MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MUZIKO

Kanto de la montoj

La alpaj montoj ne nur videble imponaj prezentas sin antaŭ blankaj nuboj kaj blua ĉielo, sed kapablas ankaŭ kanti. Tion almenaŭ sugestas kanto verkita en 1927 por montgrimpista koruso sub la titolo „La Montanara” („La kanto de la montoj”).

La germana versio demandas „Ĉu vi aŭdas la kanton de la montoj?” kaj asertas „La montoj salutas vin”. Tiu iom naiva folkloreca muzikaĵo furoris post la dua mondmilito en Germanio pro emo vojaĝi suden, al italaj strandoj, kun paŭzoj en la alta montaro Dolomitoj.

Ĝi akiris mondvastan aprezon ne sole pro korusa prezentado, sed aparte pro sentimentala interpretado fare de diversaj ŝlagraj kantistoj.

Ŝlagropapo

La montoj estas eternaj, kaj ankaŭ la bezonoj de la homoj ŝajnas esti neskueblaj. Pli ol 50 jarojn post la sukcesa ekiro de la germana versio el la plumo de la ŝlagropapo Ralph Siegel, la montoj laŭdire ĉiam ankoraŭ kantas.

Tamen ŝanĝiĝis la maniero. Nun la tekniko ludas unualokan rolon por krei allogajn televidajn leĝermuzikajn programojn, memkompreneble kiel antaŭe kun kantistoj kaj muzikgrupoj pli-malpli konataj, sub titoloj kiel „Montara muzika mondo” aŭ „Kantoj sub la montopintoj”.

Dum seriozecaj baritonoj digne traspuras la neĝon, falsaj folkloristinoj pozas inter floroj, aŭ kapricaj stelulinoj tradancas herbejojn apud bovinaj gregoj, neniu venteto, nenia bruo, eĉ ne birdopepo povas ĝeni la muzikon.

Ateliero

Fone ĝi daŭre aŭdigas sin neinflueble, egale kio ĉirkaŭe vere okazas. Pure, klare ĝi sonas tiel, kiel oni surdiskigis ĝin iam antaŭe en surdiskiga ateliero. Surloke same kiel televidile ĝi elvenas el laŭtparoliloj; la roluloj nur pupece gestas kaj provas mimi vivan kantadon.

Sed dum la filmado la elektitaj gastoj balkone de montgastejoj elradias kontentegon kaj subtenas la kantistojn kaj bandojn per ritma manklakado. Ĉio finiĝas per aplaŭdado, tiel kreante agrablan grupecan etoson, kiu transsaltu elektronike al la spektantoj hejme sidantaj antaŭtelevidile.

Helikopteraj, telferaj, skiaj aŭ aŭtaj ekskursoj akompanas la filmohoron, tamen bonvene por fervoraj montŝatantoj sen muzikemocia saŭco, ĉar tiaj kontribuoj aldonas pli konkretajn vidpunktojn super la vidindaĵoj de la regiono.

Abismo

Almenaŭ tiam pormomente silentas la trudiĝema kantado. Sed ne estas garantiite, ke solkantisto super alpa abismo ne malfermas sian buŝon por kanti strofon pri „Alta mont', malalta valo”.

Majestaj aperas la montoj ankaŭ en tiaj prezentaĵoj, kaj ili tute ne kantas. Estas homoj, kiuj preferus vidi ilin seninterrompe kaj sen muziko kun ŝminkitaj kant- kaj film-steluloj.

La montoj mem restas mutaj, neŝanceleblaj ankaŭ tiam, kiam la filmfirmaoj kaj la mikrofonaj muzikistoj karavane pluiras, por superi ĉe iu maro ties muĝadon per laŭtparoliloj, same kiel ili kapablis supre subpremi la aŭtentajn natursonojn de alpa regiono.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17