MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ne trudu, ne mortigu ...

Ne temas pri unu el la diaj ordonoj, kiuj en la katolikaj preĝaroj troviĝas en la katekisma sekcio, kaj kiun oni igas parkerigi al la infanoj dum pretigo por la unua komunio, sed temas pri la profunda ordono, kiun oni sentas en si post legado de tiu ĉi libreto, poŝformata, tre etliter-tipa.

Indekso

Aldo Capitini (1899-1968) ne estas fama inter la ĝenerala itala publiko; lia voĉo, liaj verkoj ne estis bombastaj, reklamataj laŭte de grandaj eldonejoj. Li elektis la strategion de la neperforto; li sin deklaris liberala socialisto, religia laiko, do kun religio nedogmema, respekta pri ritoj, sed sen la mensogo de la konfesieco (ĉu ne simila al la zamenhofa hilelismo?). Pro ĉi tiu idearo li estis listigita de papo Pio 12a en la Indekso de la malpermesitaj aŭtoroj.

Enmarĝenigita

Kvankam persone mi ne konis lin, pro generacia diferenco, tamen ankaŭ mi vivis, preskaŭ kvardek jarojn poste, en lia sama kolegio en Pisa, kaj mi bone povas kompreni, kiel li agitis kaj propagandis siajn principojn de neperforto en medio, kiu ne estis al tio preparita. Faŝismo regis dum la junaĝo kaj politika maturiĝo de Capitini, lia pozicio estis nete kontraŭa al la reĝimo, kaj malgraŭ siaj altaj kvalitoj de humanisto kaj filozofo, li estis enmarĝenigita en la kariero kaj eĉ elpelita el la laborposteno ĉe la kolegio. Nur longe poste li iĝos universitata profesoro pri moralo.

Tuj post la falo de la faŝismo (li estis jam 45-jara) li fondis kaj vivigis la centrojn por socia kaj religia orientiĝo; krome, estante neperfortulo ankaŭ rilate al bestoj, li fondis societon, kiu estis la embrio de la nuna Itala Vegetarana Asocio. Liaj inspirantoj estis Gandhi, Russel, Martin Luther King; siavice li iĝis inspiranto por la tuta pensofluo de la itala neperforto, kiu politike esprimiĝas en la nuntempa Italio preskaŭ nur en la radikala partio. Ĉi tiu anomalia sinteno, en sistemo, kiu osciladis de cinika kapitalismo ĝis marksisma perfortemo, Capitini estis ĉiam markita kaj mokata pro „manko de klaskonscio”.

Pilgrimado

La 24an de septembro 1961 Capitini startigis la „Marŝon por la paco kaj la frateco de la popoloj” de Peruĝo al Asizo (du centr-italaj urboj, je distanco de ĉirkaŭ 20 km), kiu de tiam ĉiujare kunigas en pilgrimado dekmilojn da neperfortuloj (partoprenas ofte ankaŭ esperantistaj asocioj).

Apartan influon havis lia predikado de neperforto ĉe militrifuzado; en Italio en 1948 okazis la unua militrifuzo, fare de rekruto, sekvanta la idealojn de Capitini (soldatservo estis tiam deviga). Tiu rekruto rifuzis surmeti la uniformon, pretekstante sian katolikecon kaj petis esti sendita serĉi la neeksplodintajn minojn; li estis procesita pro malobeo, kondamnita kaj post longa kalvario fine liberigita, sed tio estis la komenco de la venko: post du jardekoj ankaŭ en Italio ekestis la civila servo alternativa al la armea kaj jam de kelke da jaroj ne plu estas deviga soldata aŭ civila servo entute. Bedaŭrinde, Capitini ne ĝisvivis ĉi tiun evoluon.

Malfacilaj demandoj

La nun recenzata libreto, Teknikoj de neperforto, ne estas la ĉefa filozofia libro el liaj multaj, sed fakte, kiel diras la titolo, teknika. Oni devas alproksimiĝi sen antaŭjuĝoj, ĉar ĝi estas for de la komunaj pensmanieroj, kaj starigas malfacilajn demandojn. Ekzemple: ĉu vunditon sur la batalkampo oni devas kuraci, flegi kaj meti en kondiĉon denove preni pafilon? Aŭ prefere lasi lin morti, tiel ke morgaŭ estu unu pafanto malplia? Ĉu ĉe principa militrifuzo oni tamen povas tajlori por si helpan postenon, kiel riparisto de tanko, kiu tamen utilos al milito kaj mortigo? Ĉu por la propra neperforta konscienco sufiĉas resti tere, kaj tamen helpi enhavene al la starto de bombaviadilo, kiu, eĉ se nur potenciale, masakros homojn?

La teknikoj de nekunlaborado havas ankaŭ instruan celon: la aliulo estas stimulata bone pripensi, kion li estas faranta, pensi, ke iuj ŝtataj strukturoj estas perfortaj kaj, eĉ se nur potenciale, agresaj.

Teknikoj

En dek kvin ĉapitroj, dividitaj laŭ kvar partoj, oni trovas fakte teknikojn: jen striko, jen malobeo, jen rifuzo, jen vigilado, jen laboro, kie kaj kiam nepermesite, jen reklamado al iniciatoj neperfortaj. Interesaj, precipe laŭ historia vidpunkto, estas la komparoj kun planoj kaj situacioj en aliaj landoj, ofte pli progresintaj tiukampe ol Italio: nun la cirkonstancoj ŝanĝiĝis, sed la konsiloj ne perdis sian modernecon. Se oni legas la verkon kun serena spirito, forĵetante la aprioran ideon, ke tamen nenion oni povas fari antaŭ mondo perforta kaj malbona, oni lernas multon, kaj oni konvinkiĝas, ke ne temas pri utopio, kaj ke eĉ izolita individuo povas efike agi por kontraŭstari trudon kaj kontribui al laŭgrada kreado de neperforta pensmaniero.

Senpeka

La esperanta traduko, aperinta okaze de la kvindekjara jubileo de la unua pac-marŝo, estas senpeka kaj enkondukas bezonatajn fakajn terminojn (ankaŭ neperforto bezonas sian terminaron); ĝin prizorgis Nicolino Rossi, plurfoje premiita pro originala poezio ĉe Belartaj Konkursoj kaj neforgesita estro de la itala literatura rondo „La Patrolo”, vivinta dum la jardeko 1969-1979.

La esperanta versio havas ankaŭ aldonan atuton: prezenton, riĉan je historiaj datumoj, fare de Marco Pannella, ĉiama radikala referencopunkto en la tuta Eŭropo, kaj Francesco Pullia, filozofo, ĵurnalisto, vegetarano, korifeo de la bestprotekta movado. La eldonon prizorgis la asocio Nitobe, itala radikala grupo, kiu prenas sian nomon de la iama asista Ĝenerala Sekretario de la Ligo de la Nacioj, kiu partoprenis oficiale la UK en Prago en 1921 kaj verkis tre favoran raporton, nomante la internacian lingvon „motoro de internacia demokratio”.

Carlo MINNAJA
Aldo Capitini: Teknikoj de neperforto. Eld. Edistudio, Pisa, 2011. 192 paĝoj broŝuritaj. ISBN: 9788870368109.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07