MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noveloj

Dobos Delight

Szia, öreg!1 – la du hungaraj vortoj elruliĝis kun perfekta prononco, sed laŭ tembro pli kutima ĉe ludistoj de bluso ol de madjara muziko. La masiva korpo, tenata de tola faldseĝeto kun dorsapogilo, apenaŭ moviĝis ĉe la ekparolo. Sándor rigardis nekredeme al la dikaj lipoj, la blindula bastono, la blanka stoplobarbo kontrasta al la falta nigra haŭto, kaj al la ruĝaj brikoj de Top Notch Barber Saloon2. Li ripetis:

– Dobos Delight3?

Igen, Dobos Delight – konfirmis la blindulo, sed lian igen oni povus nun miskompreni kiel again4. – Just next door5 – li daŭrigis angle. – Mi celas: estis en la najbara domo.

Sándor Fekete jam suspektis tion, kiam li ĵus ekzamenis la malplenajn montrofenestrojn de la apuda lokalo. Ne pli ol tri metrojn larĝa ĉe la stratfronto, diveneble la vendejo sesoble pli profundis malantaŭe. Surprizis lin ke la vitron ne anstataŭas krucplakaĵo, kiel oni vidas ĉe tiom da fiaskintaj komercejoj de Little Hungary. Kvazaŭ hieraŭ oni evakuis la bakejon – eĉ, restis sur la prezentilo antikva pesilo kaj klasika kasmaŝino.

– Dobby estis bona ulo – kapklinis la sidanta nigrulo. Sándor eksentis sin rolanto de lant-flua road movie6, en kiu la spektanto nun ŝanĝus epokon, kaj vidus, retrofulme antaŭ la okuloj, la orajn tempojn de Buckeye Road, kiam Dobos estis nur unu el dek konkuraj kukejoj. La tempojn antaŭ cent, antaŭ eĉ nur kvindek jaroj, kiam ĉi tie floris Eta Hungario. Tiam Klevlando, Ohio, havis la famon esti, post Budapeŝto, la dua plej granda hungara urbo tutmonde. Kia Bruklino por judoj kaj Bostono por irlandanoj, tia Klevlando por hungaroj.

– Vi konis do la posedanton – instigis Sándor, kvankam li perceptis senpaciencon en sia misparkita lu-aŭto. La du filoj kaj la edzino certe ĝuis la usonan vojaĝon delonge planitan, sed ne entuziasmis pri detalaj esploremoj de la familiestro, des malpli en dubaj kvartaloj foraj de turisma ĉefintereso.

– Nu, posedanto li ne estis, kaj envere li ne nomiĝis Dobby. Sed estis li kiu tenis la lokon viva en la lastaj jaroj.

– Do, lia vera nomo estis ...

– Tion neniu sciis, aŭ neniu diris. Nu: Dobby, simple pro Dobos Delight, klare. Sed homo, se vi volas aŭdi pli, pagu al mi bieron. Angule de la 125a vi trovos. Estas je du paŝoj.

Sándor kelkvorte avertis la edzinon, kaj ekpiedis laŭ Buckeye Road, al la 125a strato. Sinsekvis Kapelo de Paco, Funebrejo Banton-Thorne, la Origina Apostola Kunvenejo de Pekliberigo: ĉio kio ne bankrotis ĉi-kvartale, ŝajnis rilati al bezonoj pli spiritaj ol korpaj. Bieron li tamen trovis fine, ĉe bakejo-vendejo, ĉiucela kaj tutdiurna. Jen diferenco, li pensis: tro speciala, Dobos Delight funkciis en siaj finaj jaroj jam nur kiel distanca liverejo, laŭ lia hieraŭa konsulto de dobosDelight.com, retloko ne forviŝita. Forviŝitaj tamen estis multaj el ĝiaj klientoj, tiuj el la elmigraj ondoj de 1956 kaj de pli frue. „Krom niaj famaj Strudeloj (vidu apartan liston), ni liveras ankaŭ – Nuksajn Rulaĵojn – Papavajn Rulaĵojn – Kremfromaĝajn Kukojn – Rusajn Te-Biskvitojn – Acidkremajn Kukojn”, reklamis plu la reto, majuskla voĉo por minuskla publiko. Naŭdekkvin-jarulino el Havajo foje pagis 75 dolarojn por liverigi al si strudelojn je 20 dolaroj, rakontis rilata artikolo. Iu alia ĉiusemajne mendas te-kukojn kun frambe nuksa gusto.

Kiam Sándor revenis kun seso da Budweiser-skatoloj freŝaj je tuŝo, li miris trovi la blindulon ne nur staranta, sed frontanta ĝuste la vakan vitrinon de la eks-kukejo.

– Ĉiam la sama Bud ... diabla piso ... – li grumblis, sed rapide elŝovis manon por kapti etenditan bieron. – Mi estas Chuck – li gruntis post longa gluto.

– Sándor.

– Sanyi, he? – ridetis mult-scie la oldulo. – Mi konis multajn Sanyi ĉi tie. Kaj multajn Laci, kaj Pista, kaj Feri. Unu Feri estis kun mi en Koreujo. Baszd meg anyád7, Chuck, li ĉiam diris al mi. Ne revenis.

– Do, estis ia hungara kvartalo ĉi tie ...

