MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BRITIO

Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn

La plej monhava dekono de la brita popolo 850-oble pli riĉas ol la malplej monhava dekono, raportis fine de 2012 la brita Oficejo pri Nacia Statistiko.

La riĉa dekono averaĝe posedas domon kun valoro de 340 000 pundoj, pension kun valoro de 742 000 pundoj, kaj bankkontojn kun valoro de 123 200 pundoj.

Kontraste la plej malriĉa duono de la popolo averaĝe ne posedas sian domon, sed lupagas, kaj disponas pri nur 4000 pundoj da pensiaj ŝparaĵoj kaj 400 pundoj en kontanta mono.

Peter BOWING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peter Bowing el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17