MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

GERMANIO

Jerusalemo apud Rejno

Kiel konate, Jerusalemo, la prikantata „alte konstruita urbo”, situas sur montara kresto en la lando juda kaj influas religiojn kaj politikojn jam tra jarmiloj. Malpli konata estas la fakto, ke mezepoke ekzistis kvazaŭ ĝemela tereno nomata „Jerusalemo apud Rejno”, ja nur cent metrojn super la marnivelo, sed tamen kun konsiderinda influo religia, kultura kaj politika.

Temas pri la tri urboj Mainz, Worms kaj Speyer [majnc, vorms, ŝpajer]. Tie ekestis antaŭ mil jaroj vigla, floranta juda vivo. Famaj kleruloj instruis. Estiĝis la plej gravaj talmudoskoloj de la okcidento. „De niaj instruistoj en Magenza, Warmaisa kaj Schpira (tiaj estis la nomoj en la judaj skribaĵoj) eliris la doktrino por la tuta Israelo kaj transen de ĝi.” Tiel laŭdis rabeno en la vera Jerusalemo la apudrejnajn klerulojn.

Germanaj piuloj

En la 11a-13a jarcentoj ties tri judaj komunumoj intense interagadis, fariĝante modelo por la tuta Rejnlando. Ili kreis regulojn por la socia, ekonomia kaj religia vivo, same kiel por la kontakto kun kristanoj. Laŭ la hebreaj inicialoj de la urboj, nome ŝchin por Schpira, vav (= u) por Warmaisa kaj mem por Magenza, ili kune formis la akronimon „ŜUM”, por esprimi la proksimecon kaj la interrilaton.

Dum preskaŭ kvincent jaroj la doktrinoj de tiu ĉi trifolio formis la kredon, la moralon kaj la riton, fariĝinte la lulilo de la aŝkenaza branĉo de la judismo. Krome tie ekĝermis la eŭropa juda mistikismo en la movado Ĥassidej Aŝkenaz („Germanaj piuloj”).

Fabelo

Laŭ la aktualaj scioj estas aldoneble, ke jam ekde la romia tempo judoj loĝis apud Rejno aŭ frekventis la ĉirkaŭaĵon, kaj kontribuis tie al la publika vivo pli frue ol al kristanismo. Ekestis jena legendo inter la judaro de Worms pri multe pli frua ekloĝado tiuregione: judoj jam longe antaŭ Jesuo loĝis apudrejne en Worms. Kiam Ezra post la reveno el la babilona kaptiteco invitis ĉiujn eksterlandajn judojn rekolektiĝi en aŭ ĉirkaŭ Jerusalemo, ili rifuzis reveni argumente, ke ili „jam trovis apud Rejno novan Jerusalemon”. Bela fabelo, sed certe kiel en Kolonjo, la plej frue dokumentita juda komunumo en Germanio, vivis judoj ankaŭ en la ŜUM-urboj jam en la 4a jarcento.

Bonaj kontaktoj

El la fruaj jarcentoj ne ekzistas raportoj pri persekutado ktp. En la mezepoko la kristana plimulto el la lokanaro pli kaj pli vidis ne nur unuopajn judojn apud si, sed familiarojn, kiuj ekloĝis en urboj, ofte eĉ favorate de la regantoj/episkopoj, kiuj aprezis – kaj bezonis – la kapablojn de la judaj grupoj. Tiam estis periodoj kun bonaj kontaktoj inter kristanoj kaj judoj. Tamen ofte la judoj renkontis malamon pro religiaj kaj ekonomiaj kialoj, aparte dum la krucmilitoj, dum epidemioj kaj dum fazoj de kristana fundamentismo. Tial tiutempe la juda kulturo fojfoje devis sperti kruelajn persekutojn ĝis la plena ekstermo.

Sed komence, ekde la deka jarcento, la dokumentita regiona juda vivo ekĝermis el francaj kaj italaj enmigrintoj kaj evoluis al centro de juda eruditeco. En Mainz, unu el la plej gravaj urboj de la regno, Gerŝom bar Jehuda (960-1040), naskiĝinta en Metz, konata kiel „Lumo de la ekzilo / Meor haGolah”, pasigis grandan parton de sia vivo kiel rabeno kaj klerulo. Li adaptis la orientdevenan judismon al la okcidentaj bezonoj kaj multe influis la estiĝon de specifa juda kulturo en la germanaj judaj komunumoj.

Malgranda Jerusalemo

En Worms, renoma kiel la „malgranda Jerusalemo”, vivis Ŝlomo ben Isaak, kiu studis dum la jaroj 1055-1065 en la urbo. Li estas konata, studata kaj honorigata ĝis hodiaŭ sub la nomo Raŝi, aparte pro siaj komentoj de la torao kaj talmudo. La judan Worms oni hodiaŭ vizitas aparte pro ĝia granda juda tombejo, la „Sankta Sablo”, la plej malnova postrestinta tombejo (el 1034) en Eŭropo. La judan „danco- kaj nupto-domon” – „Raŝi-domon”, la urbo renovigis cele al arkivo, muzeo, ekspoziciejo.

En 1084 la episkopo de Speyer, Rüdiger Huzmann, invitis judojn minacatajn de persekutoj en Mainz, ekloĝi en Speyer. Li klarigis la inviton per la deklaro, ke la ĉeesto de judoj „miloble grandigas la renomon de la urbo”. Li atribuis al ili per dokumento nekutimajn privilegiojn, ekzemple rajtojn kaj protektadon. La imperiestro Henriko la 4a (tiu, kiu pente iris al Kanoso) en 1090 konfirmis kaj ampleksigis ilin. Tamen en 1090 krucmilitistoj detruis la sinagogon kaj 11 homoj mortis. La aliaj povis saviĝi helpe de la episkopo Johano.

En 1104 oni konstruis novan sinagogon, cetere pere de konstruistoj de la katedralo de Speyer. La mikve (juda banejo) el la 12a jarcento konserviĝis kiel la plej antikva tia konstruaĵo norde de Alpoj. La klerajn rabenojn de la urbo oni konas kaj honoras sub la nocio „La saĝuloj de Speyer”.

Reviviĝo

Post la mezepokaj gloro kaj pereo de la ŜUM-komunumoj okazis pluraj sukcesaj provoj revenigi judan vivon en la regionon. Tamen ĉio finiĝis dum la nazia regado de la lando. Daŭris jardekojn, sed nun en ĉiuj ŜUM-urboj denove aperas juda kulturo. Ĉiu komunumo havas ree sian sinagogon kaj kontribuas vigle al la loka kulturo. La urboj mem klopodas esti kune agnoskataj kiel „monda heredaĵo”.

Estos la propra forto de la judaj komunumoj kaj la paca, plene norma kaj normala kunvivado kun autoĥtonaj kristanoj same kiel kun iu ajn kunloĝanto, kio garantios novan kaj daŭran pluekzistadon. Eble iam denove oni honorige parolos pri reviviĝinta „Jerusalemo apud Rejno”.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17