– Ia? Kvartalo? Hungario mem estis ĉi tie, homo. Ne nur la bakisto, ankaŭ la buĉisto, la tajloro, la restoracioj ... ĉio hungara. En kvindek ses Pista diris al mi: Chuck, vi scias kio estas pafilo, do vi venos kun mi al Debrecen por bruligi pugojn de rusaĉoj. Kiam ili vidos vian nigran faŭkon, ili ektimos kaj forkuros. Ĉar lia patro estis el Debrecen, la patro de Pista. La filo jam naskiĝis ĉi tie, en Honeydale Avenue. Kaj post kvindek ses venis pliaj dek mil hungaroj al Klevlando, imagu. Tiam ... Mindenki magyarul beszélt itt.8 Ankaŭ mi, por labori en la ateliero Takács. Kaj por paroli al la knabinoj. Sed tiuj tamen preferis siajn proprajn knabojn. Certe ne negron. Kaj nun mi jam amase forgesis ... Neniu kun kiu paroli la hungaran.

Chuck glutis longan tiron da biero.

Sciante la respondon, Sándor ne povis ne demandi:

– Sed kien iris la hungaroj?

– Kien iris? Al tombejo, certe. Kaj iliaj infanoj iĝis usonanoj. Iris loĝi en la antaŭurboj.

Sándor memoris ke la lasta letero de lia onklo, en 1998, venis el iu Westlake – certe unu el tiuj novaj loĝlokoj.

– Do, vi konis Dobby ...

– Konis, ĉu konis ... Ĉiu konis Dobby, kaj neniu konis. Mi neniam manĝis tiajn hungarajn kukaĉojn de post la knabaĝo, neniam eniris lian butikon. Sed se ajna bubo aĉetis nur unu bulkon ĉe li, tiu ne eliris sen kroma suĉbombono. Marika ne povis havi infanon, oni rakontis, do ...

– Marika: la edzino?

– Ĉu ŝi portis ion sur la ringofingro – ja ne mia afero. Sed certe ili restis kune kvardek jarojn. – Chuck levis alten sian Budweiser, kvazaŭ por tosti. – Sen Marika ... Dobby freneziĝus, mi kredas. Kiam oni forpafas vian fraton apud vi, kaj vi devas kuri ĝis la alia fino de la mondo, kaj poste via edzino mortas pro kancero, kaj ...

– Sed kiel vi scias tion se vi neniam eniris la bakejon?

– Mi ne eniris. Dobby eliris. Kiam vi fumas unu pakon tage, vi ja devas. Pli frue estis du pakoj. Mi havis tiun vendejon fronte, ĝis ĉio komencis kolapsi antaŭ deko da jaroj.

– Ĉu ankaŭ Dobos Delight?

– Dobby estis tiu, kiu eltenis preskaŭ plej longe el ĉiuj malnovaj, seriozaj lokoj. Kiam homoj komencis malpli venadi, lia bofilo elpensis tiun vendadon tra komputilo. Eĉ ĵurnalisto el The Plain Dealer9 venis raporti pri tio. Oni ŝercis ke liaj kukoj iĝos ŝtone sekaj kiam ili atingos Kalifornion.

Chuck eligis strange sekan sonon. Jen lia rido, komprenis Sándor.

– Kaj ĉu bone prosperis la komerco tiel?

– Ĉu bone, ĉu ne bone ... Dobby ne estis homo kiu plendas. Sed ĉiam pli ofte eliradis por fumi. Same kiel mi.

Malfermiĝis pordo de la lu-aŭto. La edzino de Sándor ekpaŝis al ili. Sándor gestis ke ne longe daŭros.

– Kiam fermiĝis la bakejo?

– Ĝi estis kvazaŭ jam fermita antaŭ ol ĝi ĉesis funkcii. Ju malpli da hungaroj, des malpli da laboro por Dobby. Kaj se tamen aperis iu malnova kliento, tiu forestis jam jarojn el la kvartalo, do ofte nur iris trinki glason kun Dobby, por babili pri malnovaj tempoj. Kaj tiam Marika tenis dume la butikon sola. Ŝi grumblis, kompreneble.

La biero en la mano de Sándor komencis perdi sian freŝon. Li trinkis kelkajn gutojn, sed ne povis egali la ritmon de la oldulo. Tiu nun babilis plu eĉ sen demandoj.

– Do, unu tian fojon, kiam Marika restis sola, venis mezaĝa ulo kaj petis ĉu eblus fari migdalan torton por la tago poste, por la sesdeka naskiĝtago de la patrino. Marika diris ke migdalaĵo tiel rapide ne eblas, sed ja iu ajn el sep aliaj specoj. La ulo ne respondis, simple pafis al ŝultro de Marika. Ŝi kriis ke ili tenas preskaŭ neniom da mono en la bakejo, sed li pafis ŝin eĉ post tio, al la kapo. Ŝi postvivis. Eble pli bonus se ne.

En la aŭto nun eksonis Black Eyed Peas. Unu filo kontestis la muzikelekton de la alia. Ekis disputo.

Chuck premplatigis la bierskatolon, kaj demandis:

Van egy cigid, Sanyi?10

1. Saluton, oldulo!
2. Altnivela Barbirejo.
3. Delico Dobos.
4. Denove.
5. Tuj apude.
6. „Veturofilmo”, kies intrigo baziĝas sur longdistanca veturo, kutime en aŭto.
7. Fiku panjon.
8. Ĉiuj parolis hungare ĉi tie.
9. La ĉefa taggazeto de Klevlando.
10. Ĉu vi havas fumstangon, Sanyi?
István ERTL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17