MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

FINNLANDO

Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro

En 1546 la sveda reĝo Gustav Vasa dispoziciis, ke la fiŝkaptista vilaĝo Ekenäs [ekenes] sur la suda marbordo de nuna Finnlando estu nomata urbo. Tiutempe la marbordo kaj Finnlando estis parto de lia reĝlando. En Ekenäs ankaŭ nun 82 % de la loĝantaro parolas svede.

Ekster tiu regiono la finna nomo Tammisaari estas pli konata. La reĝo Gustav Vasa siatempe volis defii la prosperan hanso-urbon Reval, nuntempe Talino (estone Tallinn) kaj rivali kun ĝi. Centon da kilometroj oriente li fondis alian urbon sur la sama marbordo, nome Helsinkon (sveda nomo Helsingfors), kiu poste fariĝis la nuna finna ĉefurbo. Ĝi kreskis, sed Ekenäs kreis ĉarmon el sia malgrandeco en speciale homa skalo.

Anemonoj

Ekenäs/Tammisaari ne plu ekzistas kiel urbo. En 2009 ĝi unuiĝis kun 7 aliaj komunumoj, ekhavante novan nomon Raseborg/Raasepori. La blazono kaj flago de Raasepori montras ok blankajn anemonojn sur verda fono. Bluaj, blankaj kaj flavaj anemonoj, violaj koridaloj, flavaj gageoj kaj fikarioj maje buntigas la grundon de boskoj. Nemalproksime situas la arbara kafejo Gullö, en kies florbedoj miloj da diversaj narcisoj malfermiĝas meze de majo. La klimato tie estas pli favora ol aliloke en Finnlando, kie printempo kaj somero komenciĝas pli malfrue. Maje en Laponio oni ankoraŭ skias. Ornitologoj kaj hobiuloj sur la marbordo de Tammisaari binokle observas la migrobirdojn tien flugantajn. Aŭtune venadas serĉantoj de fungoj kaj beroj.

En la malnovaj kvartaloj de Tammisaari loĝas nur kvincento da homoj. La domoj estas lignaj, malaltaj, ruĝaj aŭ flavaj, kun larĝaj kortoj kaj ĝardenoj. La modeloj de la tabultegaĵo kaj fenestroj malkaŝas la konstrutempon. Ili situas malalte, oni povas enrigardi. Kvar fenestrovitroj – 18a jarcento, ses vitroj – 19a jarcento, trivitraj T-formaj fenestroj – 20a jc, fenestroj kun multaj vitroj supre – Secesio. Kvankam la domoj aspektas kiel antaŭ 200-300 jaroj, la loĝantoj en ili rajtis instali la modernajn komfortaĵojn, sen ŝanĝi la eksteron. La kvartaloj havas nomojn de fiŝoj: koregono, salmo, ezoko. Stratoj nomiĝas laŭ la metiistoj, kiuj tie iam laboris. Tial oni trovas stratojn de gantisto, kombilfaristo, linteksisto, ĉapelfaristo. Laŭ la Reĝa Strato nun pasumas turistoj kaj butikumantoj gapvagantaj.

Insuloj

De la altaĵeto de la preĝejo milde serpentumetas neasfaltitaj vojetoj almaren. Sur la marbordo la tero leviĝas de la maro 4 mm ĉiujare, t.e. po 40 cm je cent jaroj. Dum jarcentoj aperis miloj da insuloj, la haveno malprofundiĝis kaj devis esti translokita pli foren. Nun de la bordo oni ŝipas dudekon da kilometroj antaŭ ol vidi marvastaĵon. Sur la insuloj konstruiĝis feriodomoj de maramantoj kaj heredintoj de fiŝkaptistaj familioj. Ne plu multaj homoj vivtenas sin per fiŝkaptado, sed ĝi estas grava ŝatokupo same kiel velado kaj motorboatado.

Daŭre alloga

En Tammisaari turistojn allogas somermezaj festoj kun stangoj, ornamitaj per florkronoj, mezepoka, aŭtuna kaj Kristnaska foiro, someraj koncertoj kaj teatraĵoj. En 2013 estas prezentata „Mio, mia filo” de la sveda verkistino Astrid Lindgren, kiu aperis ankaŭ en Esperanto. Krome viziteblas muzeo, en kiu kelkaj ĉambroj estas dediĉitaj al la pentristino Helen Schjerfbeck (1862-1946). Apude troveblas golfejo, la restaŭrita fortikaĵo Raasepori de la 14a jarcento kaj aliaj vidindaĵoj. En la apuda nacia parko Ramsholmen oni povas piedpromeni, sed ne aŭti, konatiĝante kun plantoj, kiuj ne kreskas norde en Finnlando. Tammisaari/Ekenäs daŭre vivas kaj allogas, kvankam la planoj de sveda reĝo Gustav Vasa ne tute realiĝis.

Saliko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17