MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

Lige al ligno

En la aŭstra ĉefurbo Vieno estas konstruita sepetaĝa loĝejo el ligno. Laŭ fakuloj ekzistas pluraj avantaĝoj: ŝparado de energio; abundo de kruda ligno en la lando; mallonga tempo por konstrui; uzo de antaŭfabrikitaj eroj.

Cetere ligna domo ne tiom facile brulas, kiom oni supozas kaj ofte ankaŭ domoj el brikoj aŭ betono estas detruataj de incendioj. Krome eblas konstrui iom aparte el ŝtalbetono la ŝtuparejojn.

Arbaroj

Aŭstrio je 42 % estas kovrita de arbaroj. Ĉiujare kreskas 30 milionoj da kubaj metroj da ligno, sed rikoltatas nur 20 milionoj. Tial la arbaroj en Aŭstrio daŭre kreskas. El triono de tiom da ligno oni povus konstrui ĉiujn novajn domojn en la lando.

En la forsta-ligna industrio laboras 700 000 aŭstroj. La produkta valoro estas 12 miliardoj da eŭroj, el kiuj 70 % estas eksportataj. Nur en turismo laboras pli da homoj.

Inter specioj la piceo ĉefrolas: 61 % de la ligno venas el piceoj. Malpli gravas fago, pino, lariko kaj abio. Nur 2 % de la ligno estas kverka kaj fraksena. Arbaroj en Aŭstrio, kultivataj jam de 250 jaroj, produktas i.a. oksigenon. Krome ili protektas vilaĝojn kontraŭ lavangoj.

Histoj

Ligno konsistas ĉefe el ksilemo, komplikaj histoj, kiuj transportas akvon, en kiu solvitas neorganikaj saloj – la „nutraĵo” de la arbo. La histoj igas la lignon stabila. Ligno same stabilas kiel ŝtalbetono.

Post la malkonstruo de ligna domo oni povas reuzi la lignon, ekzemple por nova domo aŭ kiel brulmaterialon. La hejtvaloro de ligno estas pli granda ol tiu de rest-rubo, sed malpli granda ol tiu de hejt-oleo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17