MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Bonvena aperigo en malkutima ĝenro

Jen historia rakonto, kiu disvolviĝas en fikcia landaro el iu mezepoka aŭ praepoka erao – kun kasteloj, nobeloj, popolanoj kaj servantoj. La karakteroj vivas por ni kaj estas kredeblaj. Tamen, kiel ofte en tia ĝenro, la leganto iel devas havi enciklopedian kapablon distingi kaj memori diversajn rolulojn, kiuj gamas tra generacioj, kune kun la motivoj kaj planoj – tiu sekvokapablo tiom pli necesas, se vi ne ĝuas la lukson konsumi la verkon unupafe.

La centra rolulo estas junulo, kiu fariĝas lakeo en la servo de reĝaro, specife de kronprincino. La rakonto sekvas lian kreskon el juneco al matureco, en kiu li lernas la arton fariĝi efika lakeo, ne nur sklavece obeanta, sed ruze plenumanta la bezonojn de la gemastroj, taksante situaciojn kaj animstatojn, eltrovante necesajn informojn, sed ĉiam provante (ne ĉiam sukcese) respekti la ekstremajn (kaj fojfoje kontraŭdirajn) postulojn de kortuma etiketo: „Liveru sukajn informojn, sed ne trudu vin arogante, ne kontraŭdiru; parolu nur kiam alparolata ...”

Intrigoj

La eventoj densiĝas apud la fino, kun tiom da intrigoj kaj kontraŭskemoj, tiel ke ili ironie kolizias, fine oni apenaŭ imagas, kiu fakte superruzas kiun. Pli da detaloj pri la lasta kvindeko da paĝoj mi ne fordonos.

Francis bone regas sian ĝenron, kaj esprimas sin per bonstila, matura Esperanto. Ne eblas spuri kun certeco la verko-jaron, sed ni imagas ĝin unu el la pli fruaj verkoj de tiu kvaropano. Sed jes, tiu bona lingva stilo reliefigos sin pli klare en liaj postaj verkoj – elstare La granda Kaldrono.

Vi do kaptiĝos en triparta historia romano, en mondo de kavaliroj, reĝaj kortegoj, regantoj, regatoj kaj servantoj. Svarmas intrigoj, komplotoj, suspektoj kaj strategio, ĉio pene realigita en pra-teknologia epoko.

Lingvaj juveletoj

La verko ja postulas regon de ampleksa vort-trezoro; svarmas historiaj vortoj: livreo (p. 26), repso (p. 28), devanci (p. 28), krabli (p. 38), ektikis (p. 43), panegiro (p. 47), laŭbo ktp. Troveblas lingvaj juveletoj, kiaj lakefrajo (p. 56), nervojnskuaj (p. 120), scifiero (p. 162) kaj (p. 48) „tutrutine nazalnazas”.

Apenaŭ influas la anglalingveco de la aŭtoro: nur kelkfoje tio vidiĝis: „Kiel okazas” por esprimi As it happens, kie „Hazarde” pli trafus la idiomon (p. 70), „enketi” anstataŭ „demandi” (p. 129), „oportuno” anstataŭ „okazo” (p. 135) kaj „lokigis” anstataŭ „lokis”.

Resume, jen facile digestebla junul-aventura rakonto kun amplekso kaj kvalito malofta en la esperanta literaturo. Ni devas laŭdi la eldonintojn pro la konigo kaj sekve eternigo de ĉi tiu verko; ĝuste en la jaro antaŭ la forpaso de la aŭtoro.

Stefan MACGILL
John Francis: Kronprincedzino. Eld. FEL, Antverpeno, 2011. 189 paĝoj. ISBN 9789077066478.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17