MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

GASODUKTOJ

Projekto Nabucco malsukcesis

Forta bato por la projekto Nabucco [nabuko] (MONATO, 2009/10, p. 23-24): la gasodukto ne liveros gason el la gravega gaskuŝejo Ŝah Deniz 2 en Azerbajĝano. Gaso el tiu gaskuŝejo estis kerna por la fidindeco de la projekto. La kompetenta gaslivera konsorcio ne elektis la projekton Nabucco, komunikis la iniciatinto, la aŭstra entrepreno OMV en Vieno. OMV serĉas nun alternativojn.

La internacia konsorcio Shah Deniz 2 elektis por la transportado el la grandega gaskuŝejo la konkurencan Transadrian Gasodukton (TAP). Ĝi komenciĝos proksime al la turka-bulgara limo, trapasos tra Grekio, Albanio kaj atingos sudan Italion ĉe Brindisi. La konkurson pri la elekto oni atente sekvis en la tuta Eŭropo, ĉar per la gaso el Azerbajĝano la kontinento volas sendependiĝi de la gasliveroj el Rusio.

Gerhard Roiss, ĝenerala direktoro de OMV, deklaris, ke li eksciis kun bedaŭro, ke gaso ne estos liverata el Azerbajĝano. Li tamen ne esceptis la eblon konstrui propran gasodukton en Balkanio el esperata granda gaskuŝejo ĉe la Nigra Maro.

Laŭ li per la likvido de Nabucco la elspezitaj projektadkostoj je sumo de 50 milionoj da eŭroj ne estas perditaj, ĉar oni povas kalkuli je tiuj preparoj, se estus propra gasodukto. Post unu jaro ĝis unu jaro kaj duono OMV scios, pri kiom da kubaj metroj da gaso ĝi povus disponi ĉe la Nigra Maro. Tiaokaze oni pensos pri itinero de la gasodukto.

Temas eventuale pri 6 miliardoj da kubaj metroj da gaso jare, dum la ekde 2017-2018 por centra Eŭropo prognozataj 10 miliardoj da kubaj metroj da gaso el la gaskuŝejo Shah Deniz 2 pasos tra la transadria TAP al suda Italio.

Kronologio de Nabucco

En 2009 registaraj reprezentantoj de kvar EU-landoj (Aŭstrio, Hungario, Rumanio kaj Bulgario), Turkio kaj Eŭropa Unio subskribis en la turka ĉefurbo Ankaro interkonsenton pri la konstruo de strategie grava gasodukto Nabucco, kiu devus preterpasi Rusion. Ĝi malpliigus la eŭropan dependecon de la rusa gaso. La celo estis konstrui gastubon 3300 km longan tra la menciitaj landoj ĝis distribua centro en orienta Aŭstrio, tra kiu ekde 2014 oni transportus gason de Azio al Eŭropo. La konstruado kostus 7,9 miliardojn da eŭroj kaj devus komenciĝi en 2011. La gastubo en la unua fazo devus ĉiujare transporti 10 kaj poste 31 miliardojn da kubaj metroj da gaso.

La iniciatinto de la projekto estis la aŭstra entrepreno OMV. Kunpartoprenantoj estis MOL (Hungario), Transgaz (Rumanio), Bulgargaz (Bulgario) kaj BOTAŞ (Turkio). Sesa partnero, ekde februaro 2008, estis la germana entrepreno RWE, kiu poste retiriĝis. Eŭropa Unio subtenis la konstruon de la gasodukto kaj ankaŭ Usono pledis por ĝi.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17