MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

EKUMENO

Elegante ellevante

Okazis dum la malferma ceremonio de ekspozicio en protestanta preĝejo en Speyer, Germanio, ke lernantoj de sociaj profesioj prezentis sian omaĝon al la tri abrahamidaj religioj, nome po unu tendon kun portalo en karakteriza stilo: katedralturo kun vitralo por la kristanoj, minareto kun lunduono por la islamanoj kaj sinagogofronto kun menorao (7-branĉa kandelabro) por la judoj. Kiel kutime dum tiaj solenaĵoj, oni regalis per loka palatinata vino. Sed kion proponi kiel bakaĵon?

Oni trovis tre konvenan solvon. Kongruis al la temo de la ekspozicio ne la tradiciaj urbaj krakenoj, sed la orienta maco, „plata kuko el nefermentigita pasto, kiun la hebreoj manĝas dum la paska tempo” (NPIV). Aldoniĝis amaraj herboj, kiuj memorigu la dian popolon pri la sklava servado en Egiptio. Informe oni skribis, ke tian panon Jesuo manĝis jerusaleme en sia lasta manĝo.

Sed kiel nomi ĝin? Al ekspozicio, kiu egale traktas la tri religiojn, ne konvenus nomi ĝin maco laŭ la judoj, nek hostia speco laŭ la kristanoj, nek arabstila frandaĵo laŭ la islamanoj. Nu, la organizantoj evitis inventi neŭtralan nocion, skribis nur la prezon. Sed ili volis almenaŭ indiki la devenlokon. Sed tio tamen kreus la samajn problemojn. Ĉu laŭe „Sankta lando”, Israelo, Palestino? Kutime germanaj protestantoj ĝis nun inklinis al la argumentoj de la palestinanoj, ĉu pro la judofobia konduto de Luther, ĉu pro la sanktalandaj aktivecoj de la samreligia imperiestro Vilhelmo la 2a. Sed tiuvespere ne estus praktike, montri tiun poraraban simpation vidalvide al judoj kaj aliaj kristanoj.

Levanto

La junaj socilaboristoj pruvis, ke ili bone lernis el la historio. Ne plu kristana dominado, ne porjuda kompenso post la kruelaĵoj, ne afableco al islamo, kiu laŭ iama federacia prezidanto „ankaŭ estas parto de Germanio”. Ĉu ekzistas vorto, kiu evitas montradon de prefero, neŭtrale kaj samrange traktante la partiojn? NPIV prezentas radikon kun indiko (ark.), kiu nuntempe ankaŭ en aliaj lingvoj arkaikiĝis: Laŭ la itala en Eŭropo oni nomis la orientan bordon de Mediteraneo Levante. Trafa esprimo, ĉar laŭ la okcidenta rigardo tie leviĝas la suno. Aparte tiun vorton oni reenkondukis por la priparolata okazo. La maco simple ne plu estu paska manĝaĵo de piaj judoj, kia ekzemple Jesuo estis, sed transsubstanciĝis al „tipa manĝaĵo el Levanto”. Tiel elegante oni gardis sian politikan/religian ĝustecon. Kaj tiel revenas almenaŭ unu malnoviĝinta vorto en la aktualan uzon, antaŭvideble plu konstante, ĉar ofte okazas nun kompareblaj eventoj.

Ex oriente lux” – „El Levanto lumo”? Ĉu tia egaliga konduto vere pruvas profundan iluminiĝon aŭ nur supraĵan modernemon, tion montros la estonteco.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17