MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

KATALUNIO

Diskriminacio: ĉu puŝo al sendependiĝo?

En decembro 2012 okazis Esperanto-renkontiĝo en Barcelono. La etoso estas streĉa en tiu ĉi kataluna urbo pro tio, ke katalunoj sentas sin diskriminaciataj. Ili grumblas kontraŭ la centra povo en Madrido, kaj ili ne sentas, ke la hispana registaro respektas ilian kulturon. Pli kaj pli kreskas deziro pri sendependiĝo. Kiel ĝi estiĝis? Kaj kiel ĝi evoluos?

Katalunio estis sendependa ŝtato kun teritorio, limoj kaj registaro ĝis 1714. Tiam finiĝis milito kaj post malvenko Katalunio estis aneksita de Kastilio. La jaro 1833 estas konsiderata kiel komenco de renesanco: floris la kataluna kulturo kaj firmiĝis la lingvo.

Inter 1936 kaj 1939 okazis la hispana enlanda milito. Katalunio subtenis la respublikon, el kio rezultis malvenko kaj katastrofo por Katalunio. Sekvis ĝis 1975 la diktatoreco de generalo Franco. Malpermesata kaj subpremata estis la kataluna kulturo, laŭ kolonistila imperiismo.

Multaj aktivuloj fuĝis eksterlanden; multaj malaperis en malliberejoj. Kun demokratio ekde 1977 blovis nova vento, tamen Madrido forte regis la periferiajn regionojn.

Kortumo

En 2010 okazis kvazaŭ kaŝita puĉo, kiam la kataluna statuto, aprobita en Madrido kaj poste en Katalunio, estis senigita je alineoj fare de la konstitucia kortumo. Poste, en septembro 2012, dum la kataluna nacia festo, okazis manifestacio en la kataluna ĉefurbo. Partoprenis ĉirkaŭ du milionoj da homoj pacemaj.

Kontribuis diversaj faktoroj: la ekonomia krizo kaj ŝparprogramoj postulataj de Madrido, kun diversaj tiel nomataj ofendaj agoj, kaj la Assemblea Nacional Catalana (ANC), kiu sukcesis kunvenigi politikajn partiojn, sindikatojn, civilajn asociojn ktp por unusola surstrata manifestacio.

Dume aŭdiĝis alvokoj al sendependiĝo, aŭskulteblaj ĉe la oficiala televido-kanalo (oni ne diru „nacia televido”). Post la manifestacio okazis malsukcesa provo atingi interkonsenton kun Madrido. Poste venis elektoj, la 25an de oktobro. Rezulte: en la nuna kataluna parlamento la plimulto favoras sendependiĝon.

Permeso

Ĉu la parlamento proponos sendependiĝon, ne certas. Ne permesos paŝon tian la parlamento en Madrido, sed eble Katalunio ne atendos permeson. Restas tamen aliaj demandoj. Ekzemple, ĉu sendependa Katalunio membros en Eŭropa Unio? Certe katalunoj sekvas la eventojn en Skotlando, kies situacio ne malsimilas al tiu en Katalunio.

Ekonomie Katalunio estas pli forta ol Hispanio. Komence de la 20a jarcento Katalunio estis industrie prospera regiono, kien venis hispanoj malriĉaj. La enlandaj enmigrintoj ekamis sian novan landon kaj en 2012 sentas sin katalunoj.

Katalunio estas aŭtonoma regiono, same kiel Galegio kaj Eŭskio, tamen la tri regionoj ne similas laŭ historia vidpunkto. Grava kultura aspekto estas instruado en publikaj lernejoj. La kataluna lingvo, same kiel la galega kaj la eŭska lingvoj, estas „kun-oficiala” lingvo.

Ministro

Tamen la nuna hispana ministro pri instruado proponas enkonduki novan sistemon. Tiel la kataluna lingvo ne plu estus la ĝenerala lingvo por instruado. Tio kolerigas katalunojn, ĉar la nuna sistemo, bazita sur ĝenerala instruado per la kataluna, por ĉiuj kontentige funkcias.

Aliflanke en Madrido regas aliaj kondiĉoj. Estu en la centra registaro la sama proporcio de registaraj oficistoj kiel de reprezentantoj de etnoj en la tuta lando. Tio ne okazas.

Ne eblas indiferenti dum tiu ĉi periodo. Ĉiu havas sian opinion, eĉ malsaman ene de la sama grupo aŭ familio. Tamen ĉiu sentas, ke aferoj ŝanĝiĝos. Kiamaniere, kaj kiam, estas alia demando.

Montserrat FRANQUESA, Mireille GROSJEAN kaj Ramon PERERA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Montserrat Franquesa, Mireille Grosjean kaj Ramon Perera el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07