MONATO
Serĉi en MONATO

Scienco

OPINIO

Besta bestieco

En multaj lingvoj oni uzas la terminojn „bestieco” kaj „bestiaĵo” por indiki agadon kontraŭan al la homa moralo. Homo estas besto pensanta, verdiktis Aristotelo per sukcesa difino. Tio signifas, ke en la okazo de homoj ja logiko, racio, faras la diferencon, triumfante super instinkto. Esence ĉi tio distingas homojn de bestoj.

Desegnitaj filmoj

Tamen, spite al tiu simpla koncepto, tro ofte la homoj naive emas kredi aŭ postuli, ke bestoj kondutu samkiel homoj. Pluraj poste hororas, kiam la realo neeviteble trompas iliajn atendojn. Ĉio naskiĝas ŝajne de miskompreno. Ni daŭre uzas bestojn en fabloj kaj desegnitaj filmoj por instrui al la infanaro, kio estas ĝusta aŭ malĝusta. Mi ne kredas, ke bestoj estas laŭregule ferocaj kaj senkoraj, sed, se diri la veron, ĉiun fojon, kiam hundo atakeme bojas al mi (unufoje mi estis eĉ mordita de iu hundeto laŭdire ege malsovaĝa kaj sendanĝera), mi demandas al mi, pro kio ni ŝatas kredi kaj kredigi, ke hundo estas la plej bona amiko de homo: troigo akceptebla nur en proverbo, eble ne en la ĉiutaga vivo.

Miajn plej bonajn amikojn (kvar aŭ kvin entute) mi neniom pritimas – hundojn kaj iliajn dentojn iomete jes. „Kara amiko, mi ja estas via mastro, sed vi estas mia dresisto”, asertis kortuŝite antaŭ kelkaj jaroj la itala kantisto Franco Fasano en la kanto L'amico, per alia hiperbolo. Ja ekzistas, ĉirkaŭ ni, kelkaj malsovaĝaj bestoj, sed tio plejofte dependas de nia propra emo, kapablo kaj pacienco ilin dresi. Temas iusence pri escepto, ne pri regulo. Mi ja ŝatas bestojn kaj ege malamas tiujn, kiuj ilin batas aŭ forlasas sur aŭtovojo, sed mi ne povas kompreni, kiel oni povas tiujn kreaĵojn vere ami, kisi, brakumi, eĉ teni en la propra lito, kun la kapo sur la propra kuseno.

Igis min rideti konato mia, kiu eĉ pretigis por sia hundo ovopunĉon ĉiumatene, sed post kelkaj semajnoj ploris, ĉar ĝi senkiale eskapis. Kion diri pri la vestado de bestoj per jako, banto kaj ĉapo? „Nur parolado mankis al ĝi”, oni asertas fojfoje vidalvide al la tombo kaj al la foto de karmemora besto: en Italio ja ekzistas tombejoj por bestoj, kiuj povas esti eĉ kremaciitaj. Preskaŭ ridindaj aferoj, miaopinie.

Pingvenaj ĉefpekoj

Pro kio la ĝisnuna enkonduko? Ĉar lastatempe mi legis, ke komence de la 20a jarcento la brita sciencisto George Murray Levick plenumis esploron pri la kutimoj de pingvenoj. Tiu scienco, la esplorado de bestaj kutimoj, nomiĝas – kiel konate – etologio kaj, se la temo interesas, nepre legendas iuj libroj de Konrad Lorenz. Levick, kiu atingis la sudan poluson kadre de ekspedicio de Robert Scott, pasigis la somerojn de 1911/12 observante la konduton de la pingvenoj de Adelie, en la zono de Cape Adare. Tiujn bestojn, la pingvenojn, oni ial kutimas kaj ŝatas prezenti kiel precipan ekzemplon de monogamio kaj geedza fideleco. Al tiu bildo verŝajne kontribuis filmoj kaj aliaj porinfanaj rakontoj, kiuj priskribis la longajn promenojn de pingvenoj sur la neĝo por reveni al la propra hejmo.

Tamen, laŭ la aŭtoro de tiu esploro, restinta kaŝa ĝis tiu ĉi jaro por ne ŝoki la Brition de la eduarda epoko, la pingvenoj agadis tre ... neatendite. Pluraj pingvenoj de la suda poluso fakte praktikis sodomion. Ili ne hezitis violenti la femalajn pingvenojn kaj kelkfoje seksumis eĉ kun mortintaj. Por ne skui la legantaron, la aŭtoro skribis tiajn observojn en la pragreka kaj ili ne aperis en la presita versio de la libro. Pro tiu kialo, absolute interesa el scienca vidpunkto, la realo restis nekonata ĝis nun. Alivorte, oni aplikis dum tiom da jaroj cenzuron al scienca esploro, interpretante kiel „tabuojn” aŭ verajn „ĉefpekojn” la naturajn, kvankam strangajn, kutimojn de aparta besto (nepensanta, mi rememorigu).

Tempoj nematuraj

Antaŭ jarcento la tempoj ne estis maturaj por akcepti tiun realon kaj oni povas almenaŭ parte kompreni la tiaman nediremon. Tamen ŝajnas al mi, ke almenaŭ en la nuna tempo pingvenoj kaj aliaj bestoj (inkluzive de la hundoj, kiuj plurfoje min mordis) ne povas kaj ne devas esti kulpigitaj surbaze de moralaj aŭ iel ajn homaj kriterioj, kiuj neniom povas esti aplikitaj al niaj kvarpiedaj kunuloj, ĉu ili vivas en tundro, savano aŭ en la malvastaj kaĝoj de niaj hejmoj aŭ bestoĝardenoj. Bestoj estas kaj devas resti bestoj, nenio pli. Kiun sencon havas porinfanaj filmoj, kiel tiu de la bonkora porketo Peppa Pig kaj de la simpatia fiŝeto Nemo, se poste ni gloras al niaj infanoj la bonegan guston de sambestaj kolbaso aŭ fileo? Ĉio ĉi ŝajnas al mi hipokrita kaj sennuanca.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07