MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

ORTOGRAFIO

Disleksio kaj literumado

Antaŭ kelkaj jaroj, mi verkis por MONATO iom satiran artikoleton pri disleksio, kiu laŭŝajne incitis iun legantinon. Pro iu kaŭzo, kiun mi ne bone komprenas, ŝi supozis, ke mi intencis primoki tiujn, kiuj suferas pro tiu perturbo. (Parenteze, mi uzas la terminon „perturbo”, ĉar tiel disleksio estas difinita en PIV, sed fakuloj konfirmas, ke ofte disleksiuloj estas tre inteligentaj kaj naturdotitaj, ne malgraŭ, sed pro tiu kondiĉo.) Supozeble la ĉagrenita sinjorino estis patrino de infano, kiu havis problemojn pri legado, kaj ŝi rigardis mian artikolon kiel personan atakon.

Fakte, mia intenco estis tute alia. Ie mi legis, ke disleksio estas multe pli ofta fenomeno en angleparolantaj landoj ol en Italio. Se tio estas vera, mi havas la impreson – kvankam mi ĝis nun ne havas pruvon pri ĝi – ke kulpas ne la disleksiulo, sed la absurda kaj malkonsekvenca ortografia sistemo de la angla lingvo. Ĝenerale la infanoj pensas pli logike ol la geniuloj, kiuj inventis la anglan literumadon, do ili emas prononci skribitajn vortojn laŭ la aspekto kaj ordo de la literoj.

La angla

Lastatempe mi legis tekston, en kiu aperis la angla vorto sewer. Ĝi estas dusenca. Prononcata su-er, ĝi havas la signifon „kloako”. Ĝia alia signifo estas „kudristo, iu kiu kudras”, sed tiam ĝi prononciĝas kiel so-ar. Ekzakte la sama sono kiel la lasta estas alia vorto, nome sower, kiu signifas „semisto”.

Ofte citata ekzemplo de la bizara angla literumado konsistas el la vortoj: through [lispa s plus ‘ru’] (en Esperanto: tra); trough [trof] (en Esperanto: trogo); bough [baŭ] (en Esperanto: branĉo); lough [loĥ] (en Esperanto: irlanda lago), ktp. Kvankam ĉiu el tiuj vortoj inkluzivas la literkombinaĵon -ough, la prononco de ĉiu estas malsama.

Abundas tiaj absurdaĵoj en la angla lingvo. En la vortoj apple [apal] (pomo) kaj appeal [apíl] (alvoko), la „a” sonas kiel la esperanta a, sed en la vorto able [ejbal] (kapabla), ĝi prononciĝas per longa e, ne per a. Aliaj ekzemploj (vortoj kiuj komenciĝas per ch-): choir [kŭajr] (ĥoro); chorus [koras] (koruso); char [ĉar] (karbigi, dompurigistino aŭ la fiŝspecio salveleno).

Eble tiuj ekzemploj sufiĉas por pravigi mian sugeston, ke la relative granda nombro da tiel nomataj disleksiuloj en landoj, kies lingvo estas la angla, devenas, ne de vera disleksio en la senco de neŭrologia perturbo, sed de la totala kaĉo, kiun prezentas la literumadan sistemon (aŭ malsistemon) de la iama idiomo de Ŝekspiro kaj Bajrono (Byron).

Laŭ la fakuloj, la skribsistemo estas grava faktoro en iu ajn studado de la fenomeno, kiu nomiĝas disleksio. Pro la fakto, ke diversaj skribsistemoj bezonas diversajn partojn de la cerbo por mense prilabori tekston, infanoj kun problemoj pri legado de skribaĵoj en iu lingvo povas senprobleme legi tekston en lingvo kun alia ortografio aŭ skribsistemo.

Hebrea kaj araba

Kvankam la hebrea skribsistemo estas tre malsimila al la romana alfabeto uzata por skribi la anglan, ŝajnas, ke kazoj de disleksio troviĝas ankaŭ inter lernejanoj en Israelo. Laŭ raporto, iu israelanino nome Nili Raviv, kies filo havis problemojn en la lernejo pro disleksio, disvolvis novan efikan teknikon, kiu multe helpas infanojn kaj plenkreskulojn superi tiun handikapon. Ne estas surprize, ke ne forestas disleksio en Israelo, ĉar la skribsistemo de tiu lingvo prezentas unikajn malfacilaĵojn por lernantoj.

Lasante flanke la fakton, ke ĝi skribiĝas inverse al la romana sistemo, mi iam aŭdis dum prelego fare de israelano pri la hebrea lingvo, ke la kutima ellaso de vokaloj povas kelkfoje malfaciligi la komprenon de teksto, ĝis oni atingas la finon de frazoj kaj povas kapti la kuntekston. Kvankam mia scio pri la hebrea estas magra, mi supozas, ke tio ne estas ofta problemo por plenkreskuloj. En la reto mi trovis anglan tekston, en kiu ĉiuj vokaloj estis ellasitaj; tamen ĝi estis facile komprenebla. Plie, ŝajnas, ke bazlernejaj lernolibroj en Israelo estas presitaj kun vokalaj punktoj, kio devas faciligi la legadon, krom se la infanoj fakte estas disleksiaj.

Pri la situacio en arablingvaj landoj mi scias nenion, sed mi supozas, ke kazoj de disleksio similaj al tiuj en Israelo devas tie ekzisti, ĉar la araba skribsistemo estas precipe konsonanta, do eble povas prezenti similajn problemojn por infanoj, kiuj malfacile legas. Tamen, malkiel la kazo de anglalingvaj disleksiuloj, certe ĉi tie ne temas pri neracia ortografio.

Estus interese esplori eblajn okazojn de disleksio en landoj kiel Barato, kie silabaj alfabetoj, kiel la nagario (devanagario) estas uzataj, aŭ – eĉ pli interese – kie la skribsistemo konsistas el ideogramoj, kiel en Ĉinio, sed bedaŭrinde mi havis neniun sperton en tiuj kampoj.

Latinidaj lingvoj

Ne estas dubo, ke estas multe pli facile lerni legi kaj skribi en lingvoj, kies parolantoj uzas fonetikan ortografion, kiel tiuj de la sudaj latinidaj lingvoj (la itala, hispana, portugala ktp). Kredeble la franca literumado prezentas por lernantoj malfacilaĵojn ne tre malsimilajn al tiuj, kiujn prezentas tekstoj en la angla. Kvankam ĝi estis iom malpli nelogika kaj malkonsekvenca ol la angla ortografio, ĝi estis simile pli historia ol fonetika.

Resume, mi volas proponi, ke la ortografio kaj skribsistemo de iu lingvo certe influas en kazoj, kie homoj malfacile legas aŭ estas parte aŭ tute analfabetaj, sed kredeble ne ĉiam temas pri vera disleksio, kiam oni spertas problemojn pri legado.

Plie, mi miras, ke lingvo kun tia absurda literumado kiel la angla sukcesis iĝi kvazaŭa mondolingvo. Tiun statuson ĝi ne meritas, speciale se oni rigardas ĝian malkonstantan prononcon kaj abundajn dialektojn kaj lokajn variantojn.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07