MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

EKONOMIO

Stato de la ŝtatoj de la iama Jugoslavio ... kaj la solvo

Ĝis la 90aj jaroj en la antaŭa Jugoslavio oni progresis kaj ekonomie kaj liberale. Kreskis la nombro de homoj en la meza tavolo. La ŝtato minimume ŝuldis al aliaj ŝtatoj (nur kvar miliardojn da dolaroj en 1990) kaj ĝi havis altan internacian reputacion. Ĝi estis ankaŭ suverena: ne okupis ĝian teritorion fremdaj trupoj.

Al tio komplete kontraŭas la nunaj ŝtatoj de iama Jugoslavio. Ili ĉiuj ekonomie regresas. La eblo ŝanĝi koruptajn politikistojn pli kaj pli malgrandas, do ekzistas malpli da libereco. La kvanto de mizeruloj daŭre kreskas kaj la meza tavolo praktike malaperis.

La ŝtatoj havas nenian internacian renomon kaj ne estas suverenaj. Sur iliaj teritorioj estas fremdaj trupoj: la ŝtatoj eniris Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO) aŭ staras sub internacia protekto. Amasiĝas ŝuldoj: ekz. Kroatio nun ŝuldas pli ol 60 miliardojn da eŭroj, Slovenio pli ol 15 miliardojn.

Realisto

Klare, ne eblas reveni al la antaŭa stato. Realisto ne povas pri tio pensi. Sed oni konstatu kiel daŭrigi kaj kiel konduti.

La kaŭzo de la nuna situacio estas simpla. La socialisma (komunisma) ideologio estis venkita fine de la 80aj jaroj, ĉefe pro komunismo mem, kiu en sia kerno (Sovetio) estis tro rigida kaj malhumana kaj ne kapablis kompreni, ke nepras reformiĝi.

Sed post ĝia falo okazis unu el la plej rabaj sociaj moviĝoj en la historio. Privatigitaj estas la valoroj, kiujn la socialistaj ŝtatoj kreis, kaj kies posedanto estis aŭ la ŝtato, kiel en Sovetio, aŭ la memmastrumantoj, kiel en Jugoslavio. Evidente ne ekzistis kondiĉoj por normala iom-post-ioma transformo baze de laboro kaj kapitalposedo.

Mafiuloj

La iamaj politikaj potenculoj el la komunisma partio, kunlabore kun senskrupulaj mafiuloj, disdividis tiujn valoraĵojn al malmultaj plej potencaj personoj (familioj), kiuj havis nenian alian meriton krom avidemo kaj plua potenco, ĉu en polico, armeo aŭ tribunaloj.

Tiel ekestis sur la fundamentoj de la antaŭaj ŝtatoj primitiva imperiisma kapitalismo, en kiu transprenis la ekonomiajn valorojn malmultaj „ŝarkoj”, fariĝante miliarduloj kaj kreante novan politikan sistemon kun ŝajna demokratio. Ekestis plurpartiaj ŝtatoj, en kiuj la politikan potencon transprenis multmiliarduloj, ĉar superan politikan rolon povis havi nur tiu, kiu aŭ estis mem riĉa aŭ havis subtenon de la riĉeguloj.

En landoj, kie oni ne povis politike interkonsenti pri la valordistribuo kiel en Jugoslavio, la nova elito decidis militi por kaŝi la ŝtelan distribuon de grandaj valoroj. Milošević kaj Tudjman, ekzemple, antaŭ la interna jugoslava milito, interkonsente fondis du komunajn bankojn en Londono kaj Parizo.

Popoloj

En tiujn ili enmetis monojn senleĝe prenitajn de la koncernaj popoloj. Do la kaŭzo de la milito kuŝis nek en nejusteco nek en ajna nacia demando. Simple oni volis senpune ŝteli grandajn sumojn, ĉar en milito neniu kontrolas, kio okazas en la ŝtata kaso.

La nova elito kreis leĝojn kaj konstituciojn, kiuj ebligis al ĝi nekontrolatan ekspluatadon sed samtempe neniun protektadon por simplaj civitanoj. La rezulto estas senlaboreco kaj neimageblaj ŝuldoj, tiel ke du postaj generacioj de la tiulandaj popoloj ne povos ilin repagi. Tian ekonomian politikon neniam konis la socialismaj ŝtatoj.

Ĉio ĉi tre oportunas al la ĉefa monda potenculo, Usono. Tiel eblas subjugigi ĉiujn ekssocialismajn ŝtatojn. Usonaj trupoj jam eniris iliajn teritoriojn (krom Sovetion, kiu havas nafton kaj tial sukcese evitis totalan enŝuldiĝon), dum sekvis usonaj firmaoj kaj bankoj.

Ĉinio

La granda potenco Ĉinio, kiu formale ankoraŭ ne forigis komunismon, tamen ekonomie akceptis la novan kapitalismon. Malgraŭ tio, ke ĝi sukcesis tre bone ekonomie konkurenci, ĝi submetiĝis al la volo de Usono, obeante internacian gvidadon de la kapitalisma centro, nome usonaj bankoj.

Jen situacio teorie senesperiga, tamen prezentas sin du ebloj. Unue, se tro longe daŭros tia kapitalismo, iom post iom elĉerpiĝos bazaj naturaj rimedoj de la tero. Al la homaro ekmankos ekz. trinkebla akvo, manĝoj kaj eĉ freŝa aero. Rezulto: memdetruo de la homaro.

Due, revolucio kontraŭ tiu sistemo antaŭvideblas laŭ historia precedenco. Respondecos socia tavolo, iĝinta potenca sed ekskludata de politikaj decidoj. En la pasinteco riĉaj fabrikistoj, al kiuj mankis politika povo, provokis burĝajn revoluciojn, kiuj kondukis al la detruo de la feŭda sistemo.

Pentagono

Hodiaŭ la potenca tavolo estas tiu de la komputistoj. Ili povus ĉesigi la nunan vivmanieron. Ili povus, se ili komencus pensi pri si kiel politika socia forto, detrui bankojn, la usonan defendo-ministerion Pentagono, radarsistemojn, ŝtatajn administraciojn, ktp, do ĉion, kio ŝirmas la nunajn potenculojn.

Kiam la komputistoj organizos sin, ili povos postuli radikalajn ŝanĝojn. Kiajn, ankoraŭ ne certas. Kaj verŝajne ne mankos survoje viktimoj kaj martiroj.

La unuaj jam identigeblas: la usona soldato Bradley Manning, la Wikileaks-respondeculo Julian Assange kaj lia helpanto Edward Snowden. Jen eble nur la komenco.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07