MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

SCIENCO

Ĝis la tero tremas

Tertremo (aŭ sismo) estas vorto triste konata en multaj lokoj de la planedo: Japanio, Indonezio, Ĉilio tremadas daŭre, se ne ĉiutage. En Eŭropo, kune kun Grekio kaj Turkio, eble estas Italio la plej kutima viktimo de tiu natura evento, kvankam antaŭ nelonge rimarkindaj tremoj okazis ankaŭ aliloke (Irlando, Norvegio, Pollando, Bulgario, por mencii nur kelkajn landojn, kie la fenomeno estas malpli ofta). Oni fojfoje eĉ aŭdis, ke la mondo alproksimiĝas al sia fino, laŭ (miskomprenita) majaa profetaĵo. La realo estas tamen, ke „subitaj eligoj de energio akumulita en la terkrusto pro la interpremo de terkrustaj platoj” (tiel klarigus geologo la signifon de tiu vorto, el scienca vidpunkto) ĉiam okazis sur nia tero. Por ke ni povu paroli pri tuj minacanta apokalipso, la mondo devus esti skuata de katastrofaj tertremoj, ege pli detruaj ol la sume mezpovaj (kvankam timigaj), kiuj okazas nuntempe.

Duonjarmila paŭzo

En Italio, entute, ne maloftas tertremoj eĉ pli katastrofaj ol la lastjaraj. Oni memoru ekzemple, en la lastaj 35 jaroj, tiujn, kiuj skuis Friulon (1976, 6,4 Richter, 989 viktimoj), Irpinion (1980, 6,9 Richter, 2914 viktimoj), Umbrion (1997, 6,1 Richter, 11 viktimoj), Molizon (2002, 5,4 Richter, 30 viktimoj pro la falego de bazlernejo), Abrucon (2009, 6,3 Richter, 308 viktimoj). Iel ajn, ankaŭ tiuj, kiuj frapis en majo 2012 Emilia Romagna-n (ĝis 6,0 Richter, kaŭzintaj 26 viktimojn) ne estis neglektindaj. La malsamo inter la unue menciitaj regionoj kaj la lasta estas, ke Emilia Romagna ĝis nun estis apenaŭ konsiderata kiel danĝera areo el sisma vidpunkto. Ni ne troigos, asertante, ke la loĝantaro vivis laŭ sia opinio en tute senriska regiono: la lastaj kompareblaj tremoj en tiu regiono okazis fakte antaŭ duonjarmilo. Kaj estas klare, ke la memoro pri tiuj tremoj, okazintaj en epoko, en kiu oni ankoraŭ ne kolektis sciencajn, fidindajn donitaĵojn pri sismologio, estis en la kapo de la lokuloj – kvankam ne en tiu de la fakuloj – tute malaperinta.

Detruo kaj instruo

En aliaj landoj de la mondo tertremoj detruas, sed ankaŭ instruas aferojn. Ĉefe en Japanio kaj en socioj pli maturaj ol iuj mediteraneaj, la homoj lernis bone kunvivi kun la „surprizoj” de la naturo. Tie homoj rigardas tertremon kiel pluvon, neĝon aŭ ajnan naturan fenomenon, nepre akceptendan kaj akordigeblan kun la normala vivo. En Italio tio neniam okazis ĝis nun: la plimulto de la italoj konas nek la danĝerecon de sia loĝareo, nek statistikojn pri la lastaj tertremoj en la areo, nek – tiom pli grave – la ĝustan sintenon, kiun oni devus montri okaze de tertremo: kaŝiĝi sub tablo, kuri sub pordon aŭ tuj eskapi eksteren (descendante ŝtuparon aŭ eĉ saltante de la balkono) por la italoj estas pli-malpli la sama afero.

Sed instinkto ne sufiĉas, ĉar kelkfoje oni mortas ĝuste pro erara agado en tiuj panikaj momentoj kaj ne pro la sisma evento mem. Italio tremadas, sed ĉiu fojo estas egala al la unua. Oni volas scii, kial en tiel granda mondo la tertremo okazis ĝuste sub la propra hejmo, kial Dio permesis tion. Oni ne preventas kaj oni ne scipovas leviĝi post la falo (nur en 1976 oni montris grandan, rapidan kaj laŭdindan reagon en Friulo). Bedaŭrindaj, anakronismaj aferoj, kiuj devas ŝanĝiĝi.

Cunamo kaj subakva vulkano

Oni forgesas, ke Italio ĉiam estis en sia historio malimuna kontraŭ tertremoj. Tio dependas de ĝia geologio kaj neniu respondecas pri tio. En la lastaj jaroj, Interreto kaj la ceteraj teknologioj helpis disvastigi rapide kaj facile la novaĵojn pri la du „grandaj” tertremoj okazintaj en la centrosuda kaj centronorda Italio. Kaj iuj eksterlande falis el la nuboj.

