MONATO
Serĉi en MONATO

Scienco

OPINIO

Laŭdo de moderna superhomo

En siaj verkoj, la germana filozofo Nietzsche predikis la kulton de iu forta persono, la tiel nomata „superhomo”, al kiu estas permesite elstari super aliaj, ordinaraj homoj kaj eĉ ignori la diversajn moralajn leĝojn. Pri tia forta persono skribis ankaŭ alia fama filozofo, kies nomo estis Schopenhauer. Sed laŭ mia humila opinio, tiuj superhomoj estas tute neglektindaj kompare kun la grandeco de la nuntempa sciencisto Stephen Hawking.

Okulvitroj

Fotojn de tiu lasta oni povas facile renkonti en multaj libroj, artikoloj kaj, kompreneble, ankaŭ en Interreto. Antaŭ ni, kvazaŭ alfiksita al komputile movebla seĝo (kaleŝo), aperas kurbiĝinta paralizita viro, kun suferanta rigardo eliranta el liaj saĝaj okuloj. Ili estas ĉirkaŭitaj de liaj grandaj, tute rekoneblaj okulvitroj. Tia ĉi estas mallonge la eminenta profesoro Stephen Hawking, kiu pro grava malsano povas komunikiĝi kun aliaj homoj, kun la ekstera mondo, nur helpe de speciale komputila parolsintezilo. Spite al tio, profesoro Hawking estas tiel vigla kaj energia dum siaj disputoj, ke ni eĉ forgesas, ke li estas ega invalido: ĉiu lia aserto estas fonto de scio por multe da homoj.

Supersimetrio

Profesoro Hawking naskiĝis la 8an de januaro 1942, do antaŭ 71 jaroj. Jam pli ol 30 jarojn li estas paralizita pro grava nerva malsano, nomata amiotrofa lateralsklerozo, mallonge ALS. Oni fojfoje parolas ankaŭ pri Lou-Gehrig-malsano aŭ Charcot-malsano. Kvankam jam paralizita, li longe estis la okupanto de la katedro de matematiko en la universitato de Cambridge, kiu pasintece apartenis al la elstara Newton. Stephen Hawking povas esti nomata lia digna scienca posteulo.

Tute ne emas li cedi al la malsano: li daŭre kredas, proponas novajn ideojn kaj hipotezojn enkadre de kosmologio kaj fiziko. Liaj bazaj teoriaj atingoj estas ligitaj kun la tiel nomata teorio de kordoj kaj lastatempe ankaŭ kun tiu de supersimetrio. Li aktive partoprenas, kune kun aliaj esploristoj, la naskon de la teorio de grandega unuiĝo (la teorio de ĉio), kiu provas unuigi ĉiujn fortojn ekzistantajn en la naturo, inkluzive de gravito. Pri tio iam revis Einstein mem.

Sed la plej granda teoria atingo de Stephen Hawking koncernas la tiel nomatajn nigrajn truojn. Li argumentas, ke nigraj truoj kapablas ne nur forgluti, entiri internen, la ĉirkaŭan materion, sed male ĝin eĉ elradii. „La nigraj truoj ne estas tiel nigraj!”, li nin informas. Li publikigis multe da originalaj libroj, kaj sciencaj kaj sciencopopularigaj, dediĉitaj al kosmologio kaj fiziko. Li estas rigardebla majstro de popularigado, ĉar liaj libroj estas alireblaj praktike por ĉiuj homoj mezume kleraj. Ili alportas modernajn sciojn en agrabla maniero en multaj sferoj de la scienco.

Rimarkinda libro

Mi, la artikolanto, tralegis preskaŭ ĉiujn sciencopopularigajn librojn de Stephen Hawking, kiuj estis tradukitaj al la rusa lingvo. Kontentige, sufiĉe bone, mi komprenis ilian enhavon (kvankam mi ne estas fizikisto aŭ matematikisto, sed kuracisto kaj epidemiologo). El tiuj, por mi la plej ŝatinda estas Mallonga historio de la tempo. Mi ellegis tiun libron kvinfoje ne pro tio, ke mi ne komprenis ĝin post la unua legado, sed pro la simpla plezuro tion fari. Mi opinias, ke ĉiuj kleraj homoj, kaj precipe la esperantistoj, devus tralegi tiun vere rimarkindan libron. La vivo de tiaj homoj, kia Stephen Hawking, atestas pri la neelĉerpeblo de la homaj kapabloj.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17