saluton” angle. Viktor provis germanlingve klarigi al ŝi, ke li ne bezonas virinon. Poste li diris, ke li estas bulgaro kaj ne parolas hungare. Je lia granda surprizo la junulino respondis al li germane:

„Jes, mi vidas, ke vi estas fremdlandano, tamen mi ne supozis, ke vi estas bulgaro. Neniam mi parolis kun bulgaro. Kial vi estas ĉi tie, en la stacidomo nokte?”

Viktor klarigis al ŝi, ke li estas studento kaj veturis al Germanio, sed en la vagonaro oni prirabis lin kaj nun li estas sen mono, sen pasporto, sen valizo kaj gitaro. Nun li atendas la tagiĝon, kaj li provos trovi la bulgaran ambasadon. Ŝajne ŝi bone komprenis lin, tamen ne dank' al lia fuŝa germana lingvo, sed de liaj kompatindaj mienoj kaj aspekto.

„Ne maltrankviliĝu”, diris ŝi gaje. „Ĉio estos en ordo. Mi helpos vin. Kiam tagiĝos, mi akompanos vin al la bulgara ambasado.”

„Ĉu vi helpos min?” demandis Viktor embarasite, kaj tuj li konstatis, ke la demando eksonis tre stulte.

„Kial ne? Iu devas helpi vin. Sola vi ne povas orientiĝi en Budapeŝto. La urbo estas granda.”

Tion ŝi diris tiel firme, ke Viktor nenion povis aldoni.

„Eble vi estas malsata?” demandis ŝi.

„Ne”, respondis Viktor rapide, kvankam li vere estis tre malsata.

„Kial ne? Vi sidas ĉi tie kiel ŝtonigita jam pli ol unu horon kaj duonon. Dum tiu ĉi tempo mi certe mortus pro malsato. Venu kun mi.”

Ŝi stariĝis kaj kaptis lian manon. Viktor eksentis ŝian molan varman manplaton, kaj lia koro ektremis pro emocio. Nevole li ekdeziris pli forte teni ŝian manon. Li alrigardis ŝiajn fingrojn. Ili estis longaj, maldikaj kaj fajnecaj kiel fingroj de violonludistino. Sur ŝiaj etaj ungoj estis perlamotkolora lako. Ŝi gvidis lin al alia flanko de la atendejo. Ili haltis antaŭ kiosko, kaj ŝi mendis sandviĉon kun senalkohola trinkaĵo. Viktor vere estis tre malsata kaj tuj komencis manĝi la sandviĉon. Ŝi rigardis lin manĝi, kaj verŝajne kaŝe ŝi ridetis al li.

„Kiel vi nomiĝas?” demandis ŝi.

„Viktor. Kaj vi?”

„Ilona.”

Eble ŝia nomo ne estis Ilona, tamen por Viktor tute egalis, ĉu ŝi nomiĝas Ilona aŭ iel alie.

„Ĉu vi deziras trarigardi la noktan Budapeŝton?” demandis Ilona.

Dum sekundoj Viktor hezitis, sed li pripensis, ke nenio pli malagrabla povas okazi al li ol tio, kio okazis en la vagonaro. Li havis nek pasporton, nek monon. Oni povis nenion plu ŝteli de li. Dum tiu ĉi tago al li okazis sufiĉe da malbonaĵoj, kaj eble nenio pli malbona okazos. Li scivolis, kion montros al li Ilona.

„Jes”, respondis Viktor.

Ŝi denove manprenis lin, kaj ili ekiris al la elirejo de la stacidomo. Eble li ne havos alian eblon trarigardi Budapeŝton, meditis Viktor. Verŝajne Ilona decidis ĉi nokton ne serĉi virojn, sed dediĉi ĝin al li, kaj Viktor ne povis klarigi al si mem tiun ĉi ŝian subitan decidon, sed iam homaj agoj estas strangaj kaj nekompreneblaj. Ofte en la homaj agoj ne estas logiko kaj konsekvenco. Vane oni serĉas logikan klarigon kaj provas diveni, kial la homoj agas tiel aŭ alie.