Ĉu do eblas tertremo en Italio? Tamen tute ne temas pri nova afero. Io plia direndas: Italio estas relative facile trafebla eĉ de cunamo. Terura (mortiginte 100 000 personojn) estis tiu de 1908, kiu trafis Sicilion kaj Kalabrion, sed pri kiu la italoj, inkluzive la registaron, jam estas forgesintaj. Fakte oni emas konstrui longan ponton ekzakte en la sama punkto, kie cunamo tiam okazis, dum aziaj fakuloj asertas, ke ĝi neniuokaze rezistus al tertremo supera al 7 gradoj de la skalo Richter, kia okazis antaŭ malpli ol jarcento.

Krom la ofteco de tertremoj kaj martremoj, kelkfoje detruaj, oni menciu ankaŭ la ĉeeston en Italio de vulkanoj. Pluraj el ili, kiel Etno kaj Vezuvio, kaj Strombolo, estas ankoraŭ aktivaj, kaj nenion bonan signifas la fakto, ke Vezuvio dum 2000 jaroj dormas. Iam ĝi vekiĝos, kiel ĉiuj dormantoj. Eventuale, tio plialtigas la riskon de nova detruega erupcio en la venontaj jaroj aŭ jardekoj. La fakuloj scias, ke ĝi normale havas fortan erupcion ĉiujarmile, kaj jam pasis bedaŭrinde, por tiuj, kiuj konstruigis vilaojn sur ĝiaj flankoj, la duoblo de la tempo. Oni lastatempe parolas ankaŭ pri granda vulkano (nomiĝanta Marsili), kiu sin trovas subakve en Tirena Maro. Tiu mem estas rigardata aktiva kaj ĝia vekiĝo, iutage ne malprobabla, havus katastrofajn sekvojn en Italio kaj ne nur tie.

Stranga interplekto

Ni revenu tamen al tertremoj. De kio dependas la sismeco de Italio? Kaj kiuj estas la plej danĝeraj lokoj?

Pli facile estos komence aserti, kiu regiono (ĉar temas pri unusola) estas sekura: Esperanto-parolantoj vizitu sentime Sardinion, kiu estas, ne nur pro tio, vere rava insulo. La ceteraj regionoj de la t.n. kontinenta Italio (inkluzive tamen de Sicilio) male riskas, precipe Friulo, Abruco, Umbrio kaj Irpinio (inter Kampanio kaj Basilikato). Tute ne hazarde en ĉiuj ĉi areoj okazis en la lastaj 35 jaroj fortegaj tertremoj. Oni imagu Italion kiel aĵon estantan inter martelo kaj amboso: senvole, ĝi sin trovas ĝuste mezvoje inter Afriko kaj Eŭrazio (t.e. la ega kontinento, kiu enhavas kaj Eŭropon kaj Azion). La t.n. nigra kontinento, Afriko, supreniras iom post iom ĉiujare, kaj Italion puŝadas nord-orienten.

La sorto de la itala duoninsulo, eĉ se post milionoj da jaroj, estos komplete unuiĝi kun la balkana duoninsulo, dum la fekunda Pada Ebenaĵo (aŭ Valo de Pado) malaperos, kunpremiĝinte inter Apeninoj kaj Alpoj. La lastaj tremoj rilatas ekzakte tiun kunpremon, kiu fariĝos pere de tertremoj ĉiam pli evidenta al la ĝis nun trankvilaj loĝantoj. La strangeco de Italio estas, ke la du platoj (la afrika kaj la eŭrazia) tranĉas ĝin je du partoj. Pro iu ne facile klarigebla kialo, nord-orienta Italio apartenas al la afrika plato, dum kelkaj partoj de Sicilio al la eŭrazia. Temas pri stranga interplekto. Tiu situacio stringas Italion same kiel makzelo. Kaj la premo kaj la rezisto estas grandaj: kaj laŭregule, post deko aŭ dekkvino da jaroj, jen neeviteble nova tertremo, ne malofte supera eĉ al 6 gradoj de la skalo de Richter. Ĉi-rilate, estus interese vidi, kial neniu plu uzas la skalon, koncernan la damaĝojn kaj ne la precizan magnitudon, kreitan de la italo Mercalli.

Praavaj rakontoj

La ĉi-jaraj tertremoj okazintaj en Emilia Romagna, kvankam ne aparte fortaj laŭ la sismologoj, igis Apeninojn supreniri, ene de malmultaj tagoj, je 15 cm. Oni devas rigardi la trafitan regionon eĉ bonŝanca, pro tio, ke la tiea tertremo okazis je du ĉefaj fazoj: se, anstataŭ du, estus okazinta nur unu granda tertremo, hodiaŭ ni certe parolus pri ege pli multaj ol 26 mortintoj, eble pri miloj, kiel aliflanke okazis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en aliaj regionoj.

