MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

LINGVOJ

Kien la franca?

Kiam mi estis lernejano, la franca estis la plej grava fremda lingvo instruata en la lando kie mi tiam loĝis. En mia lernejo tre malmultaj studis la germanan, kaj neniu lernis la hispanan. La franca ĝuis altan prestiĝon, kiel la lingvo de diplomatio, de la Internacia Poŝta Unio kaj de aliaj internaciaj instancoj. Ĝi estis rigardata kiel perilo de eŭropa civilizacio kaj kulturo. Homoj edukitaj kaj mondanaj kutimis ornami sian lingvaĵon per francaj vortoj kaj frazoj.

Mi aludas al tempo longe antaŭ la fondiĝo de Eŭropa Unio, kiam en la malgranda insula nacio, kie mi vivas, oni malofte renkontis eksterlandanojn. La malmultaj, kiuj vizitis nin, estis usonanoj aŭ, se ili devenis de la eŭropa ĉeflando, franclingvanoj. La resto de la mondo apenaŭ ekzistis por la insulanoj.

Sed lastatempe ĉio ŝanĝiĝis. Ĉi tiu lando estis invadata de amasoj da fremduloj. La plej aŭdata lingvo sur la stratoj de niaj urboj estas la pola. Poloj troviĝas ĉie. En busoj kaj trajnoj kaj aliloke, uzantoj de poŝtelefonoj parolas pole, aŭ malpli ofte litove, latve aŭ ruse. Hispanaj studentoj kaj turistoj svarmas kaj babilas en la ĉefurbo, kaj al Babelo aldoniĝas la voĉoj de italaj kaj germanaj vizitantoj.

Rugbea lingvo

La franca aŭdiĝas precipe nur kiam rugbea teamo el Francio ludas ĉi tie, kaj ĝiaj adeptoj venas por apogi siajn samlandanojn. Alie, oni havas la impreson, ke tiu eleganta idiomo malaperis kiel la latina kaj la klasika greka.

Iam mi deĵoris kiel volontulo en foiro de edukaj organizaĵoj en la ĉefurbo. Grupo de ni, parolantoj de Esperanto, postenis ĉe budo kie ni provis informi la publikon pri la propedeŭtika valoro de la zamenhofa lingvo. Inter la homoj, kiuj vizitis nian budon, estis du junaj francinoj. Iom skeptike, ili faris kelkajn demandojn pri niaj motivoj, kaj mi respondis, ke unu el niaj celoj estas la protekto de endanĝeriĝintaj lingvoj per la uzado de internacia lingvo, nome Esperanto. Mi aldonis, ke eĉ la granda franca lingvo estas minacata pro la universaliĝo de la angla. La virinoj moketis mian aserton kaj insistis, ke la statuso de ilia lingvo estas sekura.

Koŝmaro

Ekde tiam ŝajnas al mi ke la grandegaj ŝanĝoj en la hodiaŭa mondo, kaj precipe en Eŭropo, montras ke tiuj francinoj trompis sin. Multege da anglaj vortoj kaj frazoj eniris la paroladon kaj eldonitajn tekstojn de la francoj, kaj estas evidente, ke iom post iom, en naciaj kaj internaciaj rondoj, la angla pli kaj pli anstataŭas ne nur la francan, sed ankaŭ la aliajn naciajn lingvojn.

La grava angla filozofo Bertrand Russell (1872-1970) asertas en sia verko The Scientific Outlook (La scienca perspektivo), ke en la estonteco la internacia lingvo estos aŭ Esperanto aŭ iu piĝina angla. Aktualaj disvolviĝoj indikas, ke la plej verŝajna opcio estos la dua. Iu bastarda mondangla ĵargono, tute ne la lingvaĵo de Ŝekspiro, jam disvastiĝas danke al la elektronikaj komunikiloj. Kio do estos la sorto de la franca? Kiom da idiomoj restos en la mondo? Oni atendas respondon. La perspektivo de unukultura mondo estas koŝmaro, ne utopio.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17