MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

KOMUNAJ VALOROJ

Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko

Diversaj konfesioj, tradicioj kaj religiaj kutimoj pli kaj pli altiras nian atenton. La Fakultato pri Komparaj Religio-Sciencoj de la universitato de Bruselo kuraĝigas la serĉadon de komunaj valoroj inter malsamaj religioj. Kelkaj el tiuj valoroj estas „klareco” kaj „simpleco”, kondiĉoj „sine qua non” (= „nepraj”) por kompreni la metaforon de la „filozofia tujo”, t.e. la „sefira arbo” aŭ la „arbo de la vivo”. La arbo de la vivo estas simpligita imagaĵo de la dia kreo-plano kaj ŝlosilo por akiri informojn pri la transcenda origino kaj la evoluo de la universo. Ĉi tiu arbo troveblas en multaj antikvaj kulturoj kaj estas ankoraŭ nun konata kaj studata. Por inicitoj „klareco” kaj „simpleco” estas eternaj premisoj por kompreni la misterojn de la vivo.

Lingvouzo

La strebado al klareco rimarkiĝas ankaŭ en la lingvouzo. Ni parolas kiel ni estas: klaraj aŭ konfuzaj, laŭ la naturo aŭ la spirito de nia persono. Krom pli ol kvin mil parolataj lingvoj en la mondo ekzistas ankaŭ lingvoj per gestoj (gestlingvo de surdmutuloj), la korpa lingvo (esprimo de sentoj, pensoj kaj intencoj, videblaj per rigardoj, sintenoj, movoj, ŝanĝiĝo de haŭtkoloroj ktp.), la lingvo de la muziko, kaj nature ankaŭ la lingvo de la amo, la plej universala idiomo aŭ esprimilo unuiganta homojn, bestojn, plantojn kaj mineralojn. La hinda mistikulo kaj poeto Kabir prave diris: „Dio estas la spiro de ĉiuj spiroj” ... sen kiu neniu lingvo povas ekzisti.

Lingvokonfuzo

Malgraŭ ĉi tiuj poeziaj konsideroj ofte regas „lingvo-konfuzo”. La historio pri Babelo estas konata: ekaŭdiĝis pli kaj pli da lingvoj kaŭze de manko de klareco kaj simpleco kaj la homaro, kiel kolektiva unuaĵo, paŝon post paŝo disiĝis. La babela spirito jam ne mortis. Ĝi kreadas ankoraŭ nuntempe ĉiajn banalajn, sensencajn, stultajn vortojn kaj frazojn, kiuj montras pli da malsaĝeco ol da kleriĝo. Dezirendas pli da atento al la simpla semantiko, kiu instruas al ni vidi kaj kompreni la foran originon de vortoj por atingi pli da klareco kaj simpleco cele al la plialtigo de la konscio de estontaj generacioj.

Bedaŭrinde, simpleco ne ĉiam troviĝas en niaj instru-programoj. Vortoj kiel kredo, religio, libereco, universo, leĝo kaj aliaj malmoliĝintaj konceptoj, ofte diskutigas nin kaj ne kondukas al vera kompreno. Ni parolas pri la „kosmo” anstataŭ pri la „universo”, ne komprenante ke la kosmo estas nur parto de la universo. „Kosmos” en la antikva greka lingvo signifas „ordo”, kontraŭe al „ĥaoso” signifanta „malordo”. Ambaŭ vortoj – kosmo kaj ĥaoso – formas unuaĵon, nomendan „universo”.

Simila konfuzo ekzistas rilate la terminon „leĝo”. Ŝajnas ke ni forgesis pri la filozofia difino ke „leĝo estas neceso ekzistanta ĉie kaj ĉiam”. Jen dogmo. Konsekvence, niaj tiel nomataj „leĝoj” fakte ne estas leĝoj, sed nur portempaj „reguloj”.

Libero

Dume pensuloj kaj verkistoj daŭrigas rompi al si la kapon per la koncepto „libero”, ne rimarkante ke libero „de facto” (= „efektive”) ne ekzistas. Ĉu ni ja estas liberaj de l’ gravito de la tero? Ĉu ni estas liberaj de l’ aero, kiun ni spiras? Ĉu ni estas liberaj de la etero, kiu ĉirkaŭas nin? Ĉu ni estas liberaj de la akvo, kiu kovras nian planedon kaj kiu sensoifigas nin? Ĉu ni estas liberaj de la fajro kaj la sunlumo, kiuj varmigas nin kaj kies fotosintezo donadas al ni energion kaj vivon? Ĉu ni estas liberaj de l’ miliardoj da pensoj kaj sentoj, kiuj traŝvebas la universon kaj kiuj fekundigas nin individue kaj kolektive, mense kaj emocie? Ĉu ni estas liberaj de ĵurnaloj kaj novaĵoj, kiuj envenas nian salonon? Ĉu ni estas liberaj de la vetero, de l’ sorto kaj fortuno, de amikoj kaj malamikoj, havantaj grandan signifon el la vidpunkto de la disvolviĝo kaj la evoluo de la dia plano? Ĉu ni estas liberaj de la fortoj, potencoj kaj leĝoj, kiuj kreis nin? Ĉu ni estas liberaj de la ĉiutaga pano, de nia karmo kaj de la biologia ĉeno al kiu ni apartenas?

Ni povas, kompreneble, libere elekti aŭ decidi, sed ankaŭ tiu eblo estas determinita de la Kreinto. Ni ja tuj post nia decido estas denove ligataj kun la objekto de nia elekto. Verdire, libero estas la plej granda iluzio ekzistanta jam multe da eraoj, dormiga pocio altrudita al la homaro de post prahistoriaj tempoj. Kiu scipovas liberigi sin de tiu iluzio estas vere libera, kio signifas harmonia, komforta, kunigita kun la Kreinto, -anto, -onto nomita Dio, Alaho, la Eternulo, Bramo, la Granda Manituo aŭ kiu ajn preferata nomo. Libereco signifas plena konfido, asimiliĝo en la universo, kuniĝo kun la Granda Arkitekto, konsciante pri tio, ke ĉiu kreitaĵo, ĉiu homo, ĉiu besto estas ero de l’ Sublima Kreanto, ia ĉelo, ento vokita kaj destinita al relative mallonga restado sur nia planedo por partopreni en kvazaŭ nesondebla dia procezo.

Vero

Ankaŭ la koncepto „vero” estas ofte miskomprenata. Blaise Pascal diris: „Ni deziras trovi la veron, sed trovas nur necertecon” kaj Immanuel Kant aldonis: „Se ni povas klare nek certigi nek nei, ni povas nur kredi”. Laŭ tiuj ĉi vidpunktoj eklezianoj ne certas sed nur „kredas”, deziras, esperas. Se ili kontraŭe „certus” pri la ekzistado de Dio, konforme al la konscio, ke la fonto de la vivo estas amo kaj surbaze de la vortoj de Sankta Johano: „Dio estas amo” (N.T. 1 Joh. 4:8, vers. 16), ili pli bone diru ke ili estas „certuloj” anstataŭ nuraj „kredantoj”. Ja, kiu neniam reale spertis amon? Do, kiu ne „certas” pri la ekzistado de Dio?...

Religio

Alia vorto ofte miskomprenata estas la vorto „religio”. Superrigardo de ĝiaj nenombreblaj difinoj montras ke preskaŭ ne eblas ĝuste klarigi tiun ĉi koncepton. Lactantius derivas ĉi tiun vorton de la latina „religare” (re-ligi, konekti, re-konekti) – en la franca „relier” – donante specialan atenton al la ligo inter la Kreinto, la homoj kaj ilia medio. Religi (unuigi) estas unu el la plej sublimaj esprimoj de kulturo. Ĝi estas „ago” konektanta ĉiujn aspektojn de la vivo, ne nur fizikajn sed ankaŭ metafizikajn. La koncepto „religare” transcendas la limojn, kiujn inventis ekleziuloj kaj filozofoj. Ĝi trarompas la monopolon de la tradiciaj tiel nomataj religioj, kiuj ne ĉiam tre „religie” kondutis kiel la vorto esence montras. Rigardu, kiel ili ne malofte malamis sin reciproke, kiel ili malbenis aliajn, luktis kaj murdis. La historio estas plena de tiaj eventoj. Tial preferindas nomi ilin „konfesioj”, dum re-ligi estas ilia strebado.

Esti religia – praktiki religion – kontakti, rilati, intersanĝi en la plej nobla senco de la vorto, liberigita de historiaj kaj konfesiaj miskomprenoj, estas ege grava kaj krea laboro. Eĉ liberpensuloj kaj ateistoj ne povas nei ĝin, same kiel kemiistoj, fizikistoj kaj politikistoj, kiuj ade klopodas utiligi siajn materialojn, rilatojn kaj kontaktojn por kolekti avantaĝojn kaj atingi deziratajn rezultojn. Sen bonaj rilatoj inter kontraŭaj aŭ antifortoj la vivo ne povas daŭri.

Klara lingvouzo gravas. Ĝi montras la nivelon de la konscio kaj la kvaliton de la parolanto.

Jo HAAZEN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jo Haazen el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07