Oni opinias, eĉ konvinkite, ke tertremoj ne estas antaŭvideblaj. Tamen aperas de tempo al tempo „iluminitoj”, kiuj, kvankam ne oficiale rekonitaj de siaj kolegoj, jam de jaroj sonorigas alarmon (senrezulte) antaŭ plej grandaj sismaj eventoj. Iuj scienculoj de la t.n. International Centre for Theoretical Physics (ICTP) kaj de la Universitato de Triesto, jam en marto 2012 rimarkigis, ke forta tertremo povus trafi Emilia Romagna-n, kaj la 4an de majo 2012 ili eĉ havis asembleon por pridiskuti tion. Post 16 tagoj, la tertremo ja okazis. Neniu informis la loĝantaron, ĉar oni tute ne memoris avajn kaj praavajn rakontojn pri tertremoj en la areo, kaj ankaŭ ĉar en Italio, se iu asertus publike tian aferon, aliuloj jure plendus kontraŭ tiu pro „senkiala alarmo”. Ĉu oni ne rajtas en demokratia lando libere paroli? Prizorgi tion, kio povus okazi, por ĉiu eventualaĵo, ne estus malutila afero. Se nenio okazas, des pli bone. Sed scienculoj neniam parolas malsaĝe. Ili ŝajne scias sian fakon.

Empiriaj esploroj

Hodiaŭ estas iu fakulo, prof. Alessandro Martelli, kiu informas, ke terura tertremo (eble ĝis 7,5 gradoj de la skalo de Richter) „verŝajne” (ĉu por ne esti linĉita?) frapos ene de kelkaj monatoj la sudan Italion (Kampanion, Kalabrion, Sicilion). Oni havas instrumentojn por kalkuli, surbaze de la lastaj tremoj, kio povos okazi en aliaj regionoj de la lando. Sed neniu aŭskultas lin. Li deliras, li estas viziulo aŭ folulo. Samkiel Giampaolo Giuliani, kiu en 2009 en Abruco estis antaŭvidinta la tertremon, kiu poste ja trafis la ĉefurbon de la regiono (L'Aquila). Surbaze de empiriaj esploroj, bazitaj sur la kvantoj de radono subtere, li estis certa pri la tujeco de terura tertremo, sed li ne povis savi ies vivon, ĉar neniu donis al li la eblecon disvastigi vastaskale siajn teoriojn. Koincidoj. Tertremo povas okazi ie ajn, iam ajn. Kial ne lasi la loĝantojn dormi trankvile kaj kaŝi la kapon subtere? Pri struta (kaj stulta) politiko oni devus paroli.

Etkomprena lando

Sendube ne estus simple aŭ saĝe tute evakui regionojn, kie miloj aŭ milionoj da familioj loĝas, pro nura supozo, ke io danĝera povus okazi. Sed kiom kostus almenaŭ informi pri la simpla ekzisto de tia risko kaj pri la maniero sinteni dumtertreme aŭ posttertreme? Tiajn aferojn ĉiuj devus ekscii en bazlernejo, kiel ajn. La nombro de eventualaj viktimoj ŝajne malsuprenirus, kaj oni ĝenerale „maturiĝus” kiel popolo. Aliflanke ne temas pri nura hipotezo, pri senkiala timo, sed pri kalkuloj, kiuj estis plenumitaj sur la bazo de statistikoj kaj precipe de realaj tremoj, kiuj ĵus okazis en la norda Italio, klare ligita el geologia/tektonika vidpunkto al la suda.

Sed fatalismo plaĉas pli multe al la italoj, kiuj preferas atendi katastrofon por poste direkti la fingron al la proksimulo, kalkulante kaj pagante la damaĝojn (ĉiam kun malmultaj bonŝanculoj/ruzuloj pretaj ekspluategi la situacion por pliriĉiĝi, kio okazis ekzemple ekde 1980 en la suda Italio, kie oni ankoraŭ frotas siajn manojn dankante por la tiama tertremo), anstataŭ elspezi maksimume trionon de tiu tuta monsumo por preventi falojn, konstrui (aŭ rekonstrui) laŭleĝe kaj tiel precipe savi plurajn homajn vivojn. Prefere preventi ol kuraci, diras itala reklamo pri dentopasto. Sed en mia etkomprena lando, kaj aliloke, oni preferas vivi en ĝuo kaj bruo, dum tio eblas, ĝis la tero tremas.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07