La nokta Budapeŝto estis fabela. Kiam ili eliris el la stacidomo, Viktor kvazaŭ enpaŝis en alian miraklan mondon. La larĝaj kaj senhomaj stratoj estis forte lumigitaj. La konstruaĵoj, silentaj kaj imponaj, similis al kasteloj, ornamitaj per skulptaĵoj. La domoj estis diversaj laŭ la arkitekturo, kvar- aŭ kvin-etaĝaj, belaspektaj. Man-en-mane Ilona kaj Viktor iris al Danubo. Ili haltis ĉe la bordo. La granda rivero fluis malrapide. En la nokta mallumo ĝi similis al glata veluro, kaj en ĝi respeguliĝis la lumoj de la urbo. La pontoj pendis kiel girlandoj. Ilona kaj Viktor ekstaris ĉe granda ponto kun du ŝtonaj leonoj.

„Tiu ĉi estas la ĉena ponto”, diris Ilona.

Sur la alia bordo videblis monteto, sur kiu estis blankaj turoj, same bone lumigitaj. Ĉio estis fabela. Al Viktor ŝajnis, ke li promenadas en la plej bela urbo de la mondo. Li forgesis la prirabon, la timon kaj la maltrankvilon. Ĉe li staris nekonata bela junulino, kiu donacis al li karan travivaĵon. En si mem Viktor ripetis ŝian neordinaran nomon „Ilona, Ilona”.

Ili transpasis la ponton kaj ekiris sur la alia bordo, de kie komenciĝis la monteto. Kvazaŭ nur ili estus en la granda, silenta kaj dormanta urbo. Ili iris supren al la pinto de la monteto, kaj Viktor jam deziris, ke tiu ĉi nokto ne finiĝu, ke la suno ne aperu kaj li restu kun Ilona por ĉiam. Li deziris daŭre senti ŝian molan varman manplaton, ŝiajn longajn tenerajn fingrojn. De tempo al tempo ŝi klarigis al li germane, kie ili estas, kiel nomiĝas la konstruaĵoj, preter kiuj ili pasas, sed li ne aŭskultis ŝin. Pli grave estis, ke ŝi iras apud li kaj li aŭdas ŝian melodian karan voĉon. Ili ekiris sur pado inter altaj arboj al la pinto de la monteto, al la blankaj turoj. Kiam ili ekstaris sur la turoj, komencis tagiĝi. Estis iom malvarme de la matena vento. Oriente la horizonto iĝis rozkolora. La suno malrapide leviĝis kaj lumigis ilin, starantajn sur la blankaj turoj. De tie bone videblis preskaŭ la tuta urbo. Sur la alia bordo de Danubo estis majesta konstruaĵo, kaj Ilona diris:

„Tio estas la parlamentejo.”

Iom malantaŭ ĝi estis la kupolo de granda katedralo.

„Tio estas la baziliko ‚Sankta Stefano’.”

Ili ekiris al la urbo.

„Ni iru al la bulgara ambasado”, diris Ilona.

Viktor iris malrapide. Li sciis, ke tiuj ĉi estas la lastaj minutoj kun Ilona. Neniam plu li vidos ŝin.

Antaŭ la ambasado ili disiĝis. Estis superflue demandi ŝin pri ŝia adreso. Certe ŝi ne diros ĝin aŭ eble afable evitos la demandon.

Multaj jaroj pasis de tiam. Matene, kiam Viktor vekiĝis post la bela sonĝo, li ne deziris kalkuli, antaŭ kiom da jaroj li renkontis Ilonan. Li daŭre serĉis ŝin en la sonĝoj, kaj ĉiam ŝajnis al li, ke, se li iros denove al Budapeŝto, li trovos ŝin tie, en la atendejo de la stacidomo sur la sama benko, kie la unuan fojon li vidis ŝin, kiam li estis studento.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17