MONATO
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

OPINIO

Laika konfirmacio

Dum la islanda UK mi ĉeestis kunvenon de ATEO, organizaĵo kiu disvastigas kredon pri la ne-ekzisto de Dio. En Islando kutime ĉiuj infanoj faras konfirmacion en la luterana eklezio, kredantaj aŭ ne. Tio estis por nekristanoj neakceptebla, do ili agis jene.

S-ino Hope Knútssen venis kiel usonanino antaŭ 39 jaroj al Islando. Ŝi havas islandan edzon, kaj ili naskis infanojn. Kutime islandaj infanoj, estante 12-13-jaraj, faras iun kristanan konfirmacion en la luterana eklezio. La unusola demando, kiun ili devas respondi, estas: „Ĉu Jesuo Kristo estas via savanto?” Ili ĉiuj jesas, kaj jen la konfirmacio.

Kurso

Kiam la infanoj de Hope Knútssen atingis tiun aĝon, ŝi opiniis, ke ŝi ne ŝatas tian hipokritecon, kaj decidis fari ion alian. Ŝi skribis al la humanista organizaĵo en Norvegio por ekscii, kiel oni pritraktas similan aferon tie. Ili tie konas ion kiel „laika konfirmacio”. Tiu koncepto plaĉis al Hope, kaj ŝia edzo ankaŭ ne kontraŭis. Ŝi – kun aliaj – verkis kurson por gejunuloj, kiuj ne volas konfirmi ion en la preĝejo. Ŝi iomete disreklamis, kaj jam la unuan jaron venis pluraj homoj, kiuj subtenis la ideon. Dum 12 semajnoj, 1,5 horojn semajne, ili preparis la infanojn al la laika konfirmacio: ili instruis ilin pri homaj rajtoj, samrajteco inter la seksoj, rajtoj de samseksemuloj, fakte do pri adolta, plenkreska, respondeca vivmaniero.

La movado kreskis la lastajn jarojn. En 1989 estis 16 konfirmaciatoj; entute de post tiam jam preskaŭ 2000 estas konfirmaciitaj. Nun oni organizas ankaŭ semajnfinojn por gejunuloj ekster la ĉefurba regiono.

Nomdonado

Oni fondis la organizaĵon Siðmennt: etika edukado. Nuntempe ankaŭ geedziĝoj pere de Siðmennt estas oficiale laŭleĝaj, same kiel nomdonado al bebo kaj funebraj ceremonioj. Ekde la pasinta januaro la organizaĵo havas la samajn rajtojn kiel la eklezioj. Tio ankaŭ implicas, ke ili ricevas monon de la ŝtato, same kiel la eklezioj. Fakte ili tute ne volas tion, sed ili ankaŭ ne deziras diskriminacion. Intertempe tamen estas multaj gejunuloj, kiuj faras nenian konfirmacion, nek eklezie, nek laike. Siðmennt nur aprobas tion: ili ŝatas, ke la homo mem pensu – prave. Espereble en la estonteco oni konos en Islando la disigon de eklezio kaj ŝtato, kiel en multaj aliaj okcidentaj landoj jam delonge estas normala afero.

Ŝokita

Mi vere estis iom ŝokita, ke en Islando oni ŝajne senpripense faras konfirmacion, kaj mi do forte aprobas la ideon fari ion alian. Tiurilate Islando ne estas progresema lando, do mi nur subtenas la ideon, ke nun estas samrajteco inter la diversaj vivkonceptoj.

Aliflanke mi estas seniluziigita, ke ŝajne Siðmennt subtenas la ideon, ke kristanoj ne estas raciaj homoj kaj ke nur ateistoj mem povas kaj rajtas pensi. Siðmennt estas humanista organizaĵo; oni ne devas membriĝi al io ajn. Do, mi demandas min, al kiu aŭ kio oni konfirmacias? Oni ankaŭ varbis, same kiel kristanoj kaj aliaj kredantoj ofte faris (ne malofte ateistoj riproĉas kristanojn pri tio, sed ili agas same!).

Ni ankaŭ spektis pecon el filmo pri konfirmacia solenaĵo. Je mia granda miro tie oni komencis per laŭdo al Dio: ni aŭdis la komencon de la Te Deum de Charpentier – Te Deum laudamus (Vin, Dio, ni laŭdas). Do fakte estas la demando: ĉu ili vere scias, pri kio ili parolas kaj agas?

Sendia religio

Hope Knútssen komencis sian prelegon per kelkaj trajtoj de la islanda socio, kiuj ŝajne kontraŭas ŝian bildon pri kristanismo: multaj beboj naskiĝas eksteredzece; la samseksemuloj havas samajn rajtojn, kaj multaj islandanoj vizitas la gejan manifestacion Gay pride. Kiel kutime ateistoj firme tenas iun malnovmodan koncepton pri kristanismo. Tio okazas ankaŭ ekzemple en Nederlando; same okazas rilate al la islamo. Oni fermas la okulojn, havas ideon pri eklezioj – aŭ pri kio eklezioj devus esti! –, ne vidas, ke en la lasta jarcento en multaj eklezioj multego ŝanĝiĝis, kaj surbaze de tiuj antaŭjuĝoj oni juĝas. Bedaŭrinde.

En la eklezio en Nederlando ni jam konas preskaŭ 100 jarojn inajn pastorojn; ni konas 26 jarojn la benon por samseksamaj rilatoj; de multaj generacioj oni ne nur rajtas, sed devas mem pensi kaj havi respondecon pri sia propra vivo, kaj intertempe tio feliĉe validas por multaj eklezioj. Nepre ne necesas esti ateisto por subteni tiujn ideojn. Do, eble la ateistoj devas malfermi la okulojn kaj orelojn kaj ekscii, kio okazas ekster la ateismaj muroj. Kompreneble mi al neniu trudas kredon je Dio. Sed oni ankaŭ ne trudu ne-kredon je Dio. Temas miaopinie ĉi tie pri iu sendia religio.

Madzy VAN DER KOOIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Madzy van der Kooij el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07