MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Celebri ilin kune (2)

Mi kunsentas kun ĉiuj, kiuj estis viktimoj de iu ajn fiago, sendepende de tio ĉu individue, grupe aŭ ŝtate kaŭzita. Same mi kunsentas kun la supervivintaj familianoj de la genocidaj viktimoj. Veras, ke multaj emas prisilenti genocidojn, inkluzive ŝtatojn, eĉ kiam ili okazis en relative fora pasinto.

La plej konata kazo estas tiu de Turkio, kiu eĉ leĝe altrudas la prisilenton de la armena genocido, kiun ĝi ekigis antaŭ preskaŭ 100 jaroj kaj por kies plenumo la turkoj plejparte utiligis siajn kurdajn subulojn siavice multjarcentajn viktimojn de la turka imperiismo. Tiu genocido kostis la vivon al inter 1,5 kaj 2 milionoj da homoj.

Pli terura ol la prisilento de evento, kiu okazis antaŭ jarcento, estas almenaŭ la komenca „pretervido” kaj la bedaŭrinda paraliza nereago de la mondo, kiun ni atestis dum niaj vivoj rilate al la genocidoj en Ruando kaj Bosnio, kiuj kostis la vivon respektive al proksimume unu miliono kaj kvaronmiliono da homoj.

Al tio oni povas aldoni la daŭran menci-eviton, ke ne ekzistis nur genocido de judoj kaj ciganoj fare de la nazioj, sed ankaŭ tiu de samseksemuloj. Francaj asocioj de deportitoj longe ne permesadis la partoprenon de siaj samseksamaj kolegoj en memoraj ceremonioj. Do, ni celebru ilin kune, sed ĉiujn!

Neven KOVAČIĆ
Kroatio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Neven Kovačić el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07