MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Amara kromgusto

Fine de januaro la tuta mondo sub instigo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) celebris la internacian holokaŭstan memortagon. Tute bone estas ĉiujare memorigi la eventojn de 1939-1945, por ke oni neniam forgesu. Sed kiam finfine venos tago por funebri pri la milionoj, kiuj pereis en Rusio inter 1929 kaj 1939? Kiam oni enkondukos memortagon pri tiuj, kiuj estis buĉitaj en Kongo fine de la 19a, komence de la 20a jarcento? Kiam oni kreos tagon por memorigi pri la „amerika genocido”, kiu mortigis plurajn milionojn? Kiam la kamboĝanoj, kiuj pereis sub la ruĝaj ĥmeroj, havos sian internacian memortagon? La listo estas preskaŭ senfina: armenoj, aŭstraliaj aborigenoj, bengaloj, hutuoj, tucioj ...

Indas iom esplori, kial ĉiuj tiuj homgrupoj ne havas sian memortagon, kial Unuiĝintaj Nacioj ne rezolucie solene dekretis memorigi ankaŭ ilin. Trovi la kialon ne estas tiel komplike. La rezolucio numero 60/7 de la 1a de novembro 2005 estis voĉdonita kaj unuanime akceptita post propono de Silvan Shalom, la reprezentanto de la ŝtato Israelo. Nenio malhonora en tio. Indas, ke filo honorigas siajn prapatrojn.

Tamen, ĉu en tiu tago la reprezentanto de Usono ekstaris kaj diris „Ni larĝigu la ideon kaj celebru la memoron de la miliono da indianoj, kiujn ni mortpafis”? Aŭ ĉu estis en UN reprezentanto de la indianoj, kiu povus paroli por sia popolo same kiel Israelo faris por sia?

Kaj ĉu la rusa ambasadoro entuziasme aldonis „Jes, ni kaptu la okazon por memori pri la pereo de la milionoj sub la rego de Stalin”?

Simile la brita akceptis la rezolucion, sed forgesis mencii, ke liaj prapatroj ekstermis preskaŭ tutan kontinenton kaj „protekte” deportis la manplenon da restintaj aborigenoj al iu forgesita insulo.

Sed ne nur la grandaj potencoj silentis. Unu el la plej malgrandaj ŝtatoj reprezentataj en UN, Belgio, kulpas pri verŝajne la plej granda holokaŭsto en la historio de la homaro. Encyclopædia Britannica taksas, ke inter 1885 kaj 1908 pereis en la tiama „libera ŝtato” Kongo duoble tiom da konganoj, kiom da judoj, ciganoj, samseksemuloj kaj aliaj en la nazia Germanio.

Ĉu la belga reprezentanto en UN atentigis pri tio? Eĉ nun, pli ol cent jarojn post la tiamaj masakroj, Belgio ne oficiale „pardonpetis” al sia iama kolonio. Male, ĝi faras ĉion eblan por kaŝi tiun epizodon el la historio.

Certe indas kaj justas ĉiujare memorigi pri la pereintoj en nazia Germanio. Sed se tiu memorigo estas festata de la landoj, kiuj mem vastskale organizis siajn proprajn holokaŭstojn kaj se tiuj genocidoj estas plene prisilentataj, tiam la internacia tago havas tre amaran kromguston.

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17