MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

PAROLADO

Esplorego el Nimego

Kiel eblas, ke ni senpene diras milojn da vortoj ĉiutage? Kiujn stadiojn parolanto devas trairi por traduki ideon en vortojn aŭ frazojn? Sciencistoj kreis modelojn pri tio, sed nur por parolanto ĝenerala, alidirite por mezuma parolanto. Tiu tamen ne ekzistas: ĉiu, flue aŭ balbute, parolas en sia propra maniero. Kiel klarigi tiujn diferencojn?

Esploroj montras, ke la parola procezo ne memstaras. Ĝi estas ligita kun ĝeneralaj konaj faktoroj. Ekzemple paroli dum aŭtostirado, postulanta koncentriĝon, estas malfacile, ĉar oni devas dividi la atenton, dum homoj, kiuj spertis ikton, povas dumtempe pene paroli. Ankoraŭ oni ne precize scias, kiuj konaj faktoroj ludas rolon ĉe la parolado.

La Max-Planck-Instituto pri Psikolingvistiko en Nimego, Nederlando, esploradas tiujn faktorojn en diversaj grupoj. Unu el tiuj estas esplor-grupo Individuaj diferencoj en lingvoprilaborado (sub la gvidado de profesoro doktoro Antje Meyer). Solvendaj demandoj estas inter aliaj: kial iuj ege pli bone ol aliaj povas sekvi konversacion en brua ĉirkaŭaĵo; kial iuj pli facile rekonas eksterlandan aŭ dialektan akĉenton ol aliaj; kial iuj malpli facile rememoras ĝustan vorton ol aliaj?

Hundo kaj kato

Ekzistas ne nur individuaj diferencoj, sed ankaŭ grupaj, ekzemple inter junuloj kaj maljunuloj. Ĉe pliaĝuloj la perdo de aŭdkapablo ja ludas rolon. Tamen du personoj kun sama handikapo povas montri diferencon. Du konaj procezoj, kiuj influas la parolan procezon, estas la ĝisdatigo de labor-memoro kaj la subpremado de aŭtomataj kaj superregaj reagoj. Dum konversacio la tem-informoj devas ade esti ĝisdatigataj. Koncernaj informoj anstataŭas ne plu koncernajn. Kaj dum parolado pri hundo, kiam la ĉi-rilata vorto „kato” (eble nekonscie, ĉar ekzemple hazarde preterpasas kato) aperas en ies kapo, tiu devas subpremi la aktivigon de la koncepto kato.

Verŝajne aĝo ludas rolon en la kapablo ĝisdatigi kaj subpremi kone, kaj same en la talento flue paroli kaj trovi la ĝustajn vortojn ĝustatempe. Tamen ene de subgrupo la diferencoj povas esti konsiderindaj: povas 60-jarulo balbuti, dum 80-jarulo povas flue diskuti.

Vorta flueco

La verkinto de ĉi tiu artikolo (77-jara) estis invitita en 2011 partopreni esploron, ĉu kaj ĝis kia nivelo la aĝo kaj la konaj ebloj ĝisdatigi kaj subpremi influas la individuajn diferencojn en flua parolado. La esplorinto, Karina Visser, testis 82 personojn ĉe diversaj taskoj. Mi devis rapide nomi objektojn kaj agojn, kiuj mallonge aperis sur ekrano (indiko pri parol-flueco). En alia testo mi devis nomi kiel eble plej multajn vortojn rilatajn al iu kategorio (bestoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj) aŭ komenciĝantajn per iu litero (M kaj S) rapidege. Temas ĉi-okaze pri vorta flueco.

Kona ĝisdatigo estis testata per samtempaj memorigo de vortoj kaj sumigado. La lasta testo estis la mezurado de la rapideco de la subpremado de reagoj. Fingre, per komputila klavtuŝo, mi devis rapide konfirmi, ĉu mi surekrane vidas O aŭ X, sed, kiam mi aŭdis pepon, mi devis subpremi mian reagon.

Flua parolado

La esplorinto konkludis, ke bona ĝisdatigo de informado ne garantias rapidan kaj bonan nomadon de bildoj. Ĝisdatigo ja influas la fluecon de parolado, sed, kia la afero precize estas, tio ankoraŭ ne klaras. Bona subpremado garantias bonan nomadon de bildoj pri agoj, sed ne aŭtomate de tiuj pri objektoj. Tamen nomado de agoj estas pli malfacila ol nomado de objektoj. Subpremado do ŝajnas ludi rolon ĉe komplikaj parol-procezoj kaj apenaŭ ĉe malkomplikaj.

Aĝo ŝajnas ludi gravan rolon en flua parolado, alivorte laŭ pliiĝo de aĝo la parolado malpli fluas, sed neniom estas indikeble je kiu aĝo. Devas ekzisti fona faktoro, kapabla klarigi la influon de aĝo al la individuaj diferencoj koncerne fluan paroladon. Trovi tiun aŭ tiujn faktorojn estas tasko por kroma esploro.

Kees RUIG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Ruig